i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sliwinski!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --RG72 16:54, 10. Jan 2010 (UTC)

Saluton redakti

Saluton. Mi ĵus korektetis viajn ĵusajn artikolojn. Gratulon kaj bonvenon. Vi povas vidi en ties redaktopaĝoj kion mi faris por plibonigi ilin. Ĉefe la finajn ligojn al alilingvaj vikipedioj kiujn vi povas rekte kopii el la pola versio kaj same enmeti ĉu en la pola ĉu en iu ajn el la versio ligon al la esperanta versio; male via esperanta artikolo restos senkontakte.--kani 00:12, 6. Feb 2010 (UTC)

Saluton. Mi ripetas. Kiam vi kreas artikolon vi devas kopii ekzemple de la pola redaktopaĝo la finajn ligojn al alilingvaj vikipedioj, glui ilin al via redaktopaĝo esperanta, aldoni tiun de la pola kiu logike ne aperas en la pola versio kaj konstati ke en via jam redaktita artikolo aperas tiuj ligoj en la maldekstro. Poste oni devas malfermi almenaŭ unu el tiuj versioj, iri al la redaktopaĝo kaj aldoni la ligon al esperanto per eo:nomo de la artikolo en esperanto. Roboto aldonos tion al aliaj versioj. Tiam la artikolo en esperanto estos aingebla el ĉiuj aliaj versioj kaj esperanto ne restos izolita. Tion mi ĵu faris en tiu via artikolo. Vidu en la redaktopaĝo.--Seminario 12:12, 23. Mar 2010 (UTC)

Vi tradukis tion el la pola Vikipedio, kiu estas la ligo?--kani 22:01, 31. Mar 2010 (UTC)

Saluton! redakti

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 08:02, 18. Jun 2010 (UTC)

Vi tradukis tion el la pola vikipedio, sed ne aldonis la ligojn al ĝi kaj inverse. Nun iu (mi) devis fari tion kion vi forgesis. Vidu en la redaktopaĝo kion mi kopiis por venonta fojo. Bonvolegu. Mi kopiis la bildon el la angla versio.--Seminario 08:12, 18. Jun 2010 (UTC)

Laboro en datoj redakti

Sliwinski, dankegon pro via ĉiutaga laboro en datoj! Ĝi estas grava kaj ofte forgesita laboro por nia Vikipedio, kaj plenigas Vikipedion per interesaj ligiloj. Kore dankas vin Yekrats 14:23, 8. Okt 2010 (UTC).

Saluton:Ĉu vi povas helpi min? Mi ne scias kiel uzi la ŝablono pri la lokado de la provinco en la mapo kun koordinatoj. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 07:33, 2. Feb 2011 (UTC)

Saluton! Bedaŭrinde mi ne kompetentas (ks)

Fusxxo de Vikipedio redakti

Bonvolu nun ne redakti, cxxar cxxio fusxxigxxas. Dankon Petr Tomasovsky 08:46, 16 Feb. 2011 (UTC)

hi dear user redakti

my name is ahmad . im from iran . i love esperanto language . but i am interested to know how can i learn esperanto in iran . do u know some iranian user in esperanto wiki . if there is somone who from iran could u please introduce that iranian user to me . thank u so much

Gramatiko redakti

Salut'! Ĉu tiu frazo estas akceptebla en VP? : Pli nova fortikaĵo konstruiĝis post invado de la tataroj en 1242. (Aŭ gramatika fuŝaĵo?). --Crosstor 14:08, 25 Jan. 2012 (UTC)

Mia respondo: Laŭ mi la frazo estas gramatike korekta. Tamen oni povus ĝin perfektigi laŭ stilo kaj senco, ekz. Renovigita fortikaĵo estis konstruita post la invado de la tataroj (...) Kristoforo

Saluton, mi volas demandi pri traduko de la pola vortkunigo gmina miejsko-wiejska. En paĝo pri komunumo (Pollando) tio estas tradukita kiel urbo-kampa komunumo, sed ĉu tio ne estus tradukenda kiel urbo-vilaĝa komunumo? Kaj same poste la pola gmina wiejska certe devus esti tradukita kiel vilaĝa komunumo kaj ne kampa komunumo. Kampo ja estas io alia ol vilaĝo. Dankon por respondo. Petr Tomasovsky (diskuto) 20:59, 7 Apr. 2012 (UTC)

Por mi vilaĝo sinonimas al kamparo, ne kampo, do via solvo estus preferinda. Ĉi-momente mi ne havas aliron al vortaroj. Festajn ĝojojn okaze de la Pasko! KS = Keep Smiling

