Cisjordanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: hr:Zapadna Obala; cosmetic changes
Linio 10:
En la hebrea lingvo ĝi estas ofte elvokita per la bibliaj nomoj יהודה (''Jehuda'', Judujo) kaj שומרון (''Ŝomron'', Samario), kaj iuj precipe dekstremuloj tiel nomas la areon. La nomo '''Cisjordanio''' por la regiono estas uzata ankaŭ en diversaj lingvoj (ekz-e franca, hispana, kataluna, hungare). La statuso de Orienta Jerusalemo estas disputata. Israelo, kiu aneksis ĝin, ne konsideras ĝin plu kiel parton de Cisjordanio; tamen, la anekso estas agnoskita de neniu alia lando, nek de la Unuiĝinta Naciaro. Pro ĝia graveco ĝi estas ofte elvokata aparte.
 
* '''Areo:''' 5.879 km²;
* '''Loĝantaro:''' 1.611 mil (1999), 2.400 mil (2008).
* '''Senlaboreco''' 50 %.
* '''EMP perkapa''' 515 eŭroj.
* '''Centro:''' [[Jeriĥo]].
 
== Demografio de Cisjordanio ==
Cisjordanio estas loĝata de proksimume 2,8 milionoj da homoj, 2,4 milionoj da [[palestinano]]j, pli ol 400.000 [[israelaj setlantoj]] (inkluzive de tiuj de Orienta Jerusalemo), kaj malgrandaj etnaj grupoj kiel la [[samariano]]j, kiuj loĝas en kaj ĉirkaŭ Nabluso.
 
La judaj setlejanoj en Cisjordanioj loĝas plej multe en setlejoj; kvankam loĝantaroj ekzistas en araba najbareco de Jerusalemo kaj Hebron (kvankam en Hebron la israelanoj vivas disigite de bariloj kaj barikadoj). Interagadoj inter la du socioj ĝenerale ne plu okazas pro la lastatempa sekurecproblemo. Tamen ekzistas ofte ekonomia rilato inter apudaj [[israelaj setlejoj]] kaj [[palestino|palestinapalestinaj]]j vilaĝoj.
<!--Konkretigi per faktoj !! -->
 
Linio 26:
La ĝusteco de la loĝantaro-nombroj estas disputataj pro la studaĵo prezentita ĉe la Sesa Herclija Konferenco pri la nacia sekureco de Israelo: (angle) [http://www.pademographics.com]
 
== Retaj ligoj ==
[http://eo.mondediplo.com/article1140.html Gadi ALGAZI: Alianco inter ŝtato, konstruigistoj kaj ekstremismaj koloniantoj - Cisjordanio, nova "Far East" de israela kapitalismo", {Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2006}]
 
== Urboj en Cisjordanio ==
[[Dosiero:Israelisettlementswestbank.jpg|right|thumb|275px|Mapo de la teritorio en la municipaj limoj de la [[israelaj setlejoj]], en marbluo, en Cisjordanio]]
 
La plej dense loĝata parto de la regiono estas montara strio de nordo al sudo, kie situas la urboj [[Orienta Jerusalemo]], [[Nabluso]], [[Ramalaho]], [[Betlehemo]], and [[Hebron]]. [[Jenin]], en la ekstrema nordo de Cisjordanio, troviĝas ĉe la suda angulo de la Jezreela Valo, [[Kalkiljo]] (Qalqilyah) kaj [[Tulkarm]] troviĝas en la malaltaj montetoj apud la israela marborda [[ebenaĵo]], kaj [[Jeriĥo]] situas proksime de la rivero Jordano, norde de la [[Morta Maro]].
 
=== Orienta Jerusalemo ===
Israelo ne rekonas [[Orienta Jerusalemo|Orientan Jerusalemon]] kiel teritorio disa de la israela Jerusalemo. Orienta Jerusalemo estas la esperata sidejo de la estonta ŝtato Palestino.
 
=== Ramalaho ===
[[Ramalaho]] (ne konfuzu kun la israela urbo [[Ramla]]) estas grava palestina kultura kaj ekonomia centro, kaj la loko de la ''provizora'' tombejo de [[Jasir Arafat]]. La urbo situas proksime de la biblia [[Beit El]] (la loko kie Jakobo havis sian divinan sonĝon en la [[Genezo]] kaj kie la izraelidoj konstruis templon en la libro [[Reĝoj]].
=== Nabluso ===
[[Nabluso]] estas grava urbo de pli ol 100.000 palestinanoj kaj kuŝas inter la du montoj [[Ebal]] kaj [[Gerizim]]. Ĝi estas la loko de la [[Palestina Sekurec-Interŝanĝo]] kaj famas pro sia [[Knafeh]]. La urbo estas hebree en la biblio menciita kiel [[Ŝeĥem]].
 
=== Hebron ===
[[Hebron]] estas urbo de eksterordinara graveco por judoj, kristanoj kaj islamanoj. Antaŭ la [[masakro de 1929]], ĉiuj tri loĝantaroj vivis kune en la urbo. (En la biblio, ĝi estas la loko de la tombejo de la patriarĥoj, de la la tomboj de Ruth kaj Jesajo). En la urbo troviĝis multaj antikvaj judaj kaj islamaj preĝejoj. En la biblio troviĝas alia nomo por Hebron, Kirjat Arba, kiun la israelanoj uzis por nomi la grandan judan [[Israela kolonio|setlejon]] apud Hebron.
 
