Halina Chajęcka

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Halina CHAJĘCKA (naskiĝis la 3-an de januaro 1918 en Lublin, mortis la 8-an de julio 2008 samloke) - pola oficistino en Ministerio pri Komunikado en Varsovio, partoprenanta Katolikan Esperanto-movadon kunlabore kun episkopo Władysław Miziołek.

Halina Chajęcka
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1918 (1918-01-03)
en Lublin
Morto 8-an de julio 2008 (2008-07-08) (90-jara)
en Lublin
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Ŝi finis klasikan filologion ĉe Katolika Universitato de Lublin. Esperantistiĝis lige al UK 1959 en Varsovio. Organizantino de mesoj kaj religiaj ekzercoj por katolikoj. Membrino de IKUE kaj PEA. Partoprenantino de IKUE-Kongresoj kaj UK 1963 en Sofio.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti