Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Grasa teksto'''kelkaj vortoj pri mi .
 
Mi nomiĝas Catherine ROŬ , naskiĝis la 27 - an de Aprilo 1956 en PARIZO , esperantiĝis , okaze de rondvojaĝo tra la tiama SOVETUNIO , en 1976 . Mi parolas flue la germanan kaj la rusan lingvojn .
 
Mi loĝas , nuntempe , en VANDOEUVRE - les - NANCY , proksima antaŭurbo de la lorena regiono .
 
Mi interesiĝas pri multaj aferoj : arthistorio , klasika muziko , tibeta buddhismo , vojaĝoj , turismo , sociaj kaj politikaj problemoj . Ankaŭ min interesas la bestoj , ĉar mi ege ŝatas la katojn .
 
Mi batalas , sine de la altermondista asocio ATTAC , por alia nova mondo , sen malegalecoj inter la popoloj kaj inter la Nordo kaj la Sudo . Miaj politikaj ideoj estas proksimaj al tiuj de Olivier BESANCENOT , gvidanto de la politika partio LCR (franclingve : Ligue Communiste Révolutionnaire) .
 
Aliflanke , mi suferas je la orfa malsano de la ŝtonaj ostoj . Do , ĉiuj temoj pri sano kaj handikapo (mi piediras kun du helpbastonoj) interesas min multe . Mi multe bedaŭras , ke neniu registaro tra la mondo organizas ion ajn rilate la orfajn malsanojn ! .
 
Mia agado por Esperanto estas multflanka . Kune kun mia forpasinta patrino , ni organizis regionajn kaj naciajn renkontiĝojn , eĉ internaciajn . Mi , plurfoje , partoprenis Universalajn Kongresojn de UEA kaj kongresojn de SAT . Ĉar , nun , mi ne plu povas vojaĝi , mi multe tradukas , ĉu de la franca al Esperanto , ĉu de Esperanto al la franca . Ekzemple , mi ektradukas , kune kun alia amikino , la freŝbakitan libron de Roman DOBRZYNSKI " La Zamenho - Strato " , kaj mi ege ŝatus ektraduki "La Danĝera Lingvo" de LINS . Mi starigis iun etan blogon pri Esperanto .
 
Vi povas kontakti min al mia retadreso : lorraine1100_fr@yahoo.fr .
 
Agrablan semajnfinon mi deziras al la tuta komunumo de Vikipediistoj .