Endingen AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
Dum [[mezepoko]] en Endingen regis la [[Habsburgoj]]. La malalta [[jurisdikcio]] apartenis al la [[Monaĥejo Sankt-Blasien]].
 
En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj atribuis Endingen al la voktejo de Sigg en la [[Grafejo Baden]]. En la jaro [[1678]] la unuan fojon judoj setlis en Endingen, kiuj pergajnis sian vivon ĉefe ĉe la internacia foiro en Zurzach. La judoj rekte troviĝis sub la administrada respondeco de la [[vokto]] en Baden. Ili ne rajtis agrikulturi nek pergajni sian vivon per manlaboro. En la [[18-a jarcento|18-a]] kaj [[19-a jarcento]] Endingen kaj ĝia najbara komunumo [[Lengnau AG|Lengnau]] estis la ununuraj komunumoj en [[Svislando]], kie [[judoj]] rajtis setli. Per rasisma dekreto el la jaro [[1776]] la loĝorajto por judoj en tuta Svislando estis limigita al la du komunumoj Endingen kaj Lengnau, kiujn ili nokte ne rajtis forlasi, kiu forte limigis la movliberecon de la judoj.
 
Kiam en la jaro [[1798]] okaze de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama [[Kantono Baden]].
 
Per la mediacia akto en la jaro [[1803]] la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova [[Kantono Argovio]]. Endingen fariĝis komunumo de la argovia [[distrikto Zurzach]].
 
==Vidu ankaŭ==