Ĉeski Malin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
== Historio ==
=== Fondo ===
En la [[1860-aj jaroj|60-aj jaroj]] de la 19-a jarcento rusa cara registaro logis almigrontojn, kiuj prilaborus neeluzitan grundon. Krom ties malmultekosta aĉeto ĝi donis al tiuj ĉi homoj avantaĝojn, kiuj estis rajto al fondado de produktentreprenoj, rajto al nacia lernejaferoj, rajto al propra administracio, rajto al religia libereco, liberigo de pagado de impostoj por tempo 20 jaroj kaj liberigo de soldata devo. Municipo Český Malín estis fondita en ukrainia [[Volinio]] en la jaro 1871 kaj iom post iom ĝi kreskis. Estis ĉi tie konstruita lernejo, kie oni instruis en la ĉeĥa lingvo. En 1884 estis eldonita leĝo, laŭ kiu la loĝantaro devis transiri al ortodoksa religio. En la municipo estis establita [[biblioteko]], propravola fajroestingista korpuso, ŝatokupa teatra asocio, fondita dua (eklezia) lernejo. La municipo evoluis dank'danke al laboremo kaj konoj de la homoj, dank'danke al enkondukado de moderna agrikultura mekanizaromekanikaro kaj ĝi havis multe pli altan nivelon ol ĉirkaŭaj ukrainaj municipoj.
 
=== 20-a jarcento ===
En la historion de la municipo negative enskribiĝis eventoj de la unua mondmilito, kiam ĝi estis grave damaĝita. Post [[Pola-bolŝevika milito|pola-soveta milito]] Český Malín falis en la jaro 1921 al Pollando. La municipo estis malrapide renovigata, estis alkondukita en ĝi elektra kurento. Samtempe okazis renovigo de lernejoj, kultura kaj asocia agadoj. En 1930 estis en la municipo fondita kooperativa laktproduktejolaktoproduktejo, en 1934 konstruado de ŝoseo, en 1937 estis en la vilaĝon alkondukita [[telefono]] kaj establita [[poŝto]]. En la dua duono de la [[1930-aj jaroj|30-aj jaroj]] estis influe de pola kontraŭĉeĥa propagando, kiu ekiris en postulojn de la pola loĝantaro por likvido de la ĉeĥaj lernejaferoj kaj en postulojn por preno de la grundo al la ĉeĥaj kamparanoj, negative influita la vivo de la ĉeĥaj vilaĝanoj sur teritorio de Pollando, kaj do eĉ en Český Malín. Post atako de la orientaj regionoj de Pollando fare de [[Sovetunio]], kiu okupis tiun ĉi regionon surbaze de sekreta aldono de [[pakto Ribbentrop-Molotov]], Český Malín falis denove al Sovetunio. Estis ĉi tie fondita malsanulejo kaj ekde la jaro 1941 eĉ [[kolĥozo]]. Post atako de Sovetunio fare de [[nazia Germanio]] la municipo estis okupita kaj ĝi apartenis en sferon de influo de [[Nazia Germanio|Tria regno]].
 
=== Bruligo ===
La 13-an de julio 1943 frumatene germanaj trupoj ekokupis vilaĝojn Český Malín kaj najbaran [[Ukrainia Malín]]. Ĉiuj loĝantoj de Český Malín estis peligita en straton, kie estis apartigitaj maljunuloj, virinoj kaj infanoj de viroj. Po grupoj poste estis la homoj forkondukataj ĝis Ukrainia Malín, de kie jam aŭdiĝis pafado. Kelkaj junaj viroj estis devigitaj peli el la vilaĝo la rabitan brutaron kaj forveturigi la ŝtelitan posedaĵon. En Ukrainia Malín germanoj enpelis ĉiujn virojn kaj parton de virinoj po grupe en preĝejon, lernejon kaj aliaj konstruaĵoj, kiujn ili surverŝis per bruligaĵo kaj ekbruligis. Ĉiuj, kiuj klopodis forkuri aŭ elsalti el fenestroj, estis batitaj per pafaĵoj el aŭtomatpafiloj aŭ aliaj armiloj. Plimulto de la gemaljunuloj, virinoj kaj infanoj estis forkondukita po grupoj reen ĝis Český Malín, kie estis al ili dirite de komandantaj oficiroj, ke ili estos tralasitaj. Sed anstataŭ tio ili estis enpeligitaj en pajlejojn kaj mortbruligitaj. La germanoj iom post iom bruligis ankaŭ pluajpliaj konstruaĵoj en la vilaĝo. Savis sin nur kelke da personoj, kiuj ne ĉeestis en la municipo aŭ kiuj estis devigitaj peli la ŝtelitan brutaron kaj veturigi la ŝtelitan posedaĵon. La municipo brulis unu semajnon, la trovitaj korprestaĵoj de la homoj estis enterigitaj en komuna tombo en tombejo en Český Malín. [[Dosiero:Novy Malin 13072010.jpg|thumb|center|300px|Monumento al la viktimoj en Český Malín]]
 
Preteksto de furiozado estis aserto de la germnojgermanoj, ke ili estis atakitaj de trupo de [[banderanoj]].
 
== Reeĥo en la mondo ==