Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 447:
:Ĝuste ĉi-supre oni jam debatis pri majuskligo de monatnomoj, kaj oni preskaŭ unuece rimarkigis, ke por kohereco oni plu uzu malgrandliterajn monatnomojn en Vikipedio. Pri la aliaj temoj, mi ne havas fortan opinion - mi ofte skribas "dua mondmilito" malgrandlitere, ĉar al mia lingvosento ĝi ŝajnas esti nepropra nomo, verŝajne pro tio, ke efektive temis pri la dua monda milito. Do mi ankaŭ emus al "Furkopasejo". Kion opinias la aliaj? --[[Vikipediisto:WinstonSmith|WinstonSmith]] 17:03, 3. Jun 2010 (UTC)
::Eble Furko-Pasejo ne estas tro klara ekzemplo, ĉar per la kombino Furkopasejo la problemo solviĝas. Ni prenu alian nomon, ekzemple ''Lötschberg-Fervojo'' respektive ''Lötschberg-fervojo'' (la senstreketa kombino tie ne taŭgus, ĉar estas malrekomendinda kombini ne-esperantigeblan nomon kun esperanto-vorto ...) - do kiel ni traktu tian vorton rilate majusklojn. Rilate la unuan kaj la duan mondmiliton, mi ĝuste fariĝis atenta pri la problemo, ĉar ni eĉ en la kapvortoj havas malkoherecon. Vidu [[:Kategorio:Bataloj de la unua mondmilito]] kaj [[:Kategorio:Bataloj de la Dua mondmilito]]. Precipe tiu-ĉi ekzemplo ankaŭ montras, ke la afero ne povas simple resti tute sen gvidlinio. Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 21:43, 3. Jun 2010 (UTC)
===Propono por majuksloj en propraj nomoj===
Eĉ se fundamento, PIV ktp. silentas eksplicite pri la temo, implicite en la literaturo estas sufiĉe da ekezmploj, ke la ĝenerala uzo rekomendas majusklojn por propraj nomoj. En nova PIV-o ekzemple sub la gloso "mondo" vi povas trovi la esprimon "Nova Mondo". Do evidente ne akceptebla estas formo "Dua mondmilito". Se Nova Mondo estas nomo, tiam ankaŭ anlaogie "Dua Mondmilito" estas nomo (eĉ se aĉa ...) do evidente devas esti "Dua Mondmilito", "Svisaj Federaciaj Fervojoj". La sistemo majuskligi nur la unuan literon, estas franca kutimo (kaj eĉe en la franca lingvoregiono ne ĉie akceptita). Aŭ ĉio estu minuskle aŭ ĉio majuskle. Tio estas unua rekomendo mia, kaj pri tio mi supozas regas interkonsento. La dua estas, ke ĉiuj propraj nomoj en Vikipedio estu majuskle. Tio validu ankaŭ por adjektivo-substantivo kunmetoj. --> Rilate monatonomojn: La Fundamento ilin majuskligas. Tamen ne en la oficiala parto sed nur en la piednotoj. Estas disputebla ĉu tiuj piednotoj estas parte de la Fundamento. Ĉar en la fundamentaj notoj tiuj datoj skribiĝas 2. Aprilo 2002 (nia hodiaŭ kutimo 2-an de aprilo 2002). Ni restu ĉe tiu ĝenerala kutimo. Sed mi forte rekomendas, ke ni skribu "Batalo de Morgarten", "Dua Mondmilito" ktp. ktp. Tio ŝajanas esti la plej kutima maniero. Amike [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 08:55, 4. Jun 2010 (UTC)
 
== Kiel oni dirus ĝin? ==