Biblioteko Dukino Anna Amalia: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
La 2-an de septembro 2004 ekestis brulego en la tegmenta trabaro de la ĉefdomo, kiun la fajrobrigado povis haltigi en la dua etaĝo de la rokoko-salono. Ankaŭ fina ekspertizo de la federacia kriminaloficejo ne povis unusence klarigi la kaŭzon de la brulego. La ekkonoj prezentaj al la [[Erfurto|erfurta]] prokureco sugestas teknikan difekton kiel verŝajna kaŭzo. Laŭ tio subbrulo, kaŭzita per elektrokablo, originis la brulegon.
Dum la brulego el la domo estis savataj ĉ. 50.000 libroj, inter ili luterbiblio el 1534. 50.000 estas la totala perdaĵo, inter ili krom miloj da libroj el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj ankaŭ la muzikkolekto de dukino Anna Amalia el la 18-a jarcento kaj partoj de la kolekto de la unua vajmara bibliotekisto [[Konrad Samuel Schurzfleisch]], ĉ. 62.000 volumoj parte estis tre difektitaj pro brulado kaj estingakvo. Koncernitaj estas per tio du kvinonoj de la presaĵoj ĝis 1850. Por savi la difektitajn librojn, oni profunde frostigis ilin. La frostigo je −20 °C okaza unualinie por eviti la formadon de ŝimo, kiu detruus la librojn definitive. Fakuloj de la Centro por Librokonservado en [[Lepsiko]] devas restaŭri ilin iom post iom. La restaŭrado de ĉi tiu granda nombro da libroj devus esti finita en la jaro 2015.
Jam en la brulonokto la unuaj akvodifektitaj libroj estis portataj al liofilizejo en la Centro por Librokonservado, en la sekvaj tagoj ankaŭ la kodeksoj savitaj el la brulŝutaĵo, parte tre karbiĝintaj kaj malsekaj.
En la jaro 2006 ĉiuj ĉ. 36.000 libroj kun akvodifektaĵoj estis savitaj (komplike pro kemiaj difektaĵoj pro estingoŝaŭmo); la agado kostis pli malpli dek milionojn Eŭrojn. La ĉ. 28.000 libroj savitaj sur la brultavolo restas liofilizataj kaj en la venontaj jaroj iom post iom estos kategoriigataj.
La rekonstruo kaj resanigo de la biblioteko estis finita en somero 2007. La 24-an de oktobro 2007, la 268-a naskiĝdatreveno de la nomdona dukino Anna Amalia kaj la Tago de la Bibliotekoj, federacia prezidanto [[Horst Köhler]] remalfermis la bibliotekon. La kostoj por la sanigo de la konstruaĵo estis 12,8 milionoj Eŭroj.
[[dosiero:Studienzentrum der HAAB Weimar.jpg|thumb|Das neue Studienzentrum mit Bücherkubus (HAAB-Erweiterung)]]▼
[[dosiero:Studienzentrum - Herzogin Anna Amalia Bibliothek - 2006.jpg|thumb|Im Inneren des Bücher-Kubus]]▼
=== La librokubo ===
▲[[dosiero:Studienzentrum der HAAB Weimar.jpg|thumb|
▲[[dosiero:Studienzentrum - Herzogin Anna Amalia Bibliothek - 2006.jpg|thumb|
Post la translokigo en la novan magazenon la 5-an de februaro 2005 la libere alireblaj kampoj de la nova studocentro estis malfermitaj. Centro estas la t.n. librokubo. En la libere alireblaj kampoj en kaj ĉirkaŭ la librokubo pli ol 100.000 komunikiloj estas ofertataj.<br/>
En la jaro 2006 la pliampleksiga konstruaĵo, realigita de la vajmaraj arkitektoj pr-soro Hilde Barz-Malfatti kaj pr-soro Karl-Heinz Schmitz, estis dekoraciita per la Turingia Ŝatpremio por Arkitekturo kaj Urbokonstruado.
== Literaturo ==
|