Saluton. Mi volas starigi pridubon pri neceso konservi eksterlandajn vortojn en esperanto, kiam aliaj lingvoj ja konservas ilin, kiel ĉe tio. Mi supozas, ke temas pri germandevena vorto, sed kial ne traduki ĝin? Ĉu eble kiel inteligentulara purigado, inteligentulara amasmortigado aŭ ĉu tio estas tro longa klerulpurigo? Eble multas ebloj.--kani (diskuto) 23:34, 10 Nov. 2012 (UTC)

Kategorioj redakti

Saluton kara amiko! Vi verkas multajn kaj bonajn artikolojn, dankon al vi! Ili estos pli multe uzeblaj se vi enmetos en ilin kategoriojn. Ekzemple: Polaj matematikistoj, Polaj verkistoj, ktp. Estus bone aldoni ankaŭ personan ŝablonon "Vivtempo": [figuraj krampoj malfermiĝas]vivtempo|naskiĝjaro|mortojaro|familinomo, persona nomo[figuraj krampoj fermiĝas] Tio aldonos viajn artikolojn al vico da samtemaj kaj faciligos iliajn uzadon de aliuloj. Antaŭe mi faris tion, sed nun mi ne havas tempon. Dankon!--RG72 (diskuto) 15:40, 25 Nov. 2012 (UTC)

Historio de Polujo redakti

Saluton, Sliwinski !
Mi ege dezirus prilabori kelkajn artikolojn pri pola historio (aparte inter 1918 kaj 1989). Foje, tio jam ekzistas en Vikipedio, sed nur kiel ĝermoj (vidu Solidarność, ekz.). La temoj gravas kaj certe interesas min. Mi kapablas legi la anglan, la francan, la germanan kaj eĉ (iomete !) la polan. Tamen, estas vere tro ega laboro por unu. Tial mi serĉas kelkajn kunlaborontojn, antaŭ ol elekti kune la plej urĝe farendajn artikolojn kaj serioze verki ilin. Kompreneble, mi ne scias, ĉu tio interesas vin, sed vi eble jam konas aliajn polajn vikipediistojn, kiuj ŝatus labori prie ? Antaŭdankon pro ĉia helpo! Zerodoto (diskuto) 16:25, 19 Jan. 2013 (UTC)

Revizianto redakti

Saluton, kial vi ne petas rajton esti revizianto? Mi pensas ke ni ne devus revizii viajn ŝanĝojn. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:34, 4 Feb. 2013 (UTC)

Gopinath Kaviraj redakti

Saluton, Sliwinski. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Gopinath Kaviraj laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q3630297, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 18:02, 12 Jun. 2013 (UTC)

Burokratoj redakti

Ni bezonas kelkajn burokratojn. Ĉu vi vidas tie ? Amike. --pino (diskuto) 10:35, 26 Jun. 2013 (UTC)

Alilingvaj ligiloj redakti

Saluton. Mi helpos vin krei la alilingvajn ligilojn laŭ la nova sistemo. La malnova jam tute ne funkcias kaj ankaŭ mi bedaŭris tion de la komenco, ĉar mi alkutimiĝis je ĝi, sed poste mi konstatis, ke la nova sistemo pli bonas. Ni prenu vian lastan artikolon Tadeusz Krusiński kaj ties pola ekvivalento. Ĉar la malnova sistemo jam ne plu funkcias, unue oni devas forigi la iaman ligilon al la pola, do vi forigu tion. Poste en la pola paĝo vi vidos kie kutime estas listo de lingvoj maldekstre vortojn Edytuj linki. Se estas artikolo kun lingvoj des pli bone kaj klare. Vi klaku tie kaj aperos anglalingva paĝo (ne gravas ĉu vi ne regas la anglan, ĉar vere estas facila) kio estas fakte ĉe http://www.wikidata.org/wiki/Q9354486#sitelinks-wikipedia En ĝi kutime aperos listo de lingvoj sed tiukaze estas nur unu lingvo ĉar tiu artikolo ekzistas nur en la pola. Tie vi vidas polski kaj la nomon de la artikolo kaj fine la vorton add (kiu signifas aldonu), klaku tien kaj aperos nova linio kie vi enmetos esperanto en la unua spaco kaj la titolon de la esperanta artikolo en la dua spaco. Poste vi klaku ĉe Save (konservu) kaj ĉio estos farita.--kani (diskuto) 21:53, 22 Aŭg. 2013 (UTC)

Vi (aŭ iu) bone enmetis la artikolon en Vikipedio (alilingvaj artikoloj) pere de la nova sistemo ekde Edytuj linki, sed ne lasu la iaman ligilon (pola) en nia redakta paĝo ĉar tio povas malhelpi. Almenaŭ tion oni diris. Ĝis. --kani (diskuto) 18:08, 21 Nov. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio redakti

