Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Jujijo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Kiel redakti paĝon kaj Kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Vi disponas ankaŭ pri vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian vikipediistan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 14:15, 23. Apr 2009 (UTC)

Dosiero:Chargoggagoggmanchauggagoggchaubunagungamaugg.jpg redakti

Saluton, Jujijo. La bildo Dosiero:Chargoggagoggmanchauggagoggchaubunagungamaugg.jpg, kiun vi ĵus alŝutis, ankoraŭ bezonas licencajn informojn. Uzeblaj ŝablonoj troviĝas en la kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Krome vi povas uzi la jenan kodon sur la bilda paĝo post klako sur "redakti".

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Kore --Tlustulimu 14:15, 23. Apr 2009 (UTC)

Bedaŭrinde licence ne eblas kopii bildon el alia paĝaro. Kore --Tlustulimu 15:19, 23. Apr 2009 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikolo Johann Sebastian Bach. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikolo kiun vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomon de la artikolo en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:42, 30. Apr 2010 (UTC)

Al tiu limdato mankas kelkaj horoj kaj iaj minutoj. Mi timas, ke mi havos nesufiĉe da tempo por fari ion. Jujijo 18:49, 30. Apr 2010 (UTC)


Saluton Jujijo! La vorto "Kukomanĝantagefrenezulunujaresperantokursojn" estas la plej longa vorto en Esperanto, kiun mi trovis ĝis nun! Ĝi signifas "unujara kurso pri Esperanto por gefrenezuloj, kiuj manĝas kukojn"! Vorto ja stranga!--87.15.117.14 14:01, 10. Maj 2010 (UTC)

Laŭ mi tio ne estas vorto, sed frazo. Jujijo 14:03, 10. Maj 2010 (UTC)

Sed en Esperanto oni povas kunigi multajn vortojn por krei unikan vorton.--87.15.117.14 14:07, 10. Maj 2010 (UTC)

Ĉufakte? Tielankaŭnunmikreisunuunikanvortonĉune? Jujijo 14:08, 10. Maj 2010 (UTC)

Oni povas krei unu vorton SEN verbo, fakte "kukomanĝantajgefrenexul ..." ne havas verbojn interne!--87.15.117.14 14:12, 10. Maj 2010 (UTC)

Estimataneensalutintokorespondanteunukunlaaliapertiujĉiunikajvortojenesperantokajtielplu. Jujijo 14:16, 10. Maj 2010 (UTC)

Saluton. Ĉu la menciitaj vortoj jam foje aperis en iu esperantolibro, gazeto aŭ ekstera retpaĝaro? Se ne, ili ne povas aperi ĉi tie. La vikipedio kolektu scion, sed ne kreu ĝin. Kore --Tlustulimu 14:18, 10. Maj 2010 (UTC)
Vikipediisto Tlustulimu admonis min ĉi tie pro la parodiaĵoj, kiujn mi uzis rilate al tiu kvazaŭvorto Kukomanĝantagefrenezulunujaresperantokursojn. Li poste ne sciis klarigi en sia diskuta paĝo mian demandon, kie aperis tiu vorto kaj kial li admonis min ĉi tie. Mi do konsideras lian admonon aŭ riproĉon kiel lian timigadon de aliaj vikipediistoj. Jujijo 06:37, 11. Maj 2010 (UTC)

Kie aperis tiu kvazaŭ vorto pri Kukomanĝantagefrenezulunujaresperantokursojn? Ĉu ankaŭ ies elpensaĵo? Kaj due: En mia diskuto mi povas skribi, kiel mi volas, ĉu ne? Eĉ kun eraroj. Jujijo 14:21, 10. Maj 2010 (UTC)

Precizigo: Skribinte en mia diskuto mi pensis en mia diskuta paĝo, ĉar miaj diskutoj povas aperi ankaŭ en aliaj diskutaj paĝoj. Jujijo 14:59, 10. Maj 2010 (UTC)

Ŝablono:Zodiako redakti

Saluton Jujijo, anstatŭ ol eki redaktan militon bonvolu diskuti ĉi tie ĉar mi kontraŭas vian restarigon. Kore, --→ Airon 19:30, 10. Jun 2010 (UTC)

Saluton! redakti

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 14:59, 12. Jun 2010 (UTC)

Ŝablonoj pri komunumoj en Andaluzio redakti

Saluton Jujijo, kial vi restarigis antaŭajn versiojn de ŝablonoj Municipoj de Provinco Sevilla, Municipoj de Provinco Málaga, Municipoj de Provinco Huelva, Municipoj de Provinco Granada, Municipoj de Provinco Córdoba, Municipoj de Provinco Cádiz, Municipoj de Provinco Almería kaj Municipoj de Provinco Jaén, sen antaŭdiskuto aŭ sen averti min pri iu eraro? Unue, la ŝablonoj malkorekte kategoriigas. Due, la ŝablono {{Provincoj de Andaluzio}} utilas nur por ĉefa paĝo de ŝablonoj. Trie, la ŝablono {{·}} estas malkorekte enmetita. Bonvolu respondi frue, ĉar alikaze mi restarigos miajn versiojn. --→ Airon 20:07, 13. Jun 2010 (UTC)

Oni eraras. Kaj mi estas sola, en plibonigo de ŝablonoj. Ĉu vi eble estas perfekta? Laŭ mi, vi vidis, ke miredaktis kaj vi restarigis, sen vidi miajn plibonigojn. Amike, --→ Airon 13:35, 16. Jun 2010 (UTC)

Ŝablono:Ĉeĥoslovaka armeo redakti

Ĉar tiu ŝablono enhavas nur bildon. Do, ĝi ne estas utila: oni povas enmeti ĝin mane.

