Oskar-premio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Akademia Premio alinomita al Oskar-premio, alidirektilo lasita: Tio estas la plej konata nomo, dum Akademia Premio estas dubsenca
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{kunlaboraĵo}}
La '''Premioj de la Akademio de la KinematografajKinematografiaj Artoj kaj Sciencoj''' (angle ''Academy Award''), populare konata kiel la '''Oskar-Premioj''', estas la aro da premioj kiujn la usona [[Akademio de la KinematografajKinematografiaj Artoj kaj Sciencoj]] atribuas al la plej bonaj [[filmo]]j, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto: oni atribuas Oskaron al la plej bonaj [[aktoroj]], [[reĝisoroj]], [[kameraistoj]], muzikistoj, ktp. Ankaŭ ekzistas premio por unu filmo parolata en neangla lingvo, por dokumentaloj kaj por desegnitaj filmoj. La premioj estis unue donitaj en [[1929]].
[[Dosiero:Academy Awards 1988.jpg|thumbs|200px|right]]
La premio estas ora statueto, kiu reprezentas nudan viron subtenantan glavon kiu staras sur volvaĵon de filmo kun kvin radioaparatoj. Ĉiu radioaparato simbolas unu el la kvin originalaj branĉoj de la Akademio: aktoroj, skriptistoj, direktoroj, produktantoj kaj teknikistoj. La statueto estis kreita en [[1928]] de la direktoro de la kompanio [[Metro Goldwyn Mayer]], [[Cedric Gibbons]], kiu desegnis skizon. De [[1931]] oni konus ĝin popole per la nomo de Oskaro, supozeble de kiam, laŭ oni anekdote rakontas, bibliotekisto [[Margaret Herrick]] komentis ĉe ĝia vido ke ĝi similis al ŝia onklo Oskaro.
Linio 87:
* [[George C. Scott]]; [[Patton (filmo)|''Patton'']] ([[1970]])
* [[Marlon Brando|Marlon Brando]]; [[The Godfather|''La Bapto-patro'']] ([[1972]])
==Kritikoj==
 
Ĉiuj premioj ricevas kritikojn pro la malsamaj gustoj de la homo. Kiel estas logike, ne ĉiuj konsentas pri la gajnantoj de ĉiu jaro en ĉiuj kategorioj. Sed, estante la kinaj premioj plej elstaraj kaj gravaj en la usona medio, en la lastaj jaroj ili estis la celo de konsiderinda nombro da kritikoj.
 
Unu el la ĉefaj kritikoj estis ke multaj filmoj gajnantaj la premion al la plej bona filmo ne sukcesis elteni la paŝon de la tempo. Ekzemplo ofte citita estas la filmo de [[Cecil B. DeMille]] ''[[La plej granda spektaklo de la mondo]]'' ([[1952]]), unu el tiuj filmoj kiuj eĉ se gajninte la plej gravan premion, ne havas nun sufiĉe da historia graveco.
 
Plej grave, pluraj el la filmoj konsideritaj kiel ĉefverkoj de la kino fare de la kritikistoj, nur atingis esti nomumitaj kaj ne sukcesis gajni la premio. La ekzemplo plej ofte citata estas la filmo de [[1941]] ''[[Citizen Kane]]'', reĝisorita de [[Orson Welles|Orson Welles]], kiu, malgraŭ havi 8 kandidatecojn, nur gajnis la premion en la kategorio de plej bona originala skripto, kaj kiu estas konsiderita, kaj de la kritiko kaj de la ŝatantoj al la kino, kiel unu el la ĉefverkoj de la sepa arto. Ĉi tiu filmo, kune kun ''[[The Godfather|La bapto-patro]]'', estas unu el la filmoj de la listo de la 100 plej bonaj filmoj laŭ la [[AFI]].
 
