Frankfurt-Höchst: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Tiu-ĉi artikolo|temas pri la urboparto Höchst de [[Frankfurto-ĉe-Majno]]. Krome ekzistas samnoma komunumo [[Höchst im Odenwald|Höchst]] en la [[distrikto Odenwald]] de suda [[Hesio]], kaj [[Höchst|pluraj kromaj signifoj de la vorto]].}}
[[Dosiero:Höchster Schloß.jpg|thumb|250px|<center>rezida kastelo de la episkopoj de [[Majenco]] en Höchst]]
'''Höchst am Main''' estas historia urbo en [[Germanio]] borde de la rivero [[Majno (rivero)|Majno]] kaj ekde la jaro [[1928]] estas urboparto de [[Frankfurto-ĉe-Majno]]. La 31-an de decembro 2006 Höchst havis proskimume 13.500 loĝantojn. La loko situas pli malpli 10 kilometrojn okcidente de la urbocentro de Frankfurto, ĉe la enfluejo de la rivereto ''Nidda'' en la riveron Majno.
 
== Historio ==
Simile al la najbara urbo Frankfurto, Höchst dum la [[mezepoko]] estis prospera komerca centro; en la jaro [[1355]] ĝi ricevis urbajn privilegiojn. Ĝis la jaro [[1987]] la urbo estis administra centro de propra distrikto, nomita "Landkreis Höchst", kiu ekde la jaro 1928 havas la nomon [[distrikto Main-Taunus]] kaj teritorie ne plu inkluzivis la distriktan ĉefurbon. Nun Höchst estas la centro de la urboregiono "okcidento de Frankfurto" kun 120 000 loĝantoj.
 
Plurloke en la historio de Eŭropo aperas la nomo de la urbo; ekzemple menciiĝu la ''batalo de Höchst'' de [[1622]], kiu estis decida turnopunkto de la [[Tridekjara Milito]]. Dum la [[18-a jarcento]] inter alie floris urba [[manufakturo]] pri [[porcelano]], kiu sendis siajn produktaĵojn al tuta Eŭropo. Internacie la nomo de la urbo aparte konatis ekde la jaro [[1863]], kiam fondiĝis la ĥemia kaj farmacia fabriko ''Hoechst AG'', kiu - kun interrompo meze de la 20-a jarcento - ĝis la jaro [[1999]] estis unu el la plej grandaj industriaj centroj de Germanio.
 
== Vidindaĵoj ==
La urbocentro havas multajn historiajn konstruaĵojn kaj el la [[mezepoko]] kaj el sekvaj jarcentoj, ekzemple el la [[baroka epoko]]. Plej signifa konstruaĵo de la urbo estas la Justina preĝejo el la epoko de la [[karolidoj]], konstruita plejparte fine de la [[9-a jarcento]]. Aldoniĝas inter alie urba kastelo kaj pluraj nobelaj palacoj. La plej granda parto el la multaj trabfakaj domoj el la urbocentro rekonstruiĝis fine de la [[16-a jarcento]], post granda urba incendio de la jaro [[1586]].
 
=== RetajEksteraj ligiloj ===
{{Commonsprojekto|commons=Category:Frankfurt-Höchst|Frankfurt-Höchst}}
* [http://www.frankfurt.de/sixcms/detail.php?id=92389 paĝoj germanlingvaj pri Höchst], [http://www.frankfurt.de/sixcms/detail.php?id=5021015 kaj anglalingvaj informoj pri la historia urbocentro] en la retejo de la urbo Frankfurto
* [http://altfrankfurt.com/Stadtteil/Hoechst/ informoj pri Höchst antaŭ la Dua Mondmilito (germane kaj angle)]