UK 2010: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Blahma (diskuto | kontribuoj) kristanaj aranĝoj dum la UK |
Blahma (diskuto | kontribuoj) +ekskursoj, sekcioj |
||
Linio 1:
La '''95-a Universala Kongreso''' de [[Esperanto]] okazis de la [[17-a de julio|17-a]] ĝis la [[24-a de julio]] [[2010]] en [[Havano]], [[Kubo (lando)|Kubo]]. La kongreson ĉeestis 1002 partoprenintoj el 59 landoj.<ref>[http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=391#1 Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 391 (2010-07-28)]</ref> Jam 20 jarojn antaŭe, en [[1990]], la [[75-a UK]] okazis en Havano.
== Organizado ==
La kongreson gastigis la kongresejo Palco en la havana kvartalo [[Playa (Havano)]], kelkajn kilometrojn sudokcidente de la urbocentro. Pri okazigo de la kongreso en Havano decidis la estraro de [[UEA]] en la [[93-a UK]] okazinta en [[Roterdamo]] [[2008]]. En la evalua procezo kandidatis por la 95-a kongreso ankaŭ [[Moskvo]], sed la Estraro de UEA fine favoris Kubon kaj la Komitato dum sia kunsido en Roterdamo en somero [[2008]] sekvis la estraron en sia decido.
== Programo ==
=== Ekskursoj ===
Oficialaj ekskursoj gvidis al naturparko [[Viñales|Valo Viñales]], insulo [[Cayo Levisa]], plaĝoj de [[Varadero]], naturparko [[Ciénaga de Zapata|Guamá]] (tuttagaj); al [[Havano]], laŭ la Vojo de [[Ernest Hemingway|Hemingway]], al vespera [[kanono|kanon]]pafado en la urba fortikaĵo kaj al vespera spektaklo en la [[kabaredo]] [[Tropicana]]. Spontane organiziĝis ankaŭ neoficiala junulara ekskurso HEJMEN (Havana Esperanto-Junulara Malmultekosta Ekskurso Neoficiala).
== Eksteraj rilatoj ==
Pri la kongresaj preparlaboroj samkiel la dumkongresaj okazaĵoj informadis la Esperanto-Redakcio de [[Radio Havano Kubo]]. La gazetarajn konferencojn organizitajn okaze de la kongreso partoprenis nekutime alta nombro de ĵurnalistoj.
== Proksimaj aranĝoj ==
Dum la semajno antaŭ la UK okazis en la proksima urbo [[Matanzas]] kongreso de [[ILEI]], dum la semajno post la UK okazis en [[Santa Cruz del Norte]] la [[IJK 2010|66-a IJK]].
|