PS: Oni respondas en alia diskutpaĝo. --→ Airon 13:32, 16. Jun 2010 (UTC)

Ŝablono:Flagikono estas esotera ŝablono: ĝi enhavas parserajn funkciojn. La ŝablono:Ĉeĥoslovaka armeo enhavas nur bildon.
Jes, vi pravas: ofte ŝablonoj estas kreitaj por eviti enmeti en artikoloj longan kodon. Ĉu la enhavo de la ŝablono estas vere tro longa? Kion vi pensas pri Ŝablono:Pasporta Servo statistiko?
Finfine, mi petas vin skribi en mia diskutpaĝo. Alikaze, mi ne scios, ke vi respondis min. --→ Airon 13:51, 16. Jun 2010 (UTC)

kub-usonano/ kubana usonano redakti

Saluton Jujijo

Alia vikipediisto (administranto) atentigis min pri via titolŝanĝo de "Kub-usonano" al "Kubana usonano". Mi nur petas ke se venontfoje vi volas fari ian ŝanĝon al la titoloj de miaj artikoloj almenaŭ konsultu tion antaŭ fari ĝin, same kiel aliaj eventuale farus, ĉefe ĉar mi ne vidas eraron en mia titolo sed ja en tiu lasta via. Andy, lun, 21 Jun. 2010 22:15 (UTC)

Saluton Andy, kio estas kub? Ĉu mallongigo de kubo? Kio estas kub-aspekta, kub-forma? Ekz. kub-forma brakseĝo. En la paĝo pri kubanaj usonanoj estas tuj en la unua frazo skribite: "La termino kubana usonano (hispane "cubano-estadounidense" aŭ cubano-americano, angle "Cuban American")..." Kiel mi vidas, hispane ili nomiĝas cubano-americano, angle Cuban American. Do traduko devas esti kubana usonano, samkiel estas jamajkaj usonanoj, ĉinaj usonanoj kaj aliaj almigrintaj usonanoj. Strange estus nomi tiujn homojn ĉin-usonanoj, jamajk-usonanoj kaj per aliaj kripligitaj terminoj. Ĉar kubo havas en Esperanto plurajn signifojn, necesus skribi ilin per diversaj manieroj. Mallongigo kub respondas al kubo el geometrio. Laŭ via maniero oni povus apartigi usonanojn ankaŭ al kvadrat-usonanoj kaj similaj, kion vi certe agnoskos kiel sensencaĵo. Do la hispana cubano-americano responas al kubana usonano. Jujijo 05:01, 22. Jun 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Mi havas la impreson, ke vi iel miksas la du malsamajn sencojn de Kubo kaj de kubo, ĉu ne? La unua senco ja estas landa, kaj la dua estas korpa. - Krome ĉe kubano -an- estas sufikso, dum ke en multaj etnaj lingvoj, kiel ekz. germana Kubaner, kubanisch, la silabo an apartenas al la vorta radiko. Do eble okazis iu lingva interfero. --Tlustulimu 18:49, 23. Jun 2010 (UTC)

Saluton. Mi tute ne konas tiun kantiston, sed tio ne gravas ĉar mi ne estas italo. Tamen surprizas min ke li aperas nek en la itala nek en la angla Vikipedio. Ĉu vi ne povus enmeti similan ĝermon en unu almenaŭ de la alilingvaj vikipedioj por ke estu almenaŭ unu ligo en la esperanta artikolo? Dankon. --Seminario 11:51, 23. Jun 2010 (UTC)

Ankaŭ mi serĉis lian nomon en alilingvaj vikipedioj, sed ankaŭ mi trovis neniun informon. Certe vi konas liajn kantojn, se ne, bonvolu klaki al jena ligilo Francesco Napoli - Balla, Balla. Jujijo 16:35, 23. Jun 2010 (UTC)

Bonvolu ĉesigi. Sekvfoje mi petas forbaron. --→ Airon 16:57, 23. Jun 2010 (UTC)

Ne minacu! Mi ne scias, kion mi diris malbonan. Jujijo 16:59, 23. Jun 2010 (UTC)

Vi plurfoje atakis min dum diskutadoj ([1], [2], [3], [4] [5] kaj vi ne helpas diskuton per viaj komentoj ([6], [7], [8]). Mi do invitas vin legi VP:AMO kaj Ne ŝajnigu stultulon. Via agado damaĝas komunumon. Dankon. --→ Airon 18:25, 23. Jun 2010 (UTC)

Paĝo en la artikola nomspaco ne estas diskutejo redakti

Mi protektis la paĝon insektovoro. Bonvolu konsideri ke paĝoj en la artikola nomspaco ne estas diskutejoj. Ni havas aliajn rimedojn por tio : la diskutpaĝo de la artikolo, la Vikipedio:Diskutejo, zorgilaj paĝoj kiaj Vikipedio:Forigendaj_artikoloj. Cetere kiam vi enmetas {{forigu}} vi ne forviŝu la antaŭan entenon. Vi rajtas sugesti ke oni forigu paĝon, sed bonvolu ne altrudi al vi la rajton forviŝi entenon de paĝo ĉar vi malkonsentas. Forigo forviŝo okazu post eventuala interkonsento post diskuto. Arno Lagrange @ 06:40, 24. Jun 2010 (UTC)

Dankon. Sed en Diskutejo mi legis, ke Mi rediras, ke la Diskutejo estas tute maltaŭga loko por tiaj demandoj. Ju pli longe mi estas ĉi tie, des pli klare vi konvinkas min, kiuj estas ĉi tie regantoj. Jujijo 06:44, 24. Jun 2010 (UTC)

