Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
: Dankon pro la gratulo! Tamen, mi plibonigas la lingvaĵon ĉe Vikipedio, ĉar mi pensas tio ja estas utila. Ĉu mi faru novajn artikolojn, se la nunaj artikoloj estas difekthavaj? Por mi kvalito estas pli grava ol kvanto. Krome, [[Vikipedio:Lingvaĵo]] pli-malpli subtenas miajn agojn. Iĉismo, naismo, farismo, ŝliismo, riismo, ktp. estas taŭgaj por babilado, sed ne por enciklopedio. -[[Vikipediisto:Amika Babilfrenzo|Amika Babilfrenzo]] 15:41, 13. Jul 2010 (UTC)
:: Mi bedaŭras pro via malkomprenemo. Esperanto estas viva, moderna lingvo kaj vikipedio estas viva, moderna enciklopedio, do, kompreneble, ĝi uzu modernan lingvon kaj ne lingvaĵon de antaŭlasta jarcento. [[Vikipedio:Lingvaĵo]] parte subtenas tiun vidpunkton: "Tiucele, en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-Vikipedia Esperantujo." Ĉio, kion vi nomas "reformismo", estas ĝenerale akceptata en "ekster-Vikipedia Esperantujo" kaj la anstataŭigoj por tiuj "reformaj" formoj estas maloftaj kaj arĥaaj. Fakte, tio, kion vi faras, ne havas ion komunan kun "plibonigo" de la artikoloj. Kion pli bonan vi faris, ekzemple, per anstataŭigo de "iĉo" per "masklo"? Mi konfesas, mi eĉ ne sciis kio estas masklo, mi devis konsulti kun ReVo, kie ĝi estas markita "malofta"! Do, mi ree petas, bonvolu ĉesi tion. Estas multaj ege pli difektaj artikoloj kaj multaj pli severaj kaj urĝaj problemoj. --[[Vikipediisto:Goren|Goren]] 03:44, 14. Jul 2010 (UTC)
:::[[Vikipedio:Lingvaĵo]] ja subtenas modernan vortprovizon. Ĝi tute ne subtenas reformojn. Legu: "Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu riismon, naismon.)" Kion proponas riismo? Nu, krom la uzo de la pronomo "ri", laŭ [http://web.archive.org/web/20060924123828/http://www.rano.org/riismo2.html la unua propono de riismo]: "La sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la sufikso -in-." Do, se oni evitu riismon, oni evitu ankaŭ iĉismon. Pri "masklo", kion Google montras?<br>
::::iĉo OR iĉoj OR iĉon OR iĉojn kaj estas - 213 000 rezultoj<br>
::::'''masklo OR maskloj OR masklon OR masklojn kaj estas - 115 000 rezultoj'''<br>
::::virseksulo OR virseksuloj OR virseksulon OR virseksulojn kaj estas - 14 600 rezultoj<br>
:::"Masklo" estas la plej ofta ne-kontraŭfundamenta solvo. Se vi preferu "virseksulo", ŝanĝu ĝin. Ĉu vi dubas, ke Iĉismo estas reformo? Legu la manieron, laŭ kiu novaj vortoj eniru la lingvon:
::::"15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p." - Traduko de la 15a Regulo de la Fundamento
:::Montru al mi el kiuj lingvoj "iĉo" estis prenita! Eĉ relegu vian citaĵon: "Tiucele, en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) '''(prefere plej)''' ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-Vikipedia Esperantujo." Mi neniam diris, ke oni ne iĉumu. Mi nur diris, diras kaj diros, ke vikipedie oni uzu la plej kutiman kaj akceptatan lingvostilon. Multaj malakceptas Iĉismon, neniu malakceptas fundamentajn regulojn kaj radikojn. Do, la uzo de "masklo" (laŭregula) aŭ "virseksulo"(laŭradika) estas pli inda ol la uzo de la disputataĵo "iĉo." (Kaj -iĉ estas malkutima; komparu [http://www.google.com/search?q=virbovo+kaj+estas 1] kaj [http://www.google.com/search?q=bovi%C4%89o+OR+boviĉo+OR+bovicho+kaj+estas 2]) -[[Vikipediisto:Amika Babilfrenzo|Amika Babilfrenzo]] 07:02, 14. Jul 2010 (UTC)
 
==Tri saĝa simio==