Surikato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
Plej ofte, klano de surikatoj estas tre hierarkia kaj nur unu [[alfo (biologio)|alfa paro]] reproduktiĝas. La dominanta paro ĉiam klopodas mortigi la idojn de aliaj paroj, se tiuj naskiĝas, kaj forpeli iliajn patrinojn el la klano. Okaze, tiuj forpelitaj inoj kaj solecaj vagantaj iĉoj formas novajn klanojn, iom pli demokratiajn. Same, plia egaleco observeblas se la dominanta paro konsistas je parencoj (ekzemple, se la alfa-ino mortas kaj ŝia filino prenas ŝian lokon). Tiaj dominantuloj ne interpariĝas kaj idojn produktas aliaj inoj kaj vagantaj iĉoj. Tamen, en iu ajn okazo, por gravedaj surikatinoj estas sufiĉe kutima konduto provi mortigi kaj formanĝi idojn de aliaj inoj.
 
==Socia Konduto==
[[File:Meerkat.jpg|upright|thumb|Staranta surikato]]
[[File:Suricata suricatta -Auckland Zoo -group-8a.jpg|right|thumb|Grupo de surikatoj en zoo de [[Aŭklando]].]]
Surikatoj adaptiĝis kun subgrunda vivo. Iliaj klanoj loĝas en vastaj, komplikaj retoj de subgrundaj tuneloj, el kie ili eliras nur tage. Ili havas disvolvitan socian konduton kaj kutime striglas unu la alian por plifortigi sociajn ligojn. La alfa paro uzas odor-markilon al siaj subuloj por esprimi sian aŭtoritaton, post kio la subuloj striglas la alfoj kaj lekas iliajn vizaĝojn. Intensa striglado observeblas kiam membroj de iuj klano rerenkontiĝas post ioma tempo de disigo. Plej ofte, absoluta plimulto de la membroj de iu klano estas gefratoj kaj idoj de la alfa paro.
 
Surikatoj kutime montras [[altruismo|altrusman]] konduton kun membroj de siaj kolonioj. Ĉiam almenaŭ unu surikato staras pikede, kiam la aliaj furaĝas aŭ ludas, kaj avertas ilin pri iuj danĝeroj. Vidante rabobeston, la pikedisto produktas laŭtan blekon kaj ĉiuj la aliaj orkuras kaj kaŝas sin en iujn el multaj rifuĝejaj truoj, kiujn surikatoj fosas tra tuta sia teritorio. La pikedisto kutime estas la unua, kiu aperas el tuneloj kaj reserĉas pri danĝero, konstante blekante por signali, ke la surfaco ankoraŭ ne estas sekura. Se ĝi ne vidas hazardon, ĝi haltas bleki kaj la aliaj povas sekure emerĝi. Oni teorias, ke blekoj de surikatoj povas transdoni pli-malpli komplikan informon pri tipo kaj loko de danĝero.<ref>{{cite journal | first = Marta | last = Manser | coauthors = Fletcher, Lindsay | year = 2004 | title = Vocalize to localize: A test on functionally referential alarm calls | journal = Interaction Studies | volume = 5 | issue = 3 | pages = 327-344 | url = http://www.ingentaconnect.com/content/jbp/is/2004/00000005/00000003/art00002 | accessdate = 2010-07-01}}</ref>
 
Surikatoj ankaŭ protektas la idojn de la klano. Nur la alfa ino gravediĝas kaj naskas idojn, sed ĉiuj aliaj inoj povas lakti kaj nutrigi la idojn kiam la alfa ino forestas. Krome, ili protektas la junulojn, ofte endanĝerante siajn proprajn vivojn. En okazo de danĝero, la "flegistino" haste portas idojn subgrunden kaj estas preta lukti, se la rabobesto sekvas. Kiam sufiĉe hasta reveno subgrunden ne eblas, ŝi amasigas la dojn kaj kovras ilin per sia korpo.
 
Malgraŭ la vasta disavastigo de altruismo, ankaŭ kutimas situacioj kiam surikatoj mortigas idojn en siaj grupoj. Plej ofte, se iu nedominanta ino gravediĝas kaj naskas, la alfa ino strebas mortigi ŝiajn idojn por sukri sian dominantan pozicion. Tamen, ankaŭ la nedominantaj inoj iam provas mortigi idojn de alfa ino, aparte se ŝi iĝas maljuna kaj malforta. Tiel la inoj klopodas malfortigi la statuson de alfa io kaj eventuale preni ŝian pozicion.<ref>[http://news.nationalgeographic.com/news/2006/03/0315_060315_meerkats.html Murderous Meerkat Moms Contradict Caring Image, Study Finds<!-- Bot generated title -->]</ref>
 
Samkiel multaj ĉe aliaj specioj, idoj de surikatoj lernas necesajn rutinoj per observo kaj imito. Tamen, okaze la plenkreskuloj ankaŭ aktive instruas al la junuloj. Ekzemple, plenkreskaj surikatoj instruas adoleskulojn ĉasi kaj manĝi venenan skorpionon: ili forigas la pikilon kaj helpas al la junuloj lerni pritrakti la beston.<ref>{{cite journal | first = Alex | last = Thornton | coauthors = McAuliffe, Katherine | year = 2006 | month = July 14, | title =Teaching in Wild Meerkats | journal = Science | volume = 313 | issue = 5784 | pages = 227–9 | doi = 10.1126/science.1128727 | url = http://www.sciencemag.org/cgi/content/abstract/313/5784/227 | accessdate = 2007-01-23 | pmid =16840701}}</ref> En sia libera tempo (t.e. kiam ne necesas furaĝi) surikatoj partoprenas en ludoj, kiuj similas al [[luktosporto]] aŭ [[atletismo]].
 
Ĉar la reto de surikataj tuneloj estas tre vasta kaj komplika, ofte aliaj bestoj ankaŭ ekloĝas tie. Surikatoj povas pace kunekzisti kun specioj, kiuj ne estas iliaj naturaj malamikoj nek predo kaj ne konkuras kun ili por resurcoj, kiel [[flava mungoto]] aŭ [[tersciuro]]. Amuza situacio okazas, kiam en surikataj tuneloj ekloĝas [[serpento]]j.
 
==Referencoj==