Abatejo Kappel: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MystBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: en:Kappel Abbey |
Goulo (diskuto | kontribuoj) e →Historio: impoŝt -> impost |
||
Linio 8:
Post gixa fondiĝo en la jaro [[1185]] la abatejo estis [[Habsburgo|habsburga]] protektaĵo. Ĝi iom post iom akiris la bienojn, kiuj formas la hodiaŭan [[Affoltern (distrikto)|distrikton Affoltern]] kaj ĉirkaŭ ĝi estiĝis la vilaĝo [[Kappel ĉe Albis|Kappel]]. En la jaro [[1415]] la abatejo submetis sin al la kamparsuvereneco kaj protekto de la urbo [[Zuriko]]. Komence de la 16-a jarcento la abatejo vokis la adepton kaj postsekvanton de [[Zvinglo]], [[Heinrich Bullinger]] kiel juna instruisto al [[Kappel ĉe Albis|Kappel]]. Li konvinkis la monaĥojn de la abatejo pri la [[reformacio]]. La 29-an de marto [[1525]] oni celebris la [[Komunio|komunion]] unuan fojon laŭ la reformita rito. En la jaro [[1529]] okaze de la [[1-a milito de Kappel|1-a batalo de Kappel]] Bullinger povis haltigi dank al sia perado la internan militon de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kaj inter la katolikaj kaj protestantaj trupoj estis dividita la fama [[Laktosupo de Kappel]]. Dum la [[2-a milito de Kappel|2-a batalo de Kappel]] sur la batalkampo [[Zvinglo]] perdis sian vivon. La lasta abato ''Adam Näf aus der Vollenwied'' savas la zurikan ĉefstandardon kaj kiel danko en la jaro [[1550]] ricevis la iaman paŝtbienon de la monaĥejo kiel persona feŭdo.
De la jaro [[1547]] ĝis [[1803]] zurikaj [[vokto|sub-voktoj]] administras la iamajn abatajn bienojn en la loĝejo de la eksabato, kiu estis transformita al sub-voktejo. Al tiuj voktoj, kiu estis ekzkluzive zurikanoj, la loĝantojn de la ĉirkaŭaĵo devis pagi la
La 5-an de feburaro [[1798]] la granda konsilio de [[Zuriko]] kaj la [[Gildo|gildoj]] akceptis proklamon, kiu promesis kompletan egalecon de urbo kaj kamparo. Du tagojn poste la kamparanoj de Kappel, Uerlikon kaj Hauptikon konstruis liberecarbon. En aprilo [[1798]] la francaj trupoj sub [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] konkeras [[Zuriko|Zurikon]]. En la jaro [[1803]] la subvoktejo de Kappel estis transformita al eklezia administrejo, kiu unue estis posedaĵo de la [[Kantono Zuriko]], kiu ĝin pluvendas al la 13 ekleziaj komunumoj de la distrikto Affoltern, kiuj malfermis en la jaro [[1836]] en la konstruaĵo de la abatejo flegejon. Post voĉdono de la ekleziaj komunumoj en la jaro [[1979]] la evengelia eklezio transformis la salonojn de la iama abatejo kaj monaĥejo al evangelia renktontiĝejo kaj kongrescentro kun la nomo ''Haus der Stille'' [Domo de l'silento].
|