Rütli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: scn:Grütli; cosmetic changes
Linio 3:
'''Rütli''' (en la franca lingvo ''Grütli'') estas malfacile atingebla herbejo apud la [[Kvarkantona Lago]] en la komunumo [[Seelisberg]] en [[Kantono Urio]] en [[Svislando]].
 
== Legendo pri la fondo de Svisa Ĵurkomunumo ==
Laŭ la legendo la [[1-an de aŭgusto]] [[1291]] la reprezentantoj de la svisaj [[prakantonoj]] [[Kantono Urio|Urio]], [[Kantono Ŝvico|Ŝvico]] kaj [[Untervaldo]] kunvenis sur la Rütli-Herbejo por krei per ĵuro eternan ligon por reciproka interhelpo. Tio estis la naskiĝo de la [[Svisa Ĵurkomunumo]].
 
La unua skriba mencio de Rütli datiĝas nur el la jaro [[1307]], kiam sur Rütli trupoj de Urio povis kuniĝi kun Ŝvicanoj por komune ataki teritorion de la [[Monaĥejo Einsiedeln]]. Certaj historistoj tial datas la Rütli-Ĵuron nur al la merkredo antaŭ Sankta-Martino 1307. Oni tamen ne vere scias, kiam la Svisa Ĵurkomunumo vere estis fondita, nek ĉu la Rütli-Ĵuro reale okazis aŭ estas pura mito.
 
== Rütli kiel nacia monumento ==
La Rütli-Herbejo estas nacia monumento, kiu tamen estis konservita en tre simpla formo. Ekzistas nur ŝiphaltejo, la trilanda puto kaj restoracio. La konservon de Rütli ebligis la ''Svisa Komunutila Societo'' (germane ''Schweizerische Gemeinnützige Gesellschaft, SGG''), kiu en la jaro [[1859]] kolektis monon kaj aĉetis la herbejon por malebligi la realigon de planita hotelkonstruo sur la loko. La societo ĉiujare okazigas la 1-an de aŭgusto simplan memorfeston sur Rütli. Ek de la 700-jarfestado de Svislando en la jaro [[1991]] sur Rütli troviĝas la komencopunkto de la ''Vojo de Svislando'' ĉirkaŭ la Kvarkantona Lago.
 
== Ĝeno de la memorfesto la 1-an de aŭgusto ==
Dum la lastaj jaroj ofte dekstroekstremuloj ĝenis la festadon de la 1-a de aŭgusto sur Rütli. Ŝoka estis la evento, kiam dekstruloj insultaĉis la 1-an de aŭgusto [[2005]] la tiaman federacian prezidanton [[Samuel Schmid]]. En la postaj jaroj la festo de la 1-a aŭgusto sur Rütli povis okazi nur sub forta polica protekto. En februaro [[2008]] tial en Kantono Urio estis lanĉita popola iniciativo, kies celo estas malpermesi festadon la 1-an de aŭgusto sur Rütli. Estas tamen dubinda, ĉu tia iniciativo estas jure akceptebla.
 
== Rütli Raporto ==
La [[25-an de julio]] [[1940]] la [[generalo]] de la [[Svisa Armeo]], [[Henri Guisan]], kunvenigis siajn ĉefajn oficiroj sur la Rütli-Herbejo por sia fama Rütli-Raporto, kie li alvokis al rezisto kontraŭ la aksaj potencoj ĉefe nazia [[Germanio]].
 
== Fontindikoj ==
Tiu-ĉi artikolo baziĝas grandparte sur la informoj de la artikolo pri Rütli en la [[:de:Rütli|germanlingva vikipedio]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.ruetli.ch/ Retejo de la Rütli-komisiono]
* [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8794.php Rütli en la Historia Leksikono de Svislando]
{{projekto|commons=Category:Rütli|markili=Rütli}}
 
Linio 37:
[[nn:Rütli]]
[[pt:Rütli]]
[[scn:Grütli]]
[[sv:Rütli]]