Realo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 27:
La demando por scii kio estas tablo reale havas nenian sencon. Same estas pri ĉiuj aliaj fizikaj nocioj. La tuto de la mondo, kiu ĉirkaŭas nin ne estas alia afero ol la tuto de la spertoj, kiujn ni havas. Sen tiuj, la ekstera mondo havas nenian signifon. Ĉiu demando rilate al la ekstera mondo, kiu ne baziĝas iel je sperto aŭ observo estas deklarita sensenca kaj forĵetita kiel tia.<ref>[[Max Planck]], ''L'image du monde dans la physique contemporaine (La bildo de la mondo en la nuntempa fiziko)''</ref>
Tiel la koloro [[ruĝa]] estas realo por la vidanto kaj ne estas realo por la [[blindulo]]. La nocio de la realo dependas de la transvivitaj spertoj kaj estas do devigi malsama laŭ la individuoj.
 
 
=== Richard Dawkins ===
[[Richard Dawkins]] diras, ke eblas difini la realon kiel ''tio, kio respondas, kiam oni piedfrapas ĝin''<ref>''"Reality is what can kick back"''</ref>. Tio estas laŭ li la nura kriterio, kiu ebligas distingi realon sendiskute de iluzio.
 
Tia aparta difino difinas kiel ''reala'' interalie:
* la [[Virtuala realeco|virtualan realon]] (kio do signfias la uzon de la termino "realo"),
* la [[primo|primojn]]; ĉar nenia decido povas malhelpi primon esti prima, nek du personojn lloĝantajn sur du diversaj kontinentoj kaj neniam interŝanĝantajn, malkovri ilin.
 
Tiu pozicio estas simila al tiu de la verkisto [[Philip K. Dick]], kiu diris, ke ''"la realo estas tio, kio daŭre venas en la kapon, kiam oni ĉesis krei je ĝi"''.
 
== Bibliografio ==