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Saluton. Mi kutime metas ĉe viaj artikoloj mankantajn kategoriojn. Tio povas utili al multaj uzantoj. Ekzemple ĉe Krzysztof Cugowski mi metis [[Kategorio:Polaj kantistoj]] [[Kategorio:Polaj politikistoj]], vi mem povas fari same.--kani (diskuto) 14:39, 29 Maj. 2014 (UTC)

Mi havas du demandojn: Kial S. R. Ranganathan anstataŭ Shiyali Ramamrita Ranganathan? Ĉu Vi povas uzi Ŝablono:Tradukita? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:45, 9 Aŭg. 2014 (UTC)

Responde al la 1-a demando: laŭ aliaj Vikipedioj, kiuj evitas tro longajn antaŭnomojn (ks)

Kial longa antaŭnomo estas problemo? Vidu d:Q457933, en frwiki, plwiki, ptwiki kaj ukwiki estas plenaj antaŭnomoj. Mi proponas alinomigi. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:34, 10 Aŭg. 2014 (UTC)

Alina Janowska redakti

Saluton, Krzysztof. Mi vidis kaj aprezas vian artikolon pri Alina Janowska, kiu bone videblas pro la hodiaŭ titolpaĝa foto. Al la teksto mi aldonis inter alie informkeston kun la menciita foto. Mi petus vin atenti ne laŭ slava kutimo malmencii la verbon de unua artikola frazo, do skribi "estas" anstataŭ "-" en unua frazo, kaj same ne laŭ slava kutimo ofte forgesi la pronomojn "li", "ŝi", "ĝi" kaj "ili", kiuj en Esperanto ja necesas, kvankam pola aŭ rusa teksto (kaj laŭ la proksima kulturkontakto ankaŭ latva aŭ litova, ne-slava) bone vivas sen ili. Mi vidis ke vi en alia aktuala teksto uzis la terminon "kriptonimo", pri kiu ĝis nun mankis e-lingva vikipedia artikoleto, kaj aldonis tian klarigan artikolon, sub kapvorto "kodnomo" kaj mencio de la alternativa neologismo "kriptonimo". Se vi volas, konsideru tion doneceto al vi. ThomasPusch (diskuto) 22:18, 30 Nov. 2014 (UTC)

Cetere, ĉu vi scias aŭ volus demandi en la diskutpaĝo de la koncerna pola artikolo al kiu vilaĝo el pluraj nomataj "Tworki" ŝi iris fine de 1944? El la tri menciataj en la guglo-maparo, tiu de distrikto Grójec en Mazovio, 50 km sude de Varsovio, plej proksimus, sed la pola vikipedio mencias pli ol tri samnomajn lokojn, kaj ĉiukaze pura diveno laŭ la mapo estas nenia pruvo... ThomasPusch (diskuto) 23:18, 30 Nov. 2014 (UTC)

Aldonado de interlingvaj ligiloj redakti

Dankon pro via nova artikolo Michał Kleiber! Mi aldonis al ĝi interlingvajn ligiloj per Vikidatumoj - bonus, se estontece ilin aldonus vi mem. Amike. --KuboF (diskuto) 17:20, 23 Jan. 2015 (UTC)

Centro de Scienco Koperniko redakti

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Scienca_Pikniko&curid=325244&diff=5692305&oldid=5686428

Vi skribis: "Scienc-Centro Koperniko" sed nia artikolo estas Centro de Scienco Koperniko Ĉu Vi havas referencon pri la nomo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:54, 7 Jun. 2015 (UTC)

Przemysław Gintrowski redakti

Saluton, Sliwinski. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Przemysław Gintrowski laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q326495, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 16:41, 20 Okt. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso redakti

Saluton Sliwinski!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  22:50, 28 Nov. 2015 (UTC)

Rekompenco por vi! redakti

  Rekompenco de Azia Monato
Dankon por kontribui en Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:26, 2 Dec. 2015 (UTC)

1-a de januaro redakti

Saluton. Kial Vi forigis el listo Miller Williams? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:30, 4 Jan. 2016 (UTC)

Poŝtadreso redakti

Saluton! Vi partoprenis en Projekto:Azia Monato kaj skribis 5 artikolojn. Bonvolu, provizi vian poŝtadreson ĉi tie. Esperanttraduko de la enketo estas ĉi tie. --Ochilov (diskuto) 07:38, 14 Jan. 2016 (UTC)

Address Collection Notice redakti

Hi there, thank you for contributing to Wikipedia Asian Month in November 2015. You are qualified to receive (a) postcard(s) but we did not hear your back in past two months, or it could be an error on Google's server or a mistake. If you still willing to receive one, please use this new surveyto submit your mailing address. The deadline will be March 20th.

