Generatoro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: af:Elektriese generator |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Gorskii_04414u.jpg|eta|dekstra|200px|Generiloj en malnova akvoelektrejo.]]
[[Dosiero:Portable electrical generator angle.jpg|eta|dekstra|200px|Generilo nutrata per bruligaĵo.]]
'''Generilo''' aŭ '''''generatoro'''''<ref>{{ReVo|genera2|generatoro}}</ref> estas aparato aŭ maŝino, kiu produktas [[konstanta kurento|konstantan]] aŭ [[alterna kurento|alternan]] [[elektra kurento|elektran kurenton]] de alta aŭ malalta [[frekvenco]] aŭ [[tensio]]. Temas esence pri ilo, kiu transformas [[mekanika energio|mekanikan]], [[luma energio|luman]], [[ĥemia energio|ĥemian]] aŭ (plej malofte) [[termika energio|termikan energion]] en [[elektra energio|elektran]].
== Historio ==
La unuaj aparatoj por liveri konstantan elektran kurenton estis inventitaj dum la [[19-a jarcento]]. En [[1831]] la [[britio|brita]] [[fizikisto]] [[Michael Faraday]] publikigis sian verkon pri elektromagneta [[indukto]], tio estas la principo, sur kiu baziĝas ĉiuj generiloj. En [[1841]] la samfakulo [[Franz Ernst Neumann]] inventis la unuan [[dinamo]]n, tio estas, maŝino kiu per rotacia indukto aliformigas energion mekanikan en elektran, sub formo de konstanta kurento.
Pro la malfacileco transporti elektran kurenton trans longaj distancoj, oni sekve inventis la [[alternigilo]]n kaj la [[transformilo]]n.
Oni unue provizis energion al tiuj ĉi antikvaj generiloj per [[vapormaŝino]]j, kaj poste per [[motoro]]j, akvo[[turbino]]j kaj vento[[turbino]]j.
Nuntempe, ankaŭ populariĝas [[sunpanelo]]j, tio estas, iloj kiuj kapablas ekspluati sunenergion.
== Vidu ankaŭ jenon: ==▼
== Specoj de generiloj ==
* Mekanikaj generiloj: energio fontas el [[mekanika energio]]. Tiaj generiloj estas, ekzemple, [[turbino]]j en [[akvoelektrejo]]j aŭ [[ventoturbino]]j.
* Ĥemiaj generiloj: energio fontas el [[ĥemia reakcio|ĥemiaj reakcioj]]. La plej komunuza ekzemplero de tiaj generiloj estas [[pilo]]j.
* Sungeneriloj: energio fontas el suna radiado ([[sunpanelo]]j).
* Radioaktivecaj generiloj: energio fontas el [[defalo]] de [[izotopo|radioaktivaj izotopoj]], kiuj eligas partiklojn kaj energion. Eblas ekspluati la mekanikan energion de la ŝarĝitaj partikloj, aŭ profiti la varmecon produtikan de la defalo. [[Radioizotopa termoelektra generatoro|Radioizotopaj termoelektraj generiloj]] estas la plej oftaj tiaj generiloj, kaj ĉefe uzatas por vivteni [[kosmosondilo]]jn kiuj celas regionojn de la [[sunsistemo]] tro malproksimaj de la [[Suno]], por ke [[sunpanelo]]j povu provizi sufiĉan kvanton da energio.
* Piezoelektraj generiloj: ili baziĝas je la principo de [[piezoelektro]], laŭ kiu kelkaj nekondukaj [[kristalo]]j, okaze de mekanika premo, estigas [[tensio]]n inter siaj du ekstremoj. Tiu ĉi fenomeno uzatas ekzemple en kuirejaj [[sparkilo]]j.
== Ideala generilo ==
[[Dosiero:Real voltage source.png|eta|dekstra|200px|Skemo pri reala generilo de tensio]]
[[Dosiero:Real current source.png|eta|dekstra|200px|Skemo pri reala generilo de kurento]]
En la analizo de [[elektra cirkvito|elektraj cirkvitoj]] oni ofte supozas, ke generiloj estu idealaj, tio estas, ke ili kapablu liveri ĉiun ajn tension aŭ kurenton kaj ke ilia ena [[rezistanco]] nulu, sendepende de la cetera aparataro.
En la praktiko, generiloj havas enan rezistancon malgrandan sed ne nulan, kaj ili kapablas liveri konstantan tension kaj kurenton nur en difinitaj kondiĉoj.
Reala generilo de tensio analizeblas kiel seria kunmeto de ideala generilo kaj rezistancilo, dum reala generilo de kurento imageblas kiel paralela kunmeto de ideala generilo kaj rezistancilo.
== Notoj ==
{{referencoj}}
* [[Elektromotoro]]
* [[Atomelektrejo]]
* [[Kajta generatoro]]
[[Kategorio:
[[af:Elektriese generator]]
|