Anna Walentynowicz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
daŭrigo laŭ pollingva vikipedio
Linio 1:
'''Anna Walentynowicz''' (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1929 en Równe, mortis la 10-an de aprilo 2010 en [[Smolensk]]) - agantino de Wolne Związki Zawodowe (Liberaj Sindikatoj), kunfondintino de NSZZ "[[Solidareco (Pollando)|Solidarność]]", Damo de la [[Ordeno de Blanka Aglo]].
 
 
Linio 29:
 
Al malliberejo iris la 4-an de decembro 1983 pro partopreno en provo enmurigi memortabulon al [[ministoj de la minejo "Wujek"]]. El la malliberejo en [[Lubliniec]] estis liberigita aprile de la venonta jaro. La 5-an de aprilo 1984 pro malbona sanstato de akuzitinoj, juĝejo en [[Katowice]] por nedifinita tempo prokrastis proceson de Anna Walentynowicz kaj Ewa Tomaszewska arestitaj kun riproĉo organizi publikan kunvenon decembre 1983 ĉe la kruco apud la minejo "Wujek".
 
(...)
 
Anna Walentynowicz iniciatis protestan malsatstrikon post murdo de pastro [[Jerzy Popiełuszko]], kiu daŭris de la 18-a de februaro 1985 ĝis la 31-a de aŭgusto 1986 en la krakova parokejo de pastro Adolf Chojnacki. En la 80-aj jaroj kritikis tiutempan gvidantaron de la sindikato kolektitan ĉirkaŭ Lech Wałęsa. Esenco de la disputo fariĝis ŝia riproĉo kontraŭ Lech Wałęsa pri ties kunlaboro kun Sekureca Servo kaj ŝia kontraŭstaro al la politiko direktanta al la [[Ronda Tablo]] difinata de ŝi kiel "kompromisa". Ŝi daŭrigis kontakton kun la medio de [[Andrzej Gwiazda]]. Pro tio post la jaro 1989 ne identiĝis kun la politiko de regantaj postsolidarecaj partioj. En 1995 pere de malferma letero turnis sin al Lech Wałęsa kun pluraj kritikaj demandoj.
 
 
En 2000 ŝi rifuzis akcepti la titolon de honora civitano de Gdańsk. Estante en malfacila vivsituacio en 2003 turnis sin pri rekompenco de 120 mil zlotojn kontraŭ persekutado en la 80-aj jaroj, kvankam pli frue ekskludis tian paŝon. Februare 2005 juĝejo en Gdańsk rifuzis doni preston pro fortempiĝo de la pretendoj. Post tio Anna Walentynowicz ne konsentis ricevi specialan pension de ĉefministro Belka. Finfine dum laŭvica procedo la 22-an de februaro juĝejo atribuis al ŝi rekompence 70 mil zlotojn.
 
 
La 13-an de decembro 2005 en [[Vaŝingtono]] transprenis por Solidareco de Amerika Fonduso por Viktimoj de Komunismo la Medalon de Libereco. Honora prezidanto de la Fonduso estis iama prezidento de Usono [[George W. Bush]].
 
 
Julie 2006 gdanska filio de Instituto pri Nacia Memoro malkaŝis, ke Anna Walentynowicz estis gvatata de pli ol 100 funkciistoj kaj sekretaj kunlaborantoj de Sekureca Servo, kiu en 1981 planis ŝin venenigi.
 
 
Ŝi pereis en la [[Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010|katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M]] en Smolensk la 10-an de aprilo 2010. La 21-an de aprilo estis enterigita en Srebrzysko-tombaro en Gdańsk-Wrzeszcz.