--AddisWang (talk) 14:40, 9 March 2016 (UTC)

Administranto redakti

Saluton Sliwinski, la vivo de nia vikipedio necesas iomete kelkajn zorgojn. Ne neglegtu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 07:23, 12 maj. 2016 (UTC)Reply

Viki-printempo redakti

Saluton! Mi ĵus retpoŝtis al vi pri via gajnaĵo. Skribu al mi, se vi ricevis kaj sukcesis uzi vian JSTOR-konton. --Lingveno (diskuto) 11:39, 3 aŭg. 2016 (UTC)Reply

{{subst:#switch:eo|es=CEE Primavera 2016 Encuesta|#default= CEE Spring 2016 Survey|hu=CEE Tavasz 2016 kérdőív|sq=Anketa e CEE Spring 2016|et=Kesk- ja Ida-Euroopa kevad (CEE Spring) 2016 küsitlus|tr=Orta ve Doğu Avrupa (CEE) Baha...

 

Hi, CEE Spring 2016 participant! I am sorry for writing in English. The international organisers of the contest ask you to complete the survey about the contest. It is very short. It gives us a bit of statistics and helps make the next contest better. Please complete the survey here: https://wikimedia.qualtrics.com/jfe/form/SV_eLP1PKZWjSpIi45 Best regards,
-- Ата via MassMessage 13:28, 10 sep. 2016 (UTC)Reply

Nikolai Noskov redakti

Saluton kara Sliwinski! Mi ne scias Esperanto, sed fari rezervojn por vi: vi povos fari artikolon pri Esperanto Rusa kantisto Nikolai Noskov? Se vi faras tiun artikolon, mi estos tre dankema! Dankon! --92.100.209.196 07:36, 18 sep. 2016 (UTC)Reply

Address Collection redakti

Congratulations! You have more than 4 accepted articles in Wikipedia Asian Month! Please submit your mailing address (not the email) via this google form. This form is only accessed by me and your username will not distribute to the local community to send postcards. All personal data will be destroyed immediately after postcards are sent. Please contact your local organizers if you have any question. Best, Addis Wang, sent by MediaWiki message delivery (diskuto) 07:58, 3 dec. 2016 (UTC)Reply

Address Collection - 1st reminder redakti

Hi there. At the moment we have not received your response on the address collection. Sorry for the inconvenience if you did submit the form before. If you still wish to receive the postcard from Wikipedia Asian Month, please submit your mailing address (not the email) via this google form. This form is only accessed by me and your username will not distribute to the local community to send postcards. All personal data will be destroyed immediately after postcards are sent. If you have problems of using the google form, you can use Email This User to send your address to my Email.

If you do not wish to share your personal information and do not want to receive the postcard, please let me know at my meta talk page so I will not keep sending reminders to you. Best, Addis Wang, sent by MediaWiki message delivery (diskuto) 21:04, 26 dec. 2016 (UTC)Reply

Request redakti

Hello.

Could you create the article en:Azerbaijani Land Forces in Esperanto, like the article Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando which you created?

Thank you.

31.200.14.42 15:35, 24 jan. 2017 (UTC)Reply

Wikipedia Asian Ambassador redakti

Hi

Congratulations! Thanks for participating the Wikipedia Asian Month and you now become one of the Wikipedia Asian Ambassadors this year! We would like to issue you a certificate and send you a digital copy with you, as well as a physical copy by basic mail service. Please reply this message by [this link, and provide following information:

  1. The name you wish to be appeared on the certificate
  2. The Email address you wish to receive the digital copy
  3. The address you wish to receive the paper copy (if you would like one, we will put some Wikipedia stickers into the envelope also.)

Also, as the ambassador, an additional postcard for you is on the way!

In a rare case you think I sent a wrong message to you, please let me. Thanks!

Best,
Addis Wang (User:AddisWang)
Wikipedia Asian Month Team

Voĉdono redakti

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 08:20, 26 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Dua mondmilito redakti

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:41, 20 feb. 2019 (UTC)Reply

VikiPrintempo 2019 - lasta ŝanco por partopreni! redakti

 

Saluton kara Sliwinski! En pasinteco vi partoprenis en la konkurso Viki-printempo pri Centra kaj Orienta Eŭropo (kaj la Balkana duoninsulo kaj Kaŭkazo). La konkurso denove okazas kaj daŭros nur ĝis fino de Majo 2019. Kompare al la antaŭaj jaroj, nun vi povas verki / traduki artikolojn nur pri landoj, de kie vi ne devenas, nek kie vi longtempe loĝas. Tiu ŝanĝo estas por pligrandigi interkulturajn dimensiojn de la konkurso. Tamen, ĉi-jare eblas partopreni ankaŭ en Vikivojaĝo, do verkante turismajn gvidilojn. Disdonataj estas entute 5 premioj konsistantaj de aĉet-kupono (en servo laŭ via elekto, en kiu mi tamen devas povi aĉeti la kuponon :) kaj aliro al ĉiu muziko de Vinilkosmo.