Diskutejo taŭgas por ĝeneralaj diskutoj (kiel pri kuba/kubana, naŭatla/navatla). Kial ne pri "voro"? ĉar la temo povus ripetiĝi pri ĉiuj specoj de -voruloj. Mi petas vin ne doni lecionojn pri ĝentileco dum vi evidente malrespektadas regulojn de bona kunlaborado: uzo de artikola paĝo kiel diskutejo, ada ironia atakado, supozigo ke estus nelegitimaj regantoj. Vikipedio estas komuna kunlabora projekto kiu provas starigi por si komune agnoskitajn regulojn. Kelkaj inter la kontribuantoj estis agnoskitaj por respektigi tiujn regulojn. Tial mi senhezite protektis paĝon en kiu vi ekis redaktan militon, misuzante ĝin kiel diskutejo dum ĝi estas en la artikola nomspaco. Ke mi ne lasis vian forigpeton estas nur flanka aspekto - mi nun restarigis ĝin-. Ankaŭ vi malrespektis la regulon ke vi enmetu mesaĝon en la diskutpaĝon de la aŭtoro kiam vi petas forigon. Tion ĵus faris mi anstataŭ vi. Vi jam perdigas al mi multe da tempo kun via malrespektema sinteno. Unua paŝo de ĝentileco en kunlabora projekto estas iom sciigi pri si kion vi tute ne faris spite la bonvenigan mesaĝon kiun estiminda kunlaboranto lasis por vi ĉe via apero ĉi tie. Mi deziras al vi bonan kunlaboron kaj ke viaj kontribuoj ĉi tie estu konstruivaj. Arno Lagrange @ 07:44, 24. Jun 2010 (UTC)

Peto pri forigo de Ivan redakti

Saluton Jujijo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, ArnoLagrange (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ivan".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

SukcedoĈslfort redakti

Saluton Jujijo, neniu diris, ke oni uzas la ŝablonon. Do, bonvolu atendi, ke aliulo respondas. Dankon, --→ Airon 12:21, 1. Jul 2010 (UTC)

Bv ne dikti al mi kondiĉojn pri redaktado en Vikipedio. Tio estis vi, kiu fuŝis la ŝablonojn en ĉiuj rilataj paĝoj kaj vi ordonas al mi, kion mi faru. Lasu tion. Jujijo 12:22, 1. Jul 2010 (UTC)
Vi damaĝas la komunumon de Vikipedio. Do, mi petas, ke komunumo diras, ĉu vi estas forbarenda. Mi aldonis vin ĉi tie --→ Airon 12:32, 1. Jul 2010 (UTC)
Ne nur vi estas malbontonulo, sed ankaŭ vandalo: [9] kaj [10] estas normalaj paĝoj pri la projekto Vikipedio. --→ Airon 13:15, 1. Jul 2010 (UTC)

Nur post vi. Vi komencis kiel la unua. Jujijo 13:16, 1. Jul 2010 (UTC)

Dosiero:MO S-19.jpg
Tio estas objekto n-ro 19. Maldekstre de ĝi estas n-ro 20 (do sekvanta), dekstre de ĝi n-ro 18 (do antaŭa). Tio validas ekde 1936!

Al Jujijo kaj Airon90: Al kio utilas viaj redaktaj militoj por ŝablono enmetita en nur unu paĝo ? Ĉu vi ne havas energion por pli konstruivaj taskoj ? Arno Lagrange @ 15:45, 1. Jul 2010 (UTC)

La ŝablono estis en ses paĝoj. Nun bedaŭrinde ne eblas apliki ilin. Jujijo 15:49, 1. Jul 2010 (UTC)

SukcedoĈslfort, denove redakti

Saluton Jujijo, ĉu vi scias kiu plibona (kaj plikorekta) nomo taŭgas al ŝablono? Oni ne komprenas, ke ŝablono rilatas al fortikaĵoj en Ceĥio... Kion vi pensas pri tio? --→ Airon 22:57, 1. Jul 2010 (UTC)

Saluton, ĉslfort estas certe mallongigo de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Jujijo 08:03, 2. Jul 2010 (UTC)
Jes, mi tion komprenis... sed ĉu oni ne povas uzi la titolon "Sukcedo de Ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj"?

ŝprucfenestroj estas nur ilo kiu ebligas pli rapide fari iajn agojn. Ne kulpigu ilon se per ĝi estas farata io kio ne konvenas al vi. Plendu pro la uzanto de la ilo. Pri via kverelo kun Airon90 pri sucedoŝablono pri ĉeĥaj fortikaĵoj, mi ne komprenas pri kio vi ambaŭ interdisputas kaj mi ne emas enmiksiĝi kaj preferas dediĉi mian tempon kaj energion por pli rezultoplenaj taskoj. Arno Lagrange @ 08:40, 2. Jul 2010 (UTC)

Oni malfacile konvinkigas iun, kiu regas per la ilo kaŭzanta kverelojn. Iam oni devas fari nepopularajn paŝojn por konvinkigi iun. Tio validas ĝenerale kaj tutmonde. Jujijo 10:20, 2. Jul 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Muzika ĝenro redakti

Saluton Jujijo, mi ĵus vidis, ke vi aldonis koderon pri fonkoloro al ŝablono:Informkesto Muzika ĝenro. Bonvenon (mi komencis laboron en muzikĝenroj sed mi faris alian)! Sed: ĉu vi povas klarigi en dokumentado kiujn kolorojn por kiuj muzikĝenroj oni devas uzi? Bonvolu ankaŭ vidi kategoriadon (ekzemplo) de muzikĝenroj (se vi kontraŭæs ion, bv. diskuti iel)! Dankon, --→ Airon 08:37, 9. Jul 2010 (UTC)

Freneziĝo de koloroj redakti

Vi mistajpis la parametronomon :D Avertu min se estas problemojn! Kore, --→ Airon 17:58, 10. Jul 2010 (UTC)
PS: Ĉu vi povas averti min en mia diskutpaĝo ke vi respondis min, se vi respondis en la via diskutpaĝo? Mi kutimas respondi en alia diskutpaĝo (eble estas kutimo de it.wiki...) Dankon, --→ Airon 18:02, 10. Jul 2010 (UTC)

Kiu stultulo mi estas... Vi faras taŭgan agon. Kore, --→ Airon 20:12, 11. Jul 2010 (UTC)

Ukrainiaj vilaĝoj redakti

Vi tute pravas, mi estas hungaro, tamen mi timas fari la ŝablonan sistemon.

