Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 92:
==[[Manuskriptoj de la Morta Maro]]==
En la diskutpaĝo de tiu de vi ĵus enmetita artikolo vi plendas, ke oni markas kelkajn el viaj artikoloj per etikedo "polurinda" (kiu ne estas hontinda, kiel vi diras) kaj ke tiu kiu metas ĝin bv poluri kaj demeti ĝin. Tio ne funkcias tiele. Por enmeti artikolojn en Vikipedio krom la ĝeneralaj alvokoj oni devas sekvi plibonigendan metodon kaj pro tio korektantoj korektas kiam eblas kaj kiam ne eblas metas tiun markon. Tio ne signifas, ke se iu vidas erarojn, krom marki ĝin, tiu devas korekti ilin kaj forigi la markon. Vikipedio estas sufiĉe libera kaj ĉiu povas fari tion kaj la unua koncernato estas la unua enmetanto de la artikolo. Mi plibonigis (korektetis) multajn el viaj artikoloj kaj ankaŭ markis kelkajn per "polurinda" ĉefe kiam mi ne poluros ilin: faru vi mem, se povas, aŭ serĉu helpon. Kelkaj el viaj eraroj estas supereblaj. Kelkaj vikipediistoj jam avertis vin en tiu diskutpaĝo, sed foje vi ne respondas al ili kaj verŝajne vi ne akceptas kelkajn konsilojn. Ekzemple vi ĵus enmetis tiun prilaboritan artikolon [[Manuskriptoj de la Morta Maro]] kiam jam estis du diferencaj versioj de la sama temo kun la sama ligoj (vidu la diskutpaĝon de tiuj artikoloj [[Pergamenaro de Morta Maro]], [[Skribrulaĵoj de la Morta Maro]] kaj de tiu via); vi ne serĉis en alilingva vikipedio se estas ligo al jam ekzistanta artikolo en esperanta vikipedio. Nun ni havas tri kun la samaj ligoj, vi pligrandigis la jam ekzistintan eraron. Tio estas la plej forta kialo marki la artikolon per "polurinda" ĉar mi ne trovas nun alian pli ĝustan markon kiel kunigebla aŭ simile, eble ekzistas, sed mi ne konas ĝin.--[[Vikipediisto:Kani|kani]] 13:51, 24. Dec 2009 (UTC)
 
==[[Sekretaj kodoj de la Biblio]]==
Saluton. En kelkaj el viaj artikoloj krom superrigarda korekteto mi esperantigas klarigojn de ligiloj aŭ bibliografio fine de la artikolo. Tamen mi laciĝis ĉe tiu. Se vi lasas tiun gravan parton de la artikoloj bv esperantigi la klarigojn, ligojn, ktp. Multe estas en la itala kaj multe en la angla. Tiele multaj ruĝaj verkotaj artikoloj restos kiujn eble neniu bluigos se vi mem ne faras ĝin.--[[Vikipediisto:Kani|kani]] 23:18, 1. Apr 2010 (UTC)