Por partopreni, venu ĝis la 31a de Majo al la konkursaj paĝoj en Vikipedio kaj en Vikivojaĝo. Verdire, vi nun havas sufiĉe bonan ŝancon venki!

Kaze de ajnaj demandoj, skribu al mi! Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:25, 19 maj. 2019 (UTC)Reply

Resaluton kara! Mi rimarkis, ke vi enlistigis vian artikolon "Deportado de krime-tataroj" al la konkurso. Tamen, la artikolo estas en Vikipedio kaj vi enlistigis ĝin en Vikivojaĝo. Laŭeble ĝin relistigu ĉe Projekto:VikiPrintempo COE 2019/Partoprenantoj. Kompreneble, vi estas bonvena ankaŭ ĉe Vikivojaĝo, kie vi ricevas 2-oble pli da poentoj, sed kun artikoloj pri turismaj temoj. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:47, 21 maj. 2019 (UTC)Reply

Administra baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 08:49, 3 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 10:02, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:17, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:49, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Community Insights Survey redakti

RMaung (WMF) 16:20, 9 sep. 2019 (UTC)Reply

Reminder: Community Insights Survey redakti

RMaung (WMF) 19:49, 20 sep. 2019 (UTC)Reply

Władysław Stróżewski redakti

Saluton. Mi klopodas plibonigi havendan artikolon Filozofio kaj tie aperas ruĝa ligilo al Władysław Stróżewski, kiu alilingve ŝajne ekzistas nur en la pola (kion mi tute ne komprenas). Ĉu vi povas kaj volas krei almenaŭ ĝermon de tiu artikolo en Esperanto? Aliokaze, ĉu vi konas iun kiu povas kaj volas fari tion? Aliokaze mi forigus la ligitecon por eviti ruĝan ligilon al artikolo kiu plej verŝajne neniu faros baldaŭ. Mi sendis similan peton al Petr Tomasovsky. Dankon.--kani (diskuto) 15:35, 14 nov. 2019 (UTC)Reply

Fritz Haber redakti

Saluton, amiko, Mi dankas vin pro viaj altvaloraj kunlaboraĵoj. Tamen mi ne sukcesas kompreni la tekston kiujn vi aldonis al la germana kemiisto: "(?) Notis rimarkojn pri konvulsiantaj en teruraj (?) turmentoj soldatoj." https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fritz_Haber&diff=6264088&oldid=6264074. Elkore Claudio Pistilli (diskuto) 14:32, 23 nov. 2019 (UTC)Reply

Azia monato 2019 plilongigita ĝis la 7-a de Decembro redakti

Saluton Sliwinski kaj dankon pro via partopreno en la Azia monato 2019!

La tutmondaj organizantoj informis min, ke bedaŭrinde Irano spertis unusemajnan baron de interreto. Tial oni decidis plilongigi la Azian monaton ĝis la 7-a de Decembro 23:59 UTK. Se vi ĝuis partopreni, vi havas plian semajnon  

Mi speciale invitas vin konsideri partoprenon en la Esperanta Vikivojaĝo. Ĝi estas nova frata projekto, nuntempe en Vikimedia Kovilo, kiu nun disvolviĝas kaj akiras sian komunumon. Kiam pli multaj redaktantoj kontribuados al ĝi regule, oni de Vikivojaĝo faros memstaran projekton. Tiel ĝi ne plu estos en Kovilo kaj esperantistoj pli facile uzados ĝin por siaj vojaĝoj.

Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:27, 30 nov. 2019 (UTC)Reply

Azia monato 2019: gratulon kaj dankon pro partopreno! redakti

Kara Krzysztof, gratulon kaj dankon pro via partopreno en Azia monato 2019! Eĉ se fine mi devis malakcepti viajn proponitajn artikolojn (2 ne temis pri Azio, kaj Antoni Tronina kvankam havis ioman rilaton al Azio, sed estis kreita antaŭ oficiala komenco), vi ja partoprenis kaj tio kalkuliĝas! Kvankam la artikoloj ne estis akceptitaj en tiu ĉi okazaĵo, ili restas utila parto de Vikipedio kaj Vikivojaĝo - kaj helpados al multaj jaroj dum sekvaj jaroj kaj jardekoj! Ĉiu unuopa kontribuo helpas al kreo de mondo, en kiu ĉiu homo povas aliri tuton de sciaro! Kaj vi al tio helpas kaj do mojosas!