  • en la pasinteco mi provis tion, sed ne ĉio sukcesis
  • mi pli precize faras NUR vilaĝojn de Transkarpatio, el kio 80 % jam pretiĝis sen ŝablono
  • ŝablono ripetas (en la enkonduka frazo estas la loknomo, lando k.s., poste la samo okazas en la ŝablono)
  • sen ŝablono pretiĝis ĉiuj komunumoj en Transilvanio, Hungario (tie estas esceptoj) kaj en Rusio (kion mi vidis), supozeble ankaŭ en aliaj landoj

Sincere --Crosstor 08:18, 25. Jul 2010 (UTC)

Por mi estus konvena tia, kiu anstataŭas la "bazajn informojn".Crosstor

Situoj de ĉeĥaj vilaĝoj Saluton, bonvolu ne aldoni unu mapon de geografia situo por pluraj ĉeĥaj municipoj. Dankon. Jujijo 07:38, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Re: Saluton, vi ne skribas kial mi tion ne faru. Se mezuro de mapo estas tiel malgranda, ke ne eblas ekkoni diferencon, kaj pri tio mi atentas, oni eble tion povas fari kaj ne plenigi superflue la vikipedian diskon. Por pli detala trovo de la municipo mi aldonas adreson de plua, pli detala, mapo. Povas esti,ke sur kelkaj paĝoj mi ĝin ankoraŭ ne aldonis. Bonvolu. --Josef Hron 09:06, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediista_diskuto:Josef_Hron"

Vikipedio:Iloj/AWB redakti

Saluton Jujijo, mi bedaŭrinde devas nuligi vian alinomadon al la paĝo: ni listigas ilojn sub la paĝo Vikipedio:Iloj (kvankam ĝi aktuale ne ekzistas). Se vi kontraŭas, vi povas krei diskuton en la diskutejo. Ĝis! --→ Airon 13:27, 2. Aŭg 2010 (UTC)

Se vi nuligos, mi ankaŭ renuligos la vian. Vidu interligilojn. Kreu kategorion pri "iloj de vikipedio". Jujijo 13:33, 2. Aŭg 2010 (UTC)

Situoj de ĉeĥaj vilaĝoj Saluton, bonvolu ne aldoni unu mapon de geografia situo por pluraj ĉeĥaj municipoj. Dankon. Jujijo 07:38, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Re: Saluton, vi ne skribas kial mi tion ne faru. Se mezuro de mapo estas tiel malgranda, ke ne eblas ekkoni diferencon, kaj pri tio mi atentas, oni eble tion povas fari kaj ne plenigi superflue la vikipedian diskon. Por pli detala trovo de la municipo mi aldonas adreson de plua, pli detala, mapo. Povas esti,ke sur kelkaj paĝoj mi ĝin ankoraŭ ne aldonis. Bonvolu. --Josef Hron 09:06, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton. Alilingvanojn povus veni al konkludo, ke tio estas erara dosiero, kiu troviĝas en la paĝo. La "vikipedia disko", pri kiu vi skribas, estas senfina, do ne zorgu pri ties plenigo. Anstataŭ pluraj dosieroj kun unu geografia situo uzu malplenan dosieron (eventuale elektu alian mapon el Komunejo) kaj en la paĝo skribu koordinatojn, kiuj montriĝos kiel punkto aŭ alia marko sur la mapo. Kiel tio aspektas kaj funkcias, vidu ekz. la paĝon pri Parizo. Tie, en la paĝo, estas la situo de Parizo sur mapo de Francio, poste klaku sur la mapon kaj vi ekvidos malplenan mapon de tiu ŝtato, kiu estas ligita al multaj minicipoj de Francio. Simile vi povas fari pri la ĉeĥaj vilaĝoj, urboj, kampourboj, ĉu ne? Jujijo 13:47, 2. Aŭg 2010 (UTC)

Re: Saluton kaj dankon por intereso kaj konsilo. Bedaŭrinde malplenan dosieron mi malfermis, sed mi ne scias kion plu. Aŭtomata mapo por Parizo funkcias sub ordono en urbokadro:

|mapo=

|mapo2=

48° 51′ 44″ Nordo 2° 21′ 04″ Oriento / 48.86223 °N, 2.351074 °O / 48.86223; 2.351074 (mapo)


Simile funkcias mapo sur ĉeĥa Wikipedio, ekzemple por vilaĝo Selmice ĝi funkcias sub ordono:

iom alia: | loc-map = Ŝablono:LocMap Sub kia ordono funkcias ĉeĥa mapo ev esperanta vikipedio mi ne scias ka mi neniam vidis tian mapon por ekscii tion. Se vi povus en tio konkrete, praktike helpi, vi havus grandan meriton pri pklibonigo de E-Vikipedio. Dankon. Salutas--Josef Hron 17:50, 2. Aŭg 2010 (UTC)

