Diskuto:Zsuzsa Polgár: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tonymec (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
respondo
Linio 16:
 
:Jes, mi povas aŭdi la diferencon, ĉar en "Suzanna" la sono -n- estas plilongigata ("ĝemeligata" kiel diras lingvistoj), igante la silabojn esti Su-zan-na, kun paŭzo ĉe la -n-. Se estus "Suzana", la silaboj estus Su-za-na, kaj la paŭzo estus ĉe la -a-. Hungare la nomo ortografiiĝas Zsuzsanna, kiu prononciĝas ĵu-ĵan-na, kun akcento (kiel ĉiam en la hungara) je la unua silabo, kiu tamen ne estas plilongigata, ĉar en la hungara longaj vokaloj estas markataj per akuta akcento (kiu eventuale kombiniĝas kun umlaŭto, fariĝante duobla akuta akcento). Skribe mi renkontis nur la hungarajn formojn, kaj ankaŭ "Sofia" — por ne konfuzi Polgár Zs. (Zsuzsa) kaj Polgár S. (Sofia, t.e., Zsófia). Parole mi ankaŭ aŭdis Ladislao, Suzanna, k.a. Pri la orela distingo inter diversaj sibilantoj, mi bonŝance lernis lingvojn jam tre juna. Mia gepatra (la franca) javas /s/, /z/, /ŝ/; mi juna lernis la anglan kaj la hispanan: ambaŭ havas /θ/ kaj la angla havas /ð/; multe pli maljuna mi lernis ne la lingvon sed la alfabeton de la araba, kiu havas س ش ذ ص ظ — ne ĉiuj facile distingeblaj por "okcidentaj" oreloj, nek prononceblaj por okcidenta buŝo, tamen eĉ tie mi (iom) aŭdas kaj eĉ sukcesas aŭdigi la diferencojn. - [[Vikipediisto:Tonymec|Tonymec]] 12:58, 25. Okt 2005 (UTC)
 
Bone. En tiu okazo restu ''Suzanna'', kvankam tiu formo ne estas tradicia en Esperanto. Mi aldonos noteton pri tio en la artikolo pri [[Susano]]. [[Vikipediisto:Lingvano|Lingvano]] 13:03, 25. Okt 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Zsuzsa Polgár".