Kastelo Habsburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
==Historio==
Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la bronzepoko kaj dum la tempo de la romianoj setlis homoj. Proksimume en la jaro 1020 Radbot, Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon Habichtsburg (en Esperanto: Akcipitro-Kastelo) kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la Habsburgoj. Kiam la Habsburgoj fariĝis grava reganta dinastio, la kastelo ne plu taŭgis kiel familia sidejo kaj estis pruntedonita al [[vasalo|vasaloj]], kiuj plurfoje ŝanĝiĝis. En la jaro [[1415]] la trupoj de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] post peto de la reĝo [[Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Sigismondo la 1-a]] pro rivaleco kun la aŭstra duko [[Frederiko la 4-a (Tirolo)|Frederiko la 4-a]] konkeris Argovion kaj tiel la Habsburgoj perdis sian prasidejon kaj hejmlandon. La novaj senjoroj de la regiono nun fariĝis la [[Berno|berantoj]]. La lasta habsburga vasalo ''Henmann de Wohlen'' kapitulaciis pro la senŝanca situacio de la Habsburgoj kontraŭ garantio de sia havaĵo. En la jaro [[1420]] Henmann koncedis la kastelon al sia nevo Petermann de Greifensee, kiu ĝin vendis en la jaro [[1457]] al la urbo Berno. En la jaro [[1462]] Berno vendis la burgon al ''Hans Arnold Segesser'', kiu ĝin koncedis en la jaro [[1469]] al la [[Monaĥejo Königsfelden]] en [[Windisch]]. Post la [[reformacio]] en la jaro [[1528]] Kastelo Habsburgo pro la mondigo de la monaĥejo fariĝis denove posedaĵo de la urbo Berno. La administrado nun apartenis al bienmastro de Königsfelden, kiu loĝigis biengardiston kaj bienadministranton en la burgo, kies tasko estis la mastrumado de la kampoj, arbaroj kaj vitejoj ĉirkaŭ la burgo. Ek de la jaro [[1804]] la burgo estas posedaĵo de [[Kantono Argovio]], kiu pluutiligis ĝin kiel kampara bieno. <ref>La historiaj informoj de ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Kastelo Habsburgo en la [[:de:Habsburg (Burg)|german vikipedio]].</ref>
 
==Hodiaŭa uzado==