Brezado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
----
[[File:Lebensmittel-Gulasch1-Asio.JPG|thumb|Brezi]]
'''Brezi''' aŭ '''ekroste [[stufi]]''' estas metodo kuiri manĝaĵojn, kombinanta [[rostado]]n, [[bolado]]n kaj [[stufado]]n. Oni uzas brezadon precipe pri [[viando]] kun longaj fibroj aŭ multe da kunliga histo ([[konektivo]]), kiu per rostado iĝus malmola aŭ tendeneca. Same kiel rostado ĝi brunigas la kuiraĵon por krei specifajn aromojn, sed male al rostado ĝi ne sekigas la kuiraĵon.
 
Por brezi kuiraĵon oni dum tre mallonga tempo ekrostas ĝin per iomete da [[graso]] kaj tiam finas la rostadon per aldono de iom da likvaĵo. Post tio oni dum longa tempo, ĉe viando eĉ dum pluraj horoj, finpretigas la kuiraĵon per milda varmo en fermita ujo, eble en [[bakujo]]. La efiko estas plej bona, se la temperaturo restas inter 80 kaj 100 °C. Tio sufiĉas por transformi kunligan histon al [[gelateno]].