Horní Jelení

urbo en Ĉeĥio

Horní Jelení estas urbo en Ĉeĥio, la regiono Pardubice, distrikto Pardubice. Vivas ĉi tie 2 112 loĝantoj (2023). Ĝi situas inter vastaj arbaroj, proksimume en la centro de triangulo de la urboj Holice, Vysoké Mýto kaj Choceň. Per sia pozicio en arbaroj ĝi allogas al biciklaj veturoj aŭ piedaj promenoj ekzemple al proksimaj fiŝlagoj Pětinoha, Hanzlíkovec, Pecáky aŭ al pli foraj Svatba kaj Lodrant. Vintre la ĉirkaŭo taŭgas al skikurado. Grandaj arbaroj liveras al la regiono freŝan aeron kaj pro tio ĝi estas rekomendata al somera kaj vintra restado.

Horní Jelení
germane Ober Jeleni
urbo
Ĉasista kasteleto, foto el la 19-a jarcento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horní Jelení
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Situo Horní Jelení
 - alteco 305 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 56″ N 16° 05′ 11″ O / 50.04889 °N, 16.08639 °O / 50.04889; 16.08639 (mapo)
Areo 24,48 km² (2 448 ha)
Loĝantaro 2 112 (2023)
Denseco 86,27 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1472
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 74 ĝis 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574996
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Jelení
Retpaĝo: www.hornijeleni.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čermná nad Orlicí, Borohrádek, Ostřetín, Jaroslav, Dobříkov, Veliny, Újezd u Chocně kaj Týnišťko.

Partoj de urbo redakti

Historio redakti

Horní Jelení kaj pli malfrue ankaŭ proksima Dolní Jelení ekestis kiel domaroj apud fortikaĵeto fondita en la unua duono de la 15-a jarcento, sed jam en la 16-a jarcento neloĝata. La unua skriba mencio pri ambaŭ vilaĝoj estas el la jaro 1472 kaj la unua posedanto de ili estis la ĉeĥa reĝo Georgo el Poděbrady. En la jaro 1495 aĉetis tiun ĉi bienegon la grandsenjoro Vilém el Pernštejn. Krom aliaj aranĝoj li fondis ĉi tie sistemon de fiŝlagoj, el kiu ĝis nuna tempo konserviĝis jam menciitaj tri lagoj Pětinoha, Hanzlíkovec kaj Pecáky. Familio Pernštejn posedis la vilaĝojn ĝis la jaro 1556, poste ĉi tie alterniĝis kelkaj posedantoj ĝis en la jaro 1573 la sinjorejon aĉetis Heřman Varlich el Bubno kaj sur Skášov. En la jaro 1734 Horní Jelení fariĝis urbeto kun rajto aranĝi kvar jarfoirojn ĉiujare. En la jaro 1912 estis Horní Jelení promociita je urbo kaj ricevis sian blazonon. Historian titolon "urbo" estis al Horní Jelení redonita en la jaro 2006.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 156
18802 190
18902 220
19002 112
19102 276
19212 340
JaroLoĝantoj
19302 407
19501 956
19611 956
19701 837
19801 757
19911 508
JaroLoĝantoj
20011 685
20142 017
20162 032
20172 031
20182 052
20192 058
JaroLoĝantoj
20202 068
20212 037
20222 070
20232 112

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo de la Sankta Triunuo redakti

Preĝejo de la Sankta Triunuo estas dominanto de la urbo. La origina preĝejo estis renesanca, konstruita en la jaroj 1776 - 1978 je la mendo de Heřman el Bubno. Malkonstruita ĝi estis en la jaro 1863 kaj la nuna preĝejo ekestis en la jaro 1866 sur la sama loko. Ĝi estas ununava kun trilatere finita presbiterejo kaj kun sakristio en la akso. Ĝi elstaras per valora malfrubaroka ekipaĵo, kies parto estas la bildo Ecce homo de nekonata artisto el Škréta ĉirkaŭo kaj pluaj pentraĵoj de F. X. Wagenschön. Estas ĉi tie la ĉefa kaj ses kontraŭ si starantaj flankaj altaroj kun lignoskulptaĵoj de Jakub Teplý el Pardubice el la jaroj 1767 ĝis 1776, baptujo el la jaro 1782, en sakristio staras inkrustita ŝranko, en pastrejo porpatrona benko kun riĉaj lignoskulptaĵoj kaj inkrustoj, predikejo kun figuraj reliefoj kaj skulptistaj kompletaĵoj, nove riparita orgeno kun rokokaj dekoracioj, konfesejo ornamita per inkrustaĵoj kaj statuoj de du anĝeloj el la jaro 1755. Surkripta tumbo de Heřman el Bubno, konstruanto de la origina preĝejo, estas el la jaro 1602. La nobelulo estas ĉi tie en la preĝejo sepultita, onidire kun sia fidela leono, kiun li alveturigis el siaj vojaĝoj en afrikaj regionoj.

Paroĥejo redakti

estas malfrubaroka el la jaro 1792, estas teretaĝa, kvaraksa kun centra rizalito.

Kastelo redakti

eastas simpla konstruaĵo, kiun en la jaro 1867 konstruigis familiaro Buben sur loko de estinta fortikaĵeto, malkonstruita en 1817. La kastelo ne estis uzata kiel nobela sidejo, sed nur kiel centro por regado de bienoj en la urbeto Jelení.

Malgrandaj arĥitekturaĵoj redakti

  • antaŭ la preĝejo estas valoraj statuoj de Sankta Floriano kaj de la Anĝelo Gardanto, datitaj en la jaro 1730,
  • statuo de Sankta Anna sur voluta soklo, datita en 1824,
  • sur urboplaco mariakulta kolono el la jaro 1704,
  • apud ŝoseo al Dolní Jelení staras statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1727,
  • kolono kun statuaro al Sankta Anna, instruistino,
  • en Dolní Jelení kapeleto de Sankta Egidio, konstruita en la19-a jarcento.

Kamparana domo n-ro 143, redakti

origine gastejo sur la urboplaco en Horní Jelení, estas popola arĥitekturaĵo el komenco de la 19-a jarcento. Ĝi estas teretaĝa kun ligna subĉambro malfermita per du arkadoj. La ĉefa enirejo kun ligna portalo el du kanelitaj pilastroj portantaj triangulan ŝildon.

Naskiĝintoj redakti

Georgino Jelenská, naskiĝinta la 21-an de decembro 1942 en Horní Jelení, mortinta la 27-an de marto 2007 en Hradec Králové. Signifa ĉeĥa aktorino, kreis 140 filmajn kaj televidajn rolojn, ekzemple rolon de edzino de kooperativprezidanto en konata filma trilogio de la reĝisoro Troška "Suno, fojno, fragoj..."

Oldřich (Ulriko) Tošovský, naskiĝinta la 10-an de julio 1917 en Horní Jelení, pereis la 17-an de oktobro 1940 okaze de ekzercflugo de aviadilo Welington de 311-a aviadeskadro de Britio. La aviadilo tuŝis alttensian linion apud Coddenham kaj terenfalis ĉe Pipps Farm. Sgt. Tošovský havas sian tombon en All Saints Honington, graflando Suffolk.

Pluaj fotoj redakti

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti