Socialisma Partio de Svislando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
==Politika programo==
La Socialisma Partio de Svislando per ĝia aktuala politiko defendas klasike maldekstrecajn social-demokratiajn poziciojn. Ĝi defendas fortan ŝtaton, kiu protektu la malfortulojn de la fortuloj, ĝi defendas bonan publikan servon, estas kontraŭ drastaj ekonomiaj liberaligoj sed por sociaj liberaligoj, por protekto de la medio kaj klimato, por ekstera malfermo de Svislando precipe por aliĝo al [[Eŭropa Unio]], kaj por sekurecpolitiko kiu baziĝas sur pacifismo. La kantonaj kaj lokaj sekcioj de la Socialisma Partio de Svislando disponas pri vasta aŭtonomio, iliaj programoj do povas diferenciĝi de la programo de la nacia partio. Kvankam laŭ la germana nomo kaj la fakto, ke ĝi membras en la registaro, oni emas kompari la Socialisman Partion de Svislando kun la [[Socialdemokratia Partio de Germanio]] ĝi laŭ ĝia programo, politiko kaj klientaro multe pli proksimas al [[Die Linke|La Maldekstro]].
 
==Historio==
La Socialisma Partio de Svislando estis fondita la 21-an de oktobro [[1888]]. Post la unua mondmilito en la jaro [[1918]] la Socialisma Partio de Svislando organizis la [[Nacia Striko (Svislando)|Nacian Strikon]], kiun la Federacia Konsilio ĉesigis post kvar tagoj per helpo de la armeo. Tamen la striko havis gravajn konsekvencojn kaj plibonigis la sorton de la laboristoj ekzempe per la enkonduko de la 48-hora laborsemajno kaj la proporcia elektorajto estis enkondukita, kio ebligis al la Socialisma Partio duobligi la nombron de siaj membroj en la nacia parlamento. En la jaro [[1921]] la Socialisma Partio de Svislando kontraŭis aliĝon al la [[Tria Internacio]], sed ĝi aliĝis en la jaro [[1926]] al la [[Dua Internacio]].
 
==Eksteraj ligiloj==