Samovaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Sankt-Peterburgo, Rusia revolucio de 1917
Linio 30:
== Maŝinproduktado ==
 
Grandan evoluon kaj ankaŭ grandajn ŝanĝojn la produktado de samovaroj spertas kun enpraktikigo de vapormaŝinoj kaj maŝina unifika produktado, kiu estiĝas fine de la [[19-a jarcento]]. Samovaroj ĉesas esti unika produkto, sed ĝi estas malpli multekosta kaj ĉiu povas permesi havigi ĝin. Samovaroj ricevas formon de vazo kaj ankaŭ ornaman gravuraĵon oni faras laŭ ŝablonoj de maŝinoj. Por pretendemaj konsumantoj laboras laŭmende pli malgrandaj laborejoj. Ili produktas luksajn samovarojn precipe el [[alpako]] - blanka metalo, kiun oni nomas ankaŭ nova arĝento, ĉina arĝento aŭ hotela arĝento. Tio estas [[alojo]] enhavanta 58 % da [[kupro]], 11 ĝis 26 % da [[nikelo]] kaj reston kreas [[zinko]]. Tipa laŭmenda produkto estis samovaro - koko produktita por tutmonda [[Vieno|viena]] ekspozicio en la jaro [[1873]]. Ĝi staris sur kokaj piedoj kaj ankaŭ krano por akvo estis en formo de koka kapo.

La plej grandangranda kreskonkresko de la produktado de samovaroj okazis en la jaroj [[1912]] - [[1913]]. Oni eksportis iliilin ĝis [[Maroko]], ĝis [[Turkio]], [[Irano]] kaj pluaj landoj, kie oni kun ŝato trinkis teon. Poste venis la [[unua mondmilito]] kaj [[Rusia revolucio de 1917|Granda Oktobra Revolucio]]. Tio estis preskaŭ fino de tiu ĉi tradicia produktado.

== Rusia maniero prepari teon ==
Diference de aliaj landoj, Rusio havas propran tute unikan alian tradicion por prepari teon. Unue oni preparos bolaĵon, do oni infuzos fortan porcion da teo en pli malgranda [[kruĉo]]. Tiu estadas regule en la sama stilo kaj el la sama materialo kiel la samovaro. El tiu oni poste enverŝas fortan tean koncentraĵon en glasetojn kaj tiun oni diluas per varmega akvo el la samovaro. Laŭ tradicio oni trinkas teon tra pecoj da [[sukero]] en dentoj. Tial al tea ekipaĵaro apartenas ankaŭ dozo por sukero.
 
Lastatempe samovarumado ne plu estas vaste praktikata en Rusio.
 
[[Kategorio:Kuirarto]]
[[Kategorio:RusioRusia kulturo]]
 
[[da:Samovar]]
Linio 38 ⟶ 48:
[[pl:samowar]]
[[ru:Самовар]]
 
[[Kategorio:Kuirarto]]
[[Kategorio:Rusio]]