Aparte mi aprezas vian partoprenon en Vikivojaĝo! Ĝi estas sufiĉe nova projekto kaj nun faras sian vojon de Kovilo al plenmatureco. Ankaŭ via partopreno helpas al ĝi! Danke al Azia monato troviĝis nova kontribuanto de Vikivojaĝo kaj la projekto havas bonan ŝancon plenmaturiĝi ankoraŭ ĉi-jare.

Mi esperas, ke vi ŝatis la sperton! En la jaro 2020 ni (Esperanto kaj Libera Scio) preskaŭ certe faros konkurson pri Centra kaj Orienta Eŭropo (kun plano akcepti temojn pri onia propra lando, do vi povos Polumi :) kaj pripensas pri aliaj partoj de Tero. Laŭplane ili okazos en Vikipedio kaj Vikivojaĝo. Vi estas denove bonvena! --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:13, 5 jan. 2020 (UTC)Reply

Ŝablono:Unua redakti

Ĉu vi konas Ŝablono:Unua? Ĉu mi bone vidas ke Maria Peretz Halina Chajęcka ekzistas nur en eo.Vikipedio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:46, 14 jan. 2020 (UTC)Reply

Pink Floyd redakti

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:55, 2 feb. 2020 (UTC)Reply

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo redakti

 

Saluton Sliwinski! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

 

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)Reply

Joanna Wronecka redakti

Saluton, Sliwinski. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Joanna Wronecka laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q11727559, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 18:18, 30 mar. 2020 (UTC)Reply

Juda Militara Asocio redakti

Saluton. Militara estas la adjekto de militaro, tio estas aro de militoj. Ne estas alia signifo en PIV, kaj certe ĝi ne estas sinonimo de militista. Mi supozas, ke oni devus alinomigi tiun artikolon al Milita, Militista aŭ io tia.--kani (diskuto) 01:22, 20 apr. 2020 (UTC)Reply

Rezultoj de VikiPrintempo COE 2020 estos baldaŭ redakti

 

Saluton, kara Sliwinski! Gratulon kaj dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2020! Kiel ĉeforganizanto mi esperas, ke vi ĝuis verkadon en nia kara Vikipedio!

Mi jam komencis pritaksi viajn kontribuojn. Tamen, finaj rezultoj estos nur post la 16-a de Majo. Tio estas ĉar mi nun bezonas fokusiĝi pri tiutempa Ĝenerala asembleo de nia organizo Esperanto kaj Libera Scio. Mi revenos al pritakso de VikiPrintempo kaj distribuo de premioj tuj poste!

Intertempe, ĉar vi interesiĝis pri unu konkurso, vi eble interesiĝas ankaŭ pri alia: Afrika monato 2020. Ĝi funkcias simile kiel VikiPrintempo, kun plej granda diferenco de alia fokuso - Afriko :) Kaj simile kiel antaŭe, por subteni partoprenon en Vikivojaĝo, vi ricevos 2-oble multajn poentojn ĝuste en Vikivojaĝo.

Ĝis tre baldaŭ! Ĉeforganizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 16:27, 12 maj. 2020 (UTC)Reply

Kara Sliwinski, bonvolu kontroli vian retpoŝton (tiun, kiun vi uzas en Vikipedio) kaj respondu al miaj demandoj en la mesaĝo de la 22-a de Majo 2020. Tiel vi ricevos vian premion de VikiPrintempo 2020. Bonvolu respondi ankoraŭ hodiaŭ! Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:45, 28 dec. 2020 (UTC)Reply

Malkovrado de Afriko mezepoke redakti

Saluton. Mi vidas kelkajn problemojn tie. Unue en la alilingvaj ligiloj aperas nur la pola, kvankam ŝajne la artikolo estas ligita al aliaj lingvoj. Eble ĉar la ligo al la pola aperas en la redaktopaĝo laŭ la iama sistemo kaj tio malhelpas la vidon al al aliaj lingvoj. Poste mi vidas, ke vi kreis ankaŭ la artikolon Malkovrado de Afriko en antikva epoko, kio okazigas kolizion. Due la traduko de la titolo tute ne korespondas al tiu de aliaj lingvoj senkalkuli la polan kiun mi ne komprenas. Unue la aldono mezepoke eble malmankas, ĉar la koncepto Mezepoko estas ĉefe utila por la historio de Eŭropo kaj ne tiom por tiu de aliaj kontinentoj, oni povus simple forigi tion. Due, la koncepto malkovro supozigas, ke ne estis homoj en Afriko kiam araboj kaj eŭropanoj esploris tion. Tiu koncepto eĉ kiam oni parolas pri la malkovro de Ameriko ktp., estas pli kaj pli malakceptita en la nuntempa socio kaj ĉefe en la akademia etoso. Ĉiuj lingvoj kiujn mi komprenas parolas pri esplorado, kio estas pli ĝusta.--kani (diskuto) 13:22, 30 maj. 2020 (UTC)Reply

