Ruswil: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
 
==Geografio==
Ruswil situas en la supra parto de la ''Rot-Valo'' 5 kilometrojn sude de la [[Lago de Sempach]]. Ruswil estas laŭ areo la plej granda komunumo de la distrikto Sursee. Sur ĝia tereno troviĝas pli ol 200 agrikulturaj entreprenoj. Ĉe la okcidenta limo de la komunumo troviĝas la lago [[Soppensee]]. La sudan limon formas la rivero [[Eta Emme]]. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo mem el multnombraj vilaĝoj kaj setlejoj el inter kiuj la plej gravaj estas [[St. Ulrich]], [[Merzenberg]], [[Hunkelen]], [[Ziswil]], [[Holz]], [[Grofenhusen]], [[Buholz]], [[Rüediswil]], [[Sigigen]] kaj [[Werthenstein-Unterdorf]].
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 45,25 km², de kiuj 20,9% estas kovritaj de [[arbaro]], 72,7% servas por [[agrikulturo]] kaj 6,2% por setlado.<ref>Fonto: [http://www.lu.ch/download/fd/afs/pdf/jbkt/profile/gp_1098.pdf Profilo de la komunumo sur la kantona retejo]</ref>