Philip Sclater: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
En 1858, Sclater eldonis artikolon en la ''Proceedings of the [[Linnean Society]]'', stariganta 6 zoologiajn regionojn kiujn li nomis la [[Palearkto]], [[Afrotropika ekozono|Afrotropika]], [[Indomalaja ekozono|Indomalaja]], [[Aŭstralazia ekozono|Aŭstralazia]] [[Nearkta ekozono|Nearkta]] kaj [[Neotropika ekozono]]j. Ĉi tiuj [[ekozono|zoogeografiaj regionoj]] estas ankoraŭ en uzo. Li ankaŭ evoluigis la teorion de [[Lemuria (kontinento)|Lemuria]] en 1864 kiuj klarigus zoologiajn koincidojn rilatantajn [[Madagaskaro]]n al [[Barato]].
 
En 1874 li iĝis privata sekretario de sia frato [[George Sclater-Booth]], Membro de la Parlamento (posta Lordo Basing). Oni proponis al li funkciulan postenon, sed li malakceptis. En 1875 li iĝis Prezidanto de la ''British Association for the Advancement of Science'' (Brita Asocio por la Antaŭeniro de la Scienco, al kiu li estis aliĝinta en 1847 kiel membro.
 
Sclater estis fondinto kaj eldoninto de ''Ibis'', la gazeto de la [[British Ornithologists' Union]]. Li estis Sekretario de la [[Zoological Society of London]] el 1860 al 1902. En 1901 li priskribis la [[okapio]]n al okcidentaj sciencistoj kvankam li neniam vidis vivantan ekzempleron. Lia oficejo ĉe 11 Hanover Square iĝis renkontiĝejo por ĉiuj naturalistoj en Londono. Veturantoj kaj loĝantoj kunhavis notojn kun li kaj li korespondis kun miloj.
 
Lia kolekto de birdoj kreskis ĝis naŭ mil kaj tiuj estis transpasitaj al la [[British Museum]] en 1886. Tiam la muzeo pligrandigis sian kolektaron pere de tiuj de Gould, Salvin kaj Godman, Hume, kaj aliaj ĝis esti la plej granda en la mondo.
 
Inter la plej gravaj verkoj de Sclater estas ''Exotic Ornithology'' (1866-69) kaj ''Nomenclator Avium'' (1873) ambaŭ kun [[Osbert Salvin]], ''Argentine Ornithology'' (1888-89) kun [[W.H. Hudson]], kaj ''The Book of Antelopes'' (1894-1900) kun [[Oldfield Thomas]].
 
Ankaŭ lia plej aĝa filo nome [[William Lutley Sclater]] estis ornitologo.
 
Animaloj kiuj ricevas sian nomon laŭ Sclater inkludas la jenajn:
* [[Monalo de Sclater]] aŭ [[Blankmakula monalo]], ''Lophophorus sclateri''.
* [[Sklatera pingveno]], ''Eudyptes sclateri''
 
* [[Sklatera kaciko]], ''Cacicus sclateri''
* [[Meksika paruo]] aŭ [[Sklatera paruo]], ''Poecile sclateri'', iam ''Parus sclateri''
 
Animaloj kiujn priskribis Sclater inkludas la jenajn:
* [[Okapio]], ''Okapia johnstoni''
* [[Grizkapa kolombo]], ''Leptotila plumbeiceps''
* [[Tristrama sturno]], ''Onychognathus tristramii''