Nirj Deva redakti

Saluton. Por tiu artikolo vi uzis la vorton kadenco kiun mi ne komprenas en tiu kunteksto. Laŭ PIV kadenco estas Sinsekvo de du akordoj, kvazaŭ muzika interpunkcio, kiuj kutime signas la finon de frazo aŭ sekcio: kadenco perfekta (plenfina); kadenco plagala (amena); kadenco dominanta (duonfina); kadenco interrompita (surpriza).2 (f) Ripetado de sonoj aŭ movoj, kiuj sin sekvas regule: la kadenco de paŝoj, de danco, de voĉoj, de versoj.3 Konstanta rapideco, laŭ kiu homo, maŝino aŭ fabriko devas labori por liveri difinitan kvanton da produktaĵoj en difinita tempo: akceli la kadencon de produktado. Eble vi volis diri regotempon, regovicon aŭ similan koncepton.--kani (diskuto) 21:35, 22 jun. 2020 (UTC)Reply

We sent you an e-mail redakti

Hello Sliwinski,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)Reply

Rezultoj de Afrika monato venos baldaŭ redakti

Saluton, kara Sliwinski! Kiel organizanto de Afrika monato 2020 mi dankas, ke vi pacience atendis sufiĉe longe por la rezultoj. Bedaŭrinde, pro amasiĝo de laboro pro mia neplanita kun-organizado de pluraj retaj eventoj dum MondaFest kaj ankaŭ pro plikreskiĝinta administra ŝarĝo pri nia organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), ni ankoraŭ ne sukcesis finkalkuli la rezultojn. Nun mi okupiĝas urĝe pri la Ĝenerala asembleo de ELiSo (la 28-an de Novembro) kaj tuj poste mi revenos al Afrika monato, kaj plej malfrue la 5-an de Decembro mi sciigos la rezultojn. Mi denove dankas pro via pacienco! La premioj donacitaj de Amikumu kaj Vinilkosmo jam survojas. Nome de la organizantoj, --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:36, 22 nov. 2020 (UTC)Reply

Esplorado de Afriko redakti

Saluton. Antaŭ kelkaj monatoj mi sendis mesaĝon, sed nun mi vidas, ke fakte mi erare ne faris precizan proponon. Do, mi faras tion nun: mi proponas, ke mi kunigu la materialon de la du artikolojn Malkovrado de Afriko en antikva epoko kaj Malkovrado de Afriko mezepoke kun du ĉapitroj, plus iom de moderna epoko kaj metu la tuton sunb la titolo Esplorado de Afriko aŭ eble ne tiom ĝuste Esplorado de Afriko fare de eŭropanoj, sed pli kongrue kun la alilingvaj artikoloj kiuj nun estas ligataj al Malkovrado de Afriko en antikva epoko. Se vi ne kontraŭas, mi proponos tion en la koncerna paĝo pri Alinomendaj artikoloj.--kani (diskuto) 00:07, 23 jan. 2021 (UTC)Reply

Dankon. Mi faros la demarŝojn.--kani (diskuto) 11:46, 23 jan. 2021 (UTC)Reply

Kontrolu vian retpoŝton por ricevi premion de Afrika monato 2020 redakti

Kara Sliwinski, mi atentigas vin pri retpoŝto, kiun mi sendis al vi la 8-an de Februaro kun titolo "Gratulon al (tamen) venko en la Afrika monato 2020, Sliwinski!". Mi petas vian respondon por ke mi povu provizi al vi vian premion. Amike, ĉeforganizanto de Afrika monato 2020, KuboF Hromoslav (diskuto) 17:31, 12 feb. 2021 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Sliwinski! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:34, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano! redakti

Kara Sliwinski, dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2021! Via kontribuo estas valora kaj helpas al disvolvo de Vikipedio!

Dum lasta tempo ni en la organizo Esperanto kaj Libera Scio, kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!

