Vetingo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
==Geografio==
La urbo Vetingo situas ĉe la nordorienta bordo de la rivero [[Limato]] kaj sude de la [[ĵurasa montaro|ĵurasa]] montoĉeno [[Lägern]]. La urbo praktike kunkreskis kun la najbara urbo [[Baden AG|Baden]] kaj la komunumo [[Ennetbaden]]. Kvankam Vetingo estas pli granda ol Baden, oni konsideras Vetingo kiel parton de la [[aglomeraĵo]] de Baden kaj ne inverse.
 
Pri la urbeco estas kuriozaĵo, ke Vetingo de la Svisa Federacia Oficejo por Statistiko estas konsiderata kiel urbo. Kaj Vetingo fakte estas la plej granda komunumo de Kantono Argovio. La konstitucio de Kantono Argovio tamen tute ne difinas la esprimon ''urbo'', kaj estas do laŭ kantona leĝo afero de la komunumo mem, ĉu ĝi volas sin nomi ''urbo''. La parlamento de Vetingo en 2009 eksplicite rifuzis difini Vetingon kiel urbo.
 
==Najbaraj komunumoj==