La riverogrundoj redakti

saluton, mi ne scais kial vi alidirektis la artikoleton mian pri riverogrundoj al aluviaj grundoj...mi studas pedogeografion (geografion de grundoj) do mi fake komprenas al problemo...malgaraŭ ke "aluvio" estas ligitaa kun river-agado, ekzistas du diversaj grundtipaj klasoj/grupoj ĉi tie - riverogrundoj, kaj aluviaj grundoj, kiuj estas aliaj...do estas eraro, se ni alidirektus unu al alia...se vi interesiĝas pri problemo, rimarku la germanan version de artikolo "grundotipo"...kaj rimarku tie...estas analogio klasifikado uzita tie...sed ĉiu kaze dankon se vi interesiĝas pri l´afero...eble ni povus iomete serĉi kaj pridiskuti la problemon, kiel "nomi" la grupon "aluviaj grundoj" ke estu klare, ke ne temas pri la grupo "riverogrundoj"...se vi volus scii pli, mi kopmrenas sub "riverogrundoj" tion, kion monda sistemo "World reference base" WRB konsideras kiel "Fluvisols", do ankaŭ ekzemple "Mollic fluvisols" kaj simile (ĵus kiel je germana versio de artikolo)...mi lasis la artikolon pri riverogrundoj sur ĝia antaŭa pozicio...dankon,,,krome, mi ŝanĝos la lastan tezon, ĉar mi unue skribis nur pri grundotipoj apartenantaj ĉi tien krom la ĉiernico (mollic fluvisol), do mi devas ŝanĝi...

Ne estis necese ke vi kreu {{Geoĉeĥio}} car jam ekzistas {{Situo sur mapo Ĉeĥio}} kiu heredas de multaj ecoj el {{Situo sur mapo}} Arno Lagrange @ 12:21, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Dankon por la forigo. Mi ne kreis ĝin intence, sed simple mi misrigardis la ekzistantajn ŝablonojn pri la situo sur mapo de Ĉeĥio. Jujijo 18:17, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Situoj de ĉeĥaj vilaĝoj redakti

Saluton kaj dankon por via intereso. Bedaŭrinde signo por la vilaĝo ne reakcias kun ŝanĝo de koordinatoj. Ankaŭ en paĝo Dvakačovice ĝi ne estas sur ĝusta loko. Mi petis aŭtoron de la ŝablono, kiu estas origine en ĉeĥa Wikipedio, pri transigo de ĝi al Esperanta Vikipedio. Mi ankoraŭ ne ricevis respondon. Estas ankoraŭ problemo ĉu okaze traduko de paĝoj el Esperanto al aliaj lingvoj (kaj pri tiu agado mi esperas) la ŝablono bone funkcios. Salutas --Josef Hron 11:01, 7. Aŭg 2010 (UTC) Saluton kaj dankon. Ĉio jam bone funkcias - venko de la homo super malobeema komputilo. Dankon kaj ĉion bonan deziras --Josef Hron 17:32, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Jes, mi rigardis tion, la rezulto estas praktike la sama. Tamen ŝajnas al mi, ke signoj de la urboj bildiĝas iom, (pri 1,5 mm) pli malsupre kontraŭ la ĝusta bildigo.--Josef Hron 18:44, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, la ŝablono funkcias bone kaj estas fakte bela. Mi elprovis tion sur la paĝo Běstvina. Ŝanĝoj por plibonigo de mapoj ne estos problemo. Dankon. --Josef Hron 20:47, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo Ĉeĥio‎‎ redakti

Saluton, Jujijo. Mi ĵus malfaris vian ŝanĝon de {{Situo sur mapo Ĉeĥio‎‎}}. Laŭ la informo sur la paĝo {{Dok}} tia ŝablono uzas alian ŝablonon por helpo-informoj, nome {{Situo sur mapo/informoj}}, kiun vi eĉ fuŝe enmetis en la dokumentadon. Krome mi proponas forĵeti la fuŝan dokumentadon. - Ĝis nun neniun ĝenis la aparta helpo-ŝablono. Amike --Tlustulimu 11:43, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Respondo estas en la ŝablona diskuto. Jujijo 12:04, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Mi pensadis pri via sugesto fari infobox. Sole mi ne faras tion, ĉar mi faris kelkfoje ŝablonon, - kelfoje ne sukcesis - . Mi konstatis, ke se mi faras redakton, tiam ĉiuj tiaj ŝablonoj redaktiĝos. Tial mi timas je infobox.

Mi petas Vin fari nur por mi infoboxon, kiu konformas por mi. Studu mian redakton Ĉornij Potik (Irŝava). Tie vi trovos :

· Aŭtokodo: AO · +aldono: Horzono: UTC + 2 h, somere UTC + 3 h · Plej supre: nomo de la vilaĝo , poste ukraine, rutene, ruse, slovake, germane, hungare · Estas ĉiam 2 mapoj, tre malofte foto. (se estas loko, mi scias fari tion)

Laŭ mi tiom sufiĉas!

· Antaŭdanke:--Crosstor 13:33, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton!

Mi faris Berezovo laŭ via plano, kion mi dankas.

  • Pri la mapo: mi faris pli ol 500 uk. komunumojn, tial mi diras, tiu mapo estas tre bela, sed malofte troviĝas ĉe la uk paĝo, krome tiu mapo ne troviĝas en la komunejo, tial ne estas alŝutebla.
  • mi petas bluigi: areo, loĝantaro ktp.
  • ĉe la horzono 1 UTC superfluas, kiel vi vidos en Berezovo.
  • mi petas anstataŭi geografio kaj demografio al bazaj indikoj aŭ io simila
  • tre tre malofte estas foto, sed mi ne vidis lokon en la tabelo
  • mankas koordinatoj

Antaŭdanke:--Crosstor

Koordinatoj redakti

Bedaŭrinde mi ne scias. Mi uzas 2 mapojn en la interreto, sed ili tute ne plaĉas al mi. Iru al Kuŝnicja, kie vi sube trovos ilin (Vikimapo kaj Guglo)! Eble tio helpos. --Crosstor

Mi ne volas decidi, sed mia opinio estas tio, ke Ukrainio estas tre granda lando. Tie montri la lokon estas tre surfaca, nepreciza. Tamen tio sufiĉas por orientiĝi. Montro en Transkarpatio estas pli preciza.--Crosstor 07:35, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Mi faris Niĵnij Bistrij, kiu preskaŭ estas perfekta, nur al la 2a mapo mi ne povis aldoni priskribon: Loko de Niĵnij Bistrij en mapo de Transkarpatio. Pri paĝo supermara alteco mi nun konatiĝis, tial supozeble estus bona anstataŭi mian tekston "alto super marnivelo" al supermara alteco. Fine areo kaj loĝantaro ne estas blua, kiel la ceteraj.