Se vi volas pli konkursi, ĝuste nun okazas konkurso kun la temo de Unesko - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko  

Sekva simila konkurso temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata facila konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj - spertaj Vikipediistoj estas bonvenaj, sed tiu celas precipe al novuloj.

Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. kontakti nin! Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 18:51, 2 jun. 2021 (UTC)Reply

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021! redakti

Kara Sliwinski, dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko!

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:35, 2 jun. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:36, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Por ricevi premion de la Unesko-konkurso 2021 redakti

Saluton, kara Sliwinski! La 16-an de Aŭgusto mi sendis al vi retmesaĝon kun titolo "Gratulon al (tamen) venko en la Unesko-konkurso 2021, Sliwinski!". En la retmesaĝo estas instrukcioj por vi por ricevi vian premion. Mi atendas vian respondon. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:56, 1 sep. 2021 (UTC)Reply

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj redakti

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:37, 14 nov. 2021 (UTC)Reply

Averto redakti

Mi devas averti vin ke plua enmetado de informoj negravaj kaj falsaj kaj uzado de emociaj vortoj en la enciklopedio (!) estas ne akceptebla. Mi jam malŝparis multe da tempo forsarkante el artikoloj pri tutmondaj eventoj informojn pri mortigo de kelkaj poloj (dum la Rĵeva batalo ĉiutage estis pereantaj po 10 mil nur sovetiaj soldatoj), gluado de afiŝoj, artikoloj en gazetoj de polaj elmigrintoj kaj fabeloj pri gloraj venkoj de la ukraina armeo. Se vi daŭrigos tion mi devos forbari vin por ŝpari tempon de la aliaj vikipediistoj kaj ne ridindigi la enciklopedion. RG72 (diskuto) 13:04, 15 mar. 2022 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Sliwinski, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply

Proponoj por Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:41, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Pollando redakti

Saluton. Mi venis al tiu artikolo Pollando laŭ alfabeta ordo en plej altkategorie havendaj artikoloj kaj dum la lastaj tagoj iom plibonigis ĝin, bluigis kaj bluigos ligilojn ktp. Nun mi vidas, ke en ĉapitro Literaturo estas multaj ruĝaj ligiloj de verkistoj, kiujn mi ne konas. Mi kontaktas la tri laŭnome polajn vikipediistojn kiujn mi konas (Sliwinski, Wierzbowski kaj Mazurkiewicz) por demandi ĉu iu bonvolos bluigi almenaŭ iun aŭ kelkajn el tiuj aŭ resendi la peton al iu alia vikipediisto kiu povus fari tion. Ĉiuokaze, kiam mi alvenos al tiu ĉapitro, ankaŭ mi bluigos, sed aprezos helpon. Tamen bv ne redakti la artikolon Pollando mem, ĉar mi multe prilaboras ĝin kaj pro tio lasis la averton "redaktata". Kiam mi ne plu laboros tie, mi forigos la averton kaj estos via vico korekti, ampleksigi, ktp. Dankon. Amike.--kani (diskuto) 11:40, 26 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Reviziado redakti

La statistiko nomas entute 60 000 redaktojn/redaktetojn de vi en wiki.eo, el ili 71 vere grandaj, dum la lasta jaro 2000 kaj la lasta monato pli ol 300. Mi ie-tie rigardetis kaj ne vidas problemojn doni al vi rajtojn de revizianto, kiun vi jam petis antaŭ monatoj (mi simple ne regule atentas la paĝon Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj). Bonvenon do en la vico de reviziantoj! ThomasPusch (diskuto) 19:17, 29 jan. 2023 (UTC)Reply

PS: Krome vi vidis viajn notojn ankaŭ al vi en Diskuto:29-a de januaro, ĉu ne? Mi esperas ke vi evoluas bonan juĝon pri ampleksigo de la listoj pri tagoj, sen troigi la detalecon. Baze temas pri tio, ke ne iu(j) ero(j) aspektu eksterproporcie pli detalaj ol la aliaj. Sed vi komprenas, ke mi baze emas subteni kompromisojn kaj ne postulas nur jaron, nomon, fino - kiel ŝajne postulis la anonimulo, kiu forte forstrekis viajn aldonojn. ThomasPusch (diskuto) 19:17, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
PPS: Ĉu en la paĝo pri vi mem vi povus indiki, kiam ekzakte vi estis prezidanto de PSEK? Aŭ, eĉ pli bone, ĉu vi sukcesus reordigi la nun alfabetan listigon de prezidantoj en la paĝo pri PSEK al kronologia listo??? ThomasPusch (diskuto) 19:17, 29 jan. 2023 (UTC)Reply

Burokratoj redakti

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:05, 17 feb. 2023 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:40, 27 apr. 2024 (UTC)Reply