=== Betlehemo ===
[[Betlehemo]], konsiderata de la kristanoj kiel naskiĝloko de [[Jesuo]], situas sude de Jerusalemo. Ĝi estas la urbo de la [[Naskiĝpreĝejo]] kaj de la tombejo de Raĥel. En ĝi kaj ĉirkaŭ ĝi loĝas multaj [[palestinaj kristanoj]].
 
=== Jeriĥo ===
[[Jeriĥo]], oaza urbo en la Jordan-valo, estas unu el la plej malnovaj urboj en la mondo. (Ĝi estas menciita en la biblia libro [[Joŝua]] kiel unua loko kiun la izraelidoj konkeris kiam ili venis en la novan landon)
 
=== Israelaj setlejoj ===
[[Ma'ale Adumim]] (ĉirkaŭ 6&nbsp;km oriente de [[Jerusalemo]]), [[Modi'in Illit]], [[Betar Illit]] kaj [[Ariel]] estas la plej grandaj israelaj setlejoj en Cisjordanio. ''Vd ankaŭ:''
 
== Deveno de la nomo ==
==== West Bank ====
La regiono ne ekzistis sendepende ĝis 1948, kiam ĝi estis difinita 1949 de la batalhalta kontrakto inter Israelo kaj Jordanio. La nomo "West Bank" ("Okcidenta Bordo") estis ŝajne unue uzata de la jordanianoj kiam ili aneksis la regionon, kaj fariĝis komuna en la angla lingvo. Antaŭ tiu uzado, la regiono estis nomata [[Judio|Judea]] kaj [[Samarujo|Samaria]]. Ekz-e, la UN-rezolucio 181, la Disdivida Plano de 1947 eksplicite mencias parton de la regiono kiel Judea kaj Samaria. Pri la landlimoj de la regiono en la rezolucio vid la tekston (angle) [http://www.yale.edu/lawweb/avalon/un/res181.htm here].
 
==== Cisjordanio/Transjordanio ====
La novlatina nomo ''Cisjordanio'' (laŭlitere "ĉi-flanke de la [rivero] Jordano") estas la kutima nomo en la plej multaj [[latinidaj lingvoj]]. La analoga [[Transjordanio]] estis historie uzata por signi la nuntempan Jordanion, kiu troviĝas ĉe la orienta bordo de la rivero Jordano.
 
=== Politika terminologio ===
La israelanoj nomas la regionon aŭ kiel unuon: "La okcidenta bordo" ([[hebrea lingvo|hebree]]: "ha-Gada ha-Ma'aravit" "הגדה המערבית"), aŭ kiel du unuoj: [[Judio|Judea]] (hebree: "Jehuda" "יהודה") kaj [[Samario|Samaria]] (hebree: "Ŝomron" "שומרון"), laŭ la du bibliaj reĝlandoj (la suda, Juda, kaj la norda, Izraelo, kies ĉefurbo estis, dum kelka tempo, en la urbo Samaria). La limo inter [[Judio|Judea]] kaj [[Samarujo|Samaria]] estas zono tuj norde de Jerusalemo kelkfoje nomata la "lando de Benjameno".
La palestinanoj forte obĵetas la nomojn Judea kaj Samaria. Ili nomas la areon Palestino aŭ Okupata West Bank (tiel distingante ĝin de Isrealo, neokupata).
 
== Statuso ==
[[Dosiero:Palestine election map.PNG|thumb|250px|Mapo de Cisjordanio (kun la Gaza-strio), montrante areojn administratajn de la Palestina Aŭtoritato en malhelverdo kaj de Israelo administratajn en helverdo.]]
 
La estonta statuso de Cisjordanio, kune kun la [[Gaza-strio]] ĉe la Medideranea bordo, estis intertraktita inter palestinanoj kaj israelanoj, kvankam la nuna [[Irmapo por Paco]], proponita de la [[Kvaropo pri Mez-Oriento]], konsistanta el [[Usono]], [[Rusio]], la [[Eŭropa Unio]] kaj la [[Unuiĝintaj Nacioj|Unuiĝinta Naciaro]], planas sendependan palestinan ŝtaton en tiuj teritorioj apud [[Israelo]] (vd ankaŭ [[proponoj por palestina ŝtato]]).
 
== Historio ==
La 26-an de januaro [[2006]] [[Hamas]] venkis la baloton sur [[Palestino|Palestinaj teritorioj]], okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio [[Fatah]] (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto [[Maĥmud Abbas]] daŭre retenis la povon.
 
Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la [[Gaza Sektoro]], dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la [[Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009)]], per kiu la armeo de [[Israelo]] atakis la sektoron entute.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato]]
 
[[Kategorio:Palestino]]
Linio 105:
[[he:יהודה ושומרון]]
[[hi:पश्चिमी तट]]
[[hr:Zapadna obalaObala]]
[[hsb:Zapadny brjóh Jordana]]
[[hu:Ciszjordánia]]