Ankaŭ kritikindas ke la filmoj kiuj gajnas en la kategorio de plej bona filmo, kun malmultaj esceptoj, estas [[dramo (verko)|dramoj]], [[romantika komedio| romantikaj komedioj]], [[muzika Kino|muzikaloj]], [[epopea kino|epopeaj filmoj]] aŭ filmoj kiuj traktas sociajn temojn aŭ politikistoj. Do, oni preterlasas genrojn kiel la [[sciencfikcio]], la [[Vakera filmo]], aŭ la filmoj de [[horora filmo|teruro]] kaj la [[komedio]]. Ekzemple, en la tuta historio de la akademio, nur filmo de fantazio gajnis la premion al la plej bona filmo, ''La Sinjoro de la Ringoj: la reveno de la Reĝo'', kaj tre malmultaj vakeraj filmoj gajnis la premion. Eĉ se [[John Ford]], majstro de tiu ĝenro, gajnis kvar premiojn, la filmoj mem ne estis premiitaj.
 
Koncerne al la aktoroj kaj aktorinoj, oni kritikas ke por ke ili estu konsideritaj de la Akademio ili devas elstari en dramaj paperoj eĉ se ili estis elstarintaj antaŭe en roloj de komedio. Nur kvin aktoroj gajnis la premion al la plej bona aktoro interpretante rolojn de komedio.
 
En la lastaj jaroj, la valideco de la Premioj de la Akademio estis pridubita. Multaj el la reĝisoroj konsideritaj kiel genioj de la [[Sepa arto]] ([[Ingmar Bergman|Ingmar Bergman]], [[David Lynch|David Lynch]], [[Federico Fellini|Federico Fellini]], [[Alfred Hitchcock|Alfred Hitchcock]], [[Howard Hawks]], [[Kurosawa Akira|Akira Kurosawa]], [[Ridley Scott]], [[Stanley Kubrick|Stanley Kubrick]], [[Charlie Chaplin]], [[Quentin Tarantino|Quentin Tarantino]], [[Orson Welles|Orson Welles]]...) neniam gajnis la premion al la plej bona reĝisoro. Same okazis en konsiderindaj okazoj al aktoroj kaj aktorinoj famaj kaj prestiĝaj: [[Richard Burton|Richard Burton]], [[Liam Neeson]], [[Harrison Ford|Harrison Ford]], [[Deborah Kerr|Deborah Kerr]], [[Barbara Stanwyck|Barbara Stanwyck]], [[Lauren Bacall|Lauren Bacall]], [[Cary Grant|Cary Grant]], [[Judy Garland|Judy Garland]], [[Greta Garbo]], [[Eleanor Parker]], inter aliaj, kiu ne gajnis la premion malgraŭ meriti ĝin en diversaj momentoj, aŭ estis ignoritaj ĉe la momento de la kandidatiĝoj.
 
Ankaŭ oni ilin kvalifikis kiel rasistoj. Ĝis la jaro [[2001]], nur ses aktoroj de nigra raso estis gajnintaj la Oskaron: En 1939 [[Hattie McDaniel]], kiel subtena aktorino en ''Gone with the wind'' (''[[Gone with the Wind|Kion la vento portis]]''); [[Sidney Poitier]], plej bona aktoro ĉefrolulo por ''Lilies of the field'' en 1963; [[Louis Gossett, Jr.]] subtena aktoro ''[[An Officer and A Gentleman]]'' en 1982; [[Denzel Washington]] subtena aktoro pro ''Tempoj de Gloro'' en 1989; [[Whoopi Goldberg|Whoopi Goldberg]] kiel subtena aktorino en ''[[Ghost]]'' en 1990; kaj [[Cuba Gooding Jr.]], subtena aktoro por ''[[Jerry Maguire]]'', en [[1996]]. Fine, en [[2001]] oni premiis la nigran aktoron [[Denzel Washington]] por la filmo ''Training Day'') kaj la aktorinon [[Halle Berry]] por ''[[Monster's Ball]]''. De tiam, estis primiitaj pluraj pluaj nigraj aktoroj kaj aktorinoj kiel [[Jamie Foxx]], plej bona aktoro por ''[[Ray (filmo)|Ray]]'' en [[2005]]), aŭ [[Forest Whitaker]] plej bona aktoro por ''The Last King of Scotland'' (''[[La lasta reĝo de Skotlando]]''), [[Jennifer Hudson]] kiel plej bona subtena aktorino por ''[[Dreamgirls]]'' en [[2006]] kaj [[Mo'nique]] por [[Precious]], en [[2009]].
 
== Vidu ankaŭ ==