Bözberg-Pasejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
 
==Historio==
Ja en [[Romio|romia epoko]] ekzistis pasejvojo tra Bözberg, kiu konektis la gravan romian urbon [[Augusta Raurica]] kun [[Vindonissa]]. Ĝi siatempe nomiĝis latine ''vocetius mons''. La romia vojo pasis iomete pli norde de la hodiaŭa kantona ĉefvojo tra [[Oberbözberg]]. Apud [[Effingen]] estas konservita mallonga peco de la iama romia vojo. La unua dokumenta mencio de la germana nomoformo datiĝas el la jaro [[1189]] kiel ''Bozeberch''. Dum [[mezepoko]] ekzistis tri diversaj vojoj tra Bözberg. Unu laŭ la malnova romia vojo, unu laŭ la hodiaŭa pasejvojo kaj unu pli sude tra [[Gallenkirch]] kaj [[Linn AG|Linn]] al la tiama pramo al [[Schinznach]]. La meza varianto laŭ la hodiaŭa pasejvojo fine akiris la preferon. En mezepoko la vojo estis maĉa kaj malbone veturebla por la ĉaroj.

==La hodiaŭa pasejvojo==
Pro premo de [[Aŭstrio|Antaŭa Aŭstrio]] la [[Berno|bernanoj]], kiuj kontrolis la pasejon, en la jaro [[1773]] finfine decidis ekkonstrui novan pasejvojon, kiu estis malfermita en la jaro [[1779]] post plurjara planado kaj dujara konstruperiodo. En la jaro [[1875]] estis malfermita la [[Bözberg-Fervojtunelo]] kaj en la jaro [[1996]] la [[Bözberg-tunelo|aŭtovojtunelo]] de la [[svisa aŭtovojo A3]]. Post la malfermo de la aŭtovojtunelo la aŭtomobiltrafiko tans la pasejo rapide malkreskis de averaĝe 12500 veturiloj tage la 3500 aŭtomobiloj tage.
 
==Eksteraj ligiloj==