Albigensismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
restrukturigo de sekcititoloj
Linio 12:
 
Ni estas [[animo]]j kreitaj de Dio, loĝintaj en la [[ĉielo]], en [[paradizo]], sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la teron, kiu en realo estas la [[infero]]. La materia mondo kreita de Satano estas nature korupta, tial homo, en [[korpo]] karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni [[Jesuo]]n [[Kristo]]n.
 
La materio estas nature malbona kaj la homa korpo "karcero de la spirito", la seksamo kaj generado evitendas ĉar forigantaj el Dio kaj savo. (Dum katarismo tion konfesigis, Francisko el Asizo komponis la Kantikon de la kreitaĵoj!)
 
[[Jesuo Kristo]] ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Ĉar li estis perfekta, lia korpo estis ne karna, sed de ĉiela esenco, per kiu li eniris en la orelon de [[Maria]]. Liaj naskiĝo kaj suferado estis ŝajnaj kaj ne efektivaj. Li savas nin ne per siaj [[sango]] kaj suferado sur la [[kruco]] (kiuj estis falsaj), sed sole per siaj ekzemplo kaj instruo.