Ĉe Mukaĉeve mi aldonis la prononcojn kaj la loĝantaron. Tio estus bela, sed la problemo estas tio, ke nur iom da vilaĝoj mankas, kie ne estas fotoj, eĉ teksto mankas en la uk paĝo. Aliaj lingvoj elĉerpiĝis. Ŝajnas, pretiĝos ĝermoj. Kun dankoj:--Crosstor

Mi faris Lipecka Poljana, kiu estas bona. Dankegon!:--Crosstor

Ŝablonoj pri Ĉeĥio redakti

Saluton Jujijo, ĉu vi povas enmeti ligilon pri tiu afero? Mi ofte trovas kelkaj urboj dike sed mi ne scias kaj ne komprenas la kialon, ĉar mi ne trovis ĝin ie. --→ Airon 12:15, 13. Aŭg 2010 (UTC)

Legu ekzemple Distrikto Ústí nad Orlicí. Tie estas skribite pri dikaj literoj. Dankon.

En Vikipedio prefereblas uzi la dikajn literojn nur por rimarki la titolon en la unua sekcio.
Kial ne krei grupon en ŝablonoj pri intaj urboj?
[...]
|grupo2 = Intaj urboj
|listo2 = [[Urbo1]] {{·}} [[Urbo2]]
[...]
--→ Airon 17:34, 13. Aŭg 2010 (UTC)


Estas triste, ke iuj ne komprenas aŭ ne scias, por kio servas dikaj literoj aŭ kursivo. Jujijo 17:02, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Revizanto redakti

Mi atribuis al vi la deziritajn rajtojn post aldono de vi al la kandiatolisto. Amike DidiWeidmann 20:06, 14. Aŭg 2010 (UTC)

Koordinatoj redakti

Saluton! Bedaŭrinde en Transkarpatio tio iom malbone funkcias. Mi faris Danilivka (Berehove), kie la ruĝa punkto troviĝas iomete ekster la mapo. Eble helpas tio, ke supozeble sur la mapo la punktoj montras sidejojn de la distriktoj. Espereble tio estas preciza. --Crosstor

Saluton, mi rigardis tion kaj Djula. Mi serĉos solvon, por ke la estiĝinta eraro estu korektita. Jujijo 11:06, 15. Aŭg 2010 (UTC)

Dank'!--Crosstor 09:47, 16. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. El kiu fonto vi prenis la koordinatojn de {{Situo sur mapo Transkarpatio}}? Eble ja la valoroj parte ne estas ĝustaj. Amike --Tlustulimu 15:30, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Kurejo redakti

Bedaŭrinde mi ne havas PIV-on, sed mi rigardis Reta-n Vortaro-n kaj efektive la plej ĝusta vorto estas "cirkvito". La problemo nun estas alnomigi ĉiujn 40 paĝojn!!--FiorixF1 16:49, 18. Aŭg 2010 (UTC) Por solvi la problemon de la eraraj nomoj, mi pensas alinomigi la paĝojn pri cirkvitoj al la nomo uzata en la angla vikipedio (kiu estas uzata ankaŭ en la germana, hispana, itala ...) ekzemple Kurejo de Monza -> Autodromo Nazionale di Monza. Laŭ mi, tio estas bona ideo, ĉu ne?--FiorixF1 19:37, 18. Aŭg 2010 (UTC)

Kolorigo de titoloj redakti

En la ŝablono vi devus enmeti iun kondiĉon kiu kontrolas la paĝonomon ({{PAGENAME}}) kaj laŭ ĝi donas difinitan fonkoloron al la titolo. Io kia:

 
 |stilo de supro =  background:{{#ifeq:{{PAGENAME}}|
  <difinita titolo>= #difinita koloro; 
  #default=#ccccff;}}

Esperante ke tio povas helpi vin AL @ 10:33, 23. Aŭg 2010 (UTC)

Fakte mi ne ĝuste komprenis kion vi celas. Mi sugestas jenan solvon. Ĉiu listero estu enkondukita de tiacela ŝablono (ekzemple {{listero}} ) kies kodo estu:
{{#ifeq:{{PAGENAME}}|{{{1}}}|<span style="color:#FA8072; background:#40E0D0">{{{1}}}</span>|[[{{{1}}}]]}}

La listo tiel aspektus

{{listero|Dašice}} • {{listero|Holice}} • {{listero|Horní Jelení}}   • {{listero|Jujijo}} 
 • {{listero|Chvaletice}} • {{listero|Lázně Bohdaneč}} • {{listero|Pardubice}} • {{listero|Přelouč}} 
 • {{listero|Sezemice}} 

kio rezultigus DašiceHoliceHorní JeleníJujijoChvaleticeLázně BohdanečPardubicePřeloučSezemice Oni povus pli subtile elekti koloron laŭ iuj kriterioj (ekzemple por lingvoj ni havas difinitajn kolorojn por difinitaj lingvofamilioj). AL @ 08:43, 25. Aŭg 2010 (UTC)

