Municipo Ostřetín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondoforma pejzaĝo inter riveroj Orlice kaj Loučná, ĉe ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Brno, 20 km oriente de urbo Pardubice, 4 km sudoriente de urbo Holice. Vivas ĉi tie 915 loĝantoj (2023).

Ostřetín
municipo
Ostřetín el Vinice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ostřetín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Situo Ostřetín
 - alteco 253 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 52″ N 16° 02′ 14″ O / 50.04778 °N, 16.03722 °O / 50.04778; 16.03722 (mapo)
Areo 18,49 km² (1 849 ha)
Loĝantaro 915 (2023)
Denseco 49,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1336
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575445
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ostřetín
Retpaĝo: www.ostretin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝpartoj redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Ostřetín
  • Vysoká u Holic

Historio redakti

Ostřetín ekestis kiel vilaĝo huba sur strata plano. En ĉi tiu tipo de vilaĝo bienoj situis sur ambaŭ flankoj ĉe la vojo. Ĉiu bieno havis malantaŭe siajn kampojn. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1336, kiam ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio donis kiel garantiaĵon al fratoj de Lipá urbeton kaj fortikaĵeton Vysoké Chvojno kun apartenantaj vilaĝoj, inter kiuj estas nomata ankaŭ Ostřetín. En la jaro 1350 estas en listo de preĝejoj nomata paroĥa preĝejo de Vizito de Sankta Maria sub estinta nomo de la vilaĝo Hostětín.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Vizito de Sankta Maria, malfrubaroka, estis konstruita sur loko de la pli aĝa ligna preĝejo, forbruligita en la jaro 1758. Ĝi estas ununava kun kvadrata presbiterejo, kun sakristio en la akso kaj kun turo super la okcidenta ĉeffasado.

Eksteraĵo estas dividita per lizenoj, la ĉefa enirejo estas kadrita per pilastroj, sur anguloj de la turo estas dekoraj pilastroj.

La presbiterejo estas volbita per plataĵo subtenita en la anguloj per pilastroj, la navo havas platan plafonon, la ĥorejo estas subvolbita per plataĵoj, en subturejo estas kruca volbo.

La ĉefaltaro kaj du flankaj altaroj estas novrenesancaj, sur la ĉefaltaro estas bildo de Anunciacio de jezuito J. Kramolín el la jaro 1781. Sur triumfa arko estas bonkvalita statueto de Nemakulita el la 1-a duono de 18-a jarcento. Bildo de Sankta Venceslao kun vidaĵo de Prago en suba parto.

Statuo redakti

Statuo de Sankta Johano Nepomuka kun anĝeleto sur voluta soklo el la jaro 1740.

Popola arĥitekturo redakti

Teretaĝa domo n-ro 47 el la 1-a duono de 19-a jarcento kun ornamente dekoraciita frontono.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti