Rütli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
 
==Legendo pri la fondo de Svisa Ĵurkomunumo==
Laŭ la legendo la [[1-an de aŭgusto]] [[1291]] la reprezentantoj de la svisaj [[prakantonoj]] [[Kantono Urio|Urio]], [[Kantono Ŝvico|Ŝvico]] kaj [[Untervaldo]] kunvenis sur la Rütli-Herbejo por krei per ĵuro eternan ligon por reciproka interhelpo. Tio estis la naskiĝo de la [[Svisa Ĵurkomunumo]].
 
La unua skriba mencio de Rütli datiĝas nur el la jaro [[1307]], kiam sur Rütli trupoj de Urio povis kuniĝi kun Ŝvicanoj por komune ataki teritorion de la [[Monaĥejo Einsiedeln]]. Certaj historistoj tial datas la Rütli-Ĵuron nur al la merkredo antaŭ Sankta-Martino 1307. Oni tamen ne vere scias, kiam la Svisa Ĵurkomunumo vere estis fondita, nek ĉu la Rütli-Ĵuro reale okazis aŭ estas pura mito.
 
==Rütli Raporto==