Korsiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Alta Mezepoko: +Pizo-Aragono-Ĝenovo
Linio 89:
 
=== Alta Mezepoko ===
* [[455]] : la [[Romio|romia okupacio]] finas kaj la [[Vandaloj]] de reĝo [[Genseriko]] invadas Korsikon, post la konkerado de [[Africa romana|Romia Afriko]]''; la unuaj epidemioj de [[malario]] okazas
* [[534]] : la [[Bizanca imperio|bizancaj trupoj]] de generalo [[Belisario]], konkeranto de la afrika vandala reĝujo, forpelas la [[Vandaloj]]n
* [[550]] : la [[Ostrogotoj]] el Italujo de reĝo Totila, militante kontraŭ [[Bizancio]], enstormas plurfoje en la insulon
* [[590]] : la [[papo]] [[Gregorio la Granda]] intermetas sin kaŭze de la bizancaj rabaĵoj
* [[704]] : la [[Saracenoj|saracenaj]] [[pirato]]j unuafoje enstormas
* [[725]] : [[Lombardoj]] el Italujo de reĝo [[Liutprando]] invadas Korsikon
* [[771]] : naskiĝas legendo de la romia princo ''Ugo Colonna'', sendita sur la insulo de papo [[Stefano la 3-a (papo)|Stefano la 3-a]] kun mil piedsoldatoj kaj ducent rajdosoldatoj, kiu elpelas la Saracenojn de "reĝo ''Negolone''" post tridek jaroj da luktado
* [[774]] : la reĝo de la [[Frankoj]], [[Karolo la Granda]], iĝita reĝo de la Lombardoj, cedas Korsikon al [[Papaj Ŝtatoj]]
* [[806]] : la Saracenoj enstormas denove : le invaduloj estas forpelitaj per floto sendita de reĝo [[Pipino de Italio]], unu el la filoj de Karolo la Granda, iĝita en [[800]], [[Sankta Romia Imperio|imperiestro de Okcidento]]
* [[807]] : [[Islamo|islamanoj]] el [[Hispanio]] enstormas; ili estas elpuŝitaj de BurchardBurĉardo, [[konestablo]] sendita de Karolo la Granda; ŝipbatalo okazas ĉirkaŭ [[Porto-Vecchio]] kostante dektri ŝipojn kaj miloj da mortintoj al la invadantoj
* [[809]]: laŭ la [[Analoj de Sankta Berteno]], la "Maŭroj, el Hispanio, invadas Korsikon kaj dum la paska sabato detruas civiton, kie ili lasas pluvivi nur ĝian episkopon kaj kelkajn gemaljunulojn kaj gekriplulojn". Tiu civito povus esti Aleria
* [[825]]: la [[Franka imperio|franka imperiestro]] [[Ludoviko la 1-a (Francio)|Ludoviko la Pia]], un el la filoj de Karolo la Granda, sendas en Korsikon sian filon [[Lotaro la 1-a (Franka Regno)|Lotaron]], kaj poste en [[828]] la grafon de Toskanio [[Bonifaco la 2-a (Toskanio)|Bonifacon la 2-an]], por forpeli la Maŭrojn el tie; tiu-ĉi, post la rekonkerado de la preskaŭan tuton da la insulo, pelas la Maŭrojn ĝis en Afriko; li fondas urbon [[Bonifacio (Korsiko)|Bonifacio]]-n en [[830]]
* [[1014]]: la Saracenoj de reĝo (aŭ ĉefo) Abu Hosejn Mogehid enstormas lastfoje kaj ilin venkas [[Pizo|piza]]-[[Ĝenovo|ĝenova]] floto
 
=== Regado de Pizo, de Aragono kaj de Ĝenovo ===
* [[1077]]: [[Gregorio la 7-a]] konfidas administradon de Korsiko al episkopo de [[Pizo]]
* [[1133]]: la korsikaj episkopujoj estas apartigitaj en du grupojn (unu por Ĝenovo kaj la alia por Pizo)
* [[1195]]: [[Ĝenovo]] establiĝas ĉe [[Bonifacio]]
* [[1268]]: Ĝenovo establiĝas ĉe [[Calvi]]
* [[1284]]: Ĝenovo venkas Pizon dum la ŝipbatalo de Meloria; Korsiko iĝas la proprietaĵo de Ĝenovo, kiu iĝas superreganta en [[Mediteraneo]]; Pizo estas evikciita
* [[1297]]: papo [[Bonifaco la 8-a]] kreas la [[Reĝlando de Sardio kaj Korsiko]], koncesiita kiel feŭda regiono al [[Kronlando de Aragono]]
* [[1363]]: la ''Ghjuvannali'', kunfratejo laudegante ne-perforton, estas persekutitaj kaj ekstermitaj, rezultigante al 20 000 homoj ekskomunikitaj kaj buĉitaj
* [[1383]]: Ĝenovo fondas [[Bastia]]-n
* [[1401]]: la grafo de Korsiko Arrigo della Rocca mortas; lia filo aliĝas la partion Ĝenovan
* [[1405]]: Vincentello de Istrio, subtenata de Aragono, estas elektita grafo de Korsiko ĉe [[Biguglia]]
* [[1418]]: Vincentello de Istrio venkas decidige la ĝenovan armeon apud Biguglia; Aragona estreco nomumas lin vicreĝon
* [[1420]]: la reĝo [[Alfonso la 5-a (Aragono)|Alfonso la 5-a]] de Aragono intervenas kun sia ŝiparo por siegi kontraŭ [[Bonifacio]]
* [[1434]]: la grafo kaj vicreĝo de Korsiko Vincentello de Istrio estas kapdetranĉita en Ĝenovo
* [[1511]]: la lasta regnestra nobelo de la Rocca, Rinuccio della Rocca, mortas; la tuta insulo pasas sub la rekta potenco de Ĝenovo
* [[1515]]: la lasta grafo de Korsiko, Giovan Paolo de Leca, mortas ekzilite en Romo
* [[1526]]: periodo de pestepidemio komencas kaj daŭras kvar jaroj
* [[1551]]: [[Sampiero Corso]] okupas Korsikon kun la [[Otomana Imperio|Turkoj]] komisie de [[Francio]]
* [[1559]]: per la [[traktato de Le Cateau-Cambrésis]], Korsiko estas redonita al [[Ĝenovo]]
* [[1594]]: la unua historio de Korsiko estas publikigata
* [[1725]]: naskiĝas [[Pasquale Paoli]]
* [[1729]]: la Korsikanoj ekribelas sekve al malbonaj rikoltoj kaj al novaj impostoj
* [[1730]]: en decembro okazas la Asembleo de Sankta-Pankraco; Korsiko deklaras sin mem sendependa
* [[1731]]: la imperiaj trupoj alvenas en Korsikon pro peto de [[Ĝenovo]]
* [[1732]]: estas deklarita la paco de [[Corte]], kiu ne estos respektata
 
== Famaj korsikanoj ==