Mi faris la ŝanĝon laŭ via sugesto: nur mi unue metis la montrindan titolon (defaŭlte la solan) kaj due la ligtitolon (enmetendan nur se bezonate) AL @ 10:36, 25. Aŭg 2010 (UTC)
Kompreneble , kiel dirite pli supre, oni povus igi kolorojn elekteblaj laŭ situacio. Por tio ni povas verki subŝablonojn {{listero/tekstkoloro}} kaj {{listero/fonkoloro}} kun parametro {{{kazo}}}
{{#switch:{{{kazo}}}|
 ĉeĥa urbo=#abcdef;|
 mamulo=#fecdba;|
 hindeŭropa lingvo=#dddddd; |
 ktp= ....|
 #default=<la defaŭlta koloro>
 }}

Por ne pezigi la redakton, ĉe ĉeĥaj urboj kaj vilaĝoj uzu {{ĈU-listero}} kiu mem havu sintakson

{{listero|{{{1}}}|{{{2|}}}|kazo=ĉeĥa urbo}}

Ĉu klare ? AL @ 10:48, 25. Aŭg 2010 (UTC) Mi ne vidas rimedon por atingi tion kion faras {{listero}}, krom se eblus atingi ĝin per CSS (demandu Tlustulimu pri tio). Ja memligoj ne aperas blue sed dike nigre: tion regas la MediaWiki programaro, sekve eventuale oni povus doni al tiuj memligoj specifajn fon-kaj liter-kolorojn per CSS.

Tamen laŭ mi ne estas tiom granda laboro aldoni {{listero}} antaŭ ĉiu listero en ŝablonoj pri municipoj. Per ajna redaktilo anstataŭigu ĉiujn [[ per {{listero| kaj ]] per }} (vi povas eĉ uzi AWB por tio). Vi nur bezonos trakti "permane" la kunkrampajn kazojn. Por atingi ke diversaj koloroj estu uzataj laŭkaze mi sugestas uzi specifajn ŝablonojn kiaj {{ĈU-listero}} kiuj mem voku {{listero}} kiel klarigite supre. En ĉeĥaj municipoj uzu {{ĈU-listero}}, en aliaj lokoj uzu alian tiaspecan specifan ŝablonon.

Anstataŭ krei subŝablonojn pli oportune estus enkonduki parametron en la ŝablono (kazo=urbo kazo=vilaĝo ...) AL @ 07:53, 26. Aŭg 2010 (UTC)

-grafio redakti

Saluton, mi volus demandi vin, kial vi ŝanĝas vortojn "diskografio" kaj filmografio" al diskaro kaj filmaro? Se ili ĝenas vin, kial ne ĝenas vin la vorto "biografio"? Ĉu ĝi estu biaro aŭ vivaro? Jujijo 17:45, 28. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, kara anonimulo (mi diras tion ĉar vi povas vidi min ĉe mia paĝo, sed mi ne povas vidi vin). Antaŭ respondi mi devas amikece diri ke mi ne ŝatas vian manieron demandi. Ŝajnas kvazaŭ mi faris iom maldecan kaj vi policumas. Mi ne estas policisto de viaj artikoloj. Mi ŝanĝas (korektas ĉefe) detalojn en centoj da artikoloj faritaj de dekoj da vikipediistoj kaj mi serĉas nur plibonigon. Antaŭ demandi, laŭ mia opinio, vi devus unue klopodi iri al flanko de la korektinto kaj klopodi kompreni la sintenojn aŭ lingvajn decidojn de aliuloj. Tio plifaciligus la kolektivan verkon kiu estas Vikipedio. Male mi komprenis per viaj vortoj ke vi estis ĝenata de miaj ŝanĝoj kaj ke vi volas montri ke mi eraris. Ankaŭ ke okazis mia "ĝeno", kio tute ne veras: ne temas pri mia ĝenado. Pri la sufikso -grafio mi povas diri ke signifas studon, kaj tiele vi jam montris la plej taŭgan ekzemplon, biografio estas studo de la vivo de iu, tiele diskografio estus studo de la diskoj de iu aŭ de iu grupo, sed se temas nur pri listo, tio estas diskaro, nome "LA" diskoj de iu aŭ iu grupo. Multaj lingvoj ne povas fari tiun distingon kaj uzas ekzemple ĉe mia hispana lingvo "Discografía" sed tio estas problemo de mia lingvo, kiu en Esperanto ne havas lokon. Mi esperas, ke tiuj estas sufiĉaj tialoj. Tamen mi ne estas akademiano. Kaj eble pli efika sinteno estus pristudi tiun kazon kun aliaj esperantistoj. Sed ĝis tiam mi diris mian opinion kaj laŭ tio mi ŝanĝis ĉar mi komprenas ke ni laboras por kolektiva verko kaj ne por individua. Ĝis kaj dankon pro pacienco.--kani 20:36, 28. Aŭg 2010 (UTC)

Titolo de ĉeĥaj municipoj. redakti

Kara amiko, mi estis ege surprizita, ke mi onidire aldonis titolon de ĉeĥaj municipoj. Jes, mi aldonis informojn pri kelkaj municipoj precipe el mia distrikto, uzante informojn el ĉeĥa vikipedio. Plu mi aldonadis geografiajn koordinatojn al kelkaj urboj. Tamen laŭ mia opinio mi aldonis neniun ŝablonon. Bonvolu klarigi! Votoček 08:13, 29. Aŭg 2010 (UTC)

Kara! ŝajnas ke vi volis komplete ŝanĝi la ŝablonon {{Informkesto homoj}}. Mi malfaris ĉiujn viajn redaktojn ĉar la rezulto de viaj ŝanĝoj esti komplete fuŝa en ĉiuj paĝoj en kiuj la ŝablono estas enmetita. Mi ne dubas ke via intenco estis bona sed via labormaniero ne estas akceptebla. Via versio de la ŝablono postulis kolekton da parametroj kiuj tute ne ekzistis antaŭe: sekve aperis skatoletoj kun nur la nomo de la homo. Se vi volas fari tiajn drastajn ŝanĝojn estas tri eblecoj:

