Ornitologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 35:
Neniu surtera besto krom marojn transflugantaj migrobirdoj kapablas seninterrompe trapasi distancon de 1000-1500 km. El kio ili ĉerpas la energion por fari la longan kaj danĝeran vojaĝon? La plej malgranda reprezentanto de la ornitofaŭno estas la kolibro. Tiu eteta birdo kapablas je nekredeblaj povumoj, ekzemple ĝi scias retroflugi, kaj plenumas tiajn transkapiĝojn, flugfigurojn en aero, kiujn povus envii eĉ aerobatikaj pilotoj. Iu kolibro-specio la ''Art archilochus'', nestadas ĉe la orientaj bordregionoj de Usono, sed travintras en Mez-Ameriko. Tiu birdeto entute nur kun 4 g da maso, kaj 3 cm da longo, trapasas 800 km da vojo super la maro sen surteriĝo. Ĝiaj flugiloj estas liliputaj, ĝi ne kapablas glisi, ĝi ne havas ripozejon. Ĝia povumo estas miriga: ĝi plenumas 50 flugilmovojn en sekundo, do dum la 18-hora flugvojaĝo pli ol 3 milionojn!
Antaŭ ol ekiri sur sia migrovojo la birdoj ĝisplene "ŝargas" sin per nutraĵoj. Per tiu "brulmaterialalpreno" ilia grastavolo foj-foje unu kaj duonoble plidikiĝas ol kutime. La forbruligo de tiu grasmaso certigas la funkciadon de ilia muskolaro. La kemian energion de la graso la organismo de la birdo konvertas en mekanikan energion. La brulaĵo de la dirita kolibro estas entute nur 2 g, tiom devas sufiĉi por la vojaĝo de 800 km. Se la birdeton super la maro subite atakas kontraŭvento, ĝi antaŭtempe forkonsumas sian energion kaj kraŝas en la maron. La povumon de birdoj la ornitologoj mezuras kompreneble ne en W, sed ili provas esprimi la mezan efikecon de la birdo-muskolaro. Baze de eksperimentaj mezuroj faritaj en ventotunelo tiun valoron oni ricevas esplorante la flug-povumon de la birdoj en rilato kun la forkonsumita energikvanto. Se la efikeco de la birdmuskolaro estas 0,23, tio signifas, ke 23 % de ĝia kemia energio fariĝas utiligita dumfluge. Do ĝi tiom uzas por superforti la aerreziston kaj por antaŭeniri. Ĝiaj restaj 77 % el vidpunkto energetika ne utiliĝas, tion la birdo foruzas en formo de varmo. Jes, sed tiu ĉi maniero de la varmo-disipo estas ne flanka vidpunkto, ĉar se tiu procezo disvolviĝus subite, la sangcirkulado ĉesus. Laŭ saĝa leĝo de naturo la superflua varmokvanto foriĝas tra la pulmo de la birdo, kaj ĝia parto forvaporas de la haŭtsurfaco. La birdo per la hirtigo de la plumaro malbaras la vojon al la vaporado. Vance Tucker, usona profesoro, mezuris la povumon de birdoj en ventotunelo. La ventotunelo estas unu el la gravaj aparatoj de la aerodinamikaj eksperimentoj, en kies mezurspaco etmodelojn, aŭ prototipojn
de 1 : 1 de aviadiloj, raketoj, kamionoj k.a. oni ekzamenas per ventilatorojventoliloj. En la mezurspaco oni filmas, respektive mezuras per diversaj instrumentoj la konduton de la modeloj, en diversintensaj aerfluoj. Por biologiaj eksperimentoj la ventotunelo ĝis nun ne estis ofte aplikata.
Tucker devis solvi antaŭ la eksperimentoj dresotaskojn pretendantajn persistan trankvilon, poste li sukcese atingis, ke la birdoj alkutimiĝu al la specialaj kondiĉoj de la ventotunelo. Pluan tempon li bezonis por tio, ke la birdoj vivu sian ĉiutagan vivon kun folio-kapoto sur sia kapo. Sed post monatoj fine li sukcesis en tio, ke la ekzamenataj birdoj (falkoj, mevoj, papagoj k.a.) obeu lian volon flugonte foje eĉ tagduonon en la ventotunelo.
En la ventotunelo la birdoj flugadis same kiel en la naturo, sed ili ne antaŭeniris, ĉar la artefaritan aerreziston ili ne sukcesis superforti. Do ili flugadis samloke. El sub la folio-kapoto metita sur la kapon de la birdoj maldika plastotubo kondukis al la analiza aparato, kiu kontinue registris la kvantojn de la enspirata oksigeno kaj elspirata karbondioksido.