Klingnau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
 
En la jaro [[1269]] la tiama Senjoro Walter de Klingen vendis la urbeton al la [[episkopo|Episkopejo]] [[Konstanco DE|Konstanco]]. Krom la Episkopejo Konstanco ankaŭ la [[Habsburgoj]], la [[Johanitoj]] kaj la [[Monaĥejo Sankt-Blasien]] posedis rajtojn pri la urbo.
 
Post la konkero de Argovio fare de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] en la jaro [[1415]] Klingnau estis atribuita al la [[Grafejo Baden]]. La Ĵurkomunumo sukcesis akiri praktike ĉiujn rajtojn pri la urbo de la diversaj antaŭaj posedantoj kiel la Episkopejo de Konstanco. Dum la [[Milito de la ligo de Augsburg|Milito de la ligo de Aŭgsburgo]], la registaro de [[Aŭstrio|Antaŭa Aŭstrio]], devis ekziliĝi en la jaro [[1689]] al Klingnau.
 
Kiam en la jaro [[1798]] okaze de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama [[Kantono Baden]]. Dum la militoj inter [[Francio]] kaj [[Aŭstrio]], la fronto pasis tre proksime de la urbeto. En la jaro [[1814]] aŭstraj trupoj instalis milithospitalon en la [[Monaĥejo Sion]] en [[Klingnau]].
 
Per la mediacia akto en la jaro [[1803]] la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova [[Kantono Argovio]]. Klingnau fariĝis komunumo de la argovia [[distrikto Zurzach]].
 
==Vidu ankaŭ==