  1. ĉu vi kreu aparte tute novan ŝablonon
  2. ĉu vi aranĝu vian ŝablonon tiel ke ĝi akceptu la malnovajn parametrojn kaj samtempe enkondukas novan logikon
  3. ĉu vi ŝanĝu la nomojn de la parametroj en la centoj da paĝoj kie la ŝablono estas enmetita kiel eble plej rapide (en malpli ol unu tagnokto) kun eventuale enmeto de informmesaĝo ("provizore ne ĝuste funkcias jena ŝablono, sed tio tre baldaŭ denove funkcios") -tamen tia infrommesaĝo en artikoloj estas malbonvena -

Ĉiukaze vi nepre uzu provejon kiam vi volas fari tiajn ŝanĝojn, kaj enmetu viajn ŝanĝojn en multe uzatan ŝablonon nur kiam vi estas kontrolinta ke ĝi plene kontentige funkcias. Momente mi protektis {{Informkesto homoj}} kontraŭ redaktado. Arno Lagrange @ 05:50, 3. Sep 2010 (UTC)

Mi ne koleras, nur admonas vin pli zorgeme redakti precipe ŝablonojn enmetitajn en centoj da paĝoj. Mi ne dubas ke vi volas fari plibonigojn. Sed por tion plenumi bonvolu sekvi unu el la tri vojoj proponitaj supre.
Ĉu funkciigi la ŝablonon estas komplika tasko ? Ne tro por spertulo, iom super fortoj de ordinara vikipediisto kiu ne bonas regas vikian kaj ŝablonan sintaksojn. Baza afero: parametroj estu samnomaj en la ŝablono kaj en la paĝoj kie ili estas uzataj, se ne ĝi simple ne funkcias ! Bonvolu konsideri ankaŭ {{Bio}} kaj esplori en la arkivoj de la diskutejo : antaŭ kelkaj tempoj (1 ĝis 3 jaroj) okazis grandaj diskutoj pri ŝanĝo de informkestoj pri homoj. La diskuto ĉesis sen kontentiga konkludo. La tasko postulas iom da koncentriĝo kaj da obstino ĝis atingi plene kontentigan rezulton. Mi mem momente prizorgas Vikipedio:Projekto vizaĝoj kaj ne povas krome dediĉi tempon por {{Informkesto homoj}}. AL @ 08:39, 3. Sep 2010 (UTC)
Por igi ŝablonon funkcii kun nova kaj malnova parametroj vi povas uzi tian sintakson {{{Portreto|{{{dosiero}}}}}} uzos parametron Porteto kaj manke de ĝi parametron dosiero.
Mia protekto estas malfrua ĉar ĝi okazis nur du tagojn post kiam vi komencis ŝanĝi la ŝablonon. Via ŝanĝo de la ŝablono estis certe hasta ĉar vi ŝanĝis ĝin ne kontrolinte kion ĝi kaŭzas. Nenio malpermesas ke vi faru eksperimentojn en provejo (ekzemple: {{Informkesto homoj/provo}} ). Kiam vi estas kontrolinta ke ĝi kontentige funkcias administranto enmetos la kodon en la ŝablonon. Tiel funkcias en ĉiuj grandaj Vikipedioj. Ĉi tie ni bedaŭrinde ne estas sufiĉe singardemaj kaj lasas multajn gravajn ŝablonojn neprotektitaj. Mi senhezite protektos multajn aliajn ŝablonojn por eviti ke malkonsekvencaj redaktoj estigu ĥaoson en multegaj paĝoj. Tio estas la tasko la devo kaj la respondeco de ĉiuj administrantoj de Vikipedio. AL @ 09:15, 3. Sep 2010 (UTC)
Kara Jujijo, mi efektive plendis pri informkesto "Info Homoj" - tion farante, mi tute ne intencis akuzi vin aŭ kiun ajn - mi nur petis helpon por ke tio estu riparata - mi mem iom kulpis, modifante la informkeston de Luc Besson helpe de erariga ekzemplo - ke la informkesto de Luc Besson ne estas informriĉa estas tute alia problemo (la angla diras nenion pli interesan, krom la nomoj de liaj pasintaj/nuna edzinoj, kion mi prifajfas) - mi tre bedaŭras ke vi ofendiĝis pro tiu ŝablona fuŝaĵo, ni ĉiuj faras eraretojn. Amike --Dominik 07:58, 4. Sep 2010 (UTC)

Unusemajna pripensado redakti

Saluton, Jujijo. Ĉar mi kaj Arno jam kelkfoje kritikis vian diskutomanieron, sen konvena reago, mi ĵus blokis vin por unu semajno. Tiam vi povos pripensi, kiu estas la "fuŝulo" ktp. Mi kaj aliaj sufiĉe ofte atentigis vin, ke simpla rekreado de ŝablonoj, kvankam ekzistas funkciantaj, ne eblas. Krome vi ne bone testis, ĉu estus kromefikoj en artikoloj. --Tlustulimu 18:57, 11. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Petro, kaj dankon pro via atentigo. Mi ŝanĝis la tekston al "tramvojo"; "tramtransporto" estas iom longa kaj abstrakta, la mapo ja vere montras la vojon.

Bonvolu konsideri, ke mi preskaŭ ne plu aktivas sub la nomo "Umberto". Mi deziris havi unuecan nomon en pluraj vikipedioj kaj tial ŝanĝis mian nomon al Umbert'. – Umbert' 18:47, 26. Sep 2010 (UTC)