Johano la 3-a Sobieski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 24:
[[Dosiero:Mariakasimira1641-2.jpg|thumb|right|200|Reĝino Marinjo]]
=== Reveno al lando kaj ribelo de Chmielnicki ===
En [[1648]] jaro mortas [[Ladislao la 2-a Vasa]], reĝo de Respubliko kaj komencas [[ribelo de Chmielnicki]] ([[Bogdan Chmielnicki]] batalanta pri sendependeco de [[Kozakoj|kozaka]] lando). Johano revenas kun sia frato Marek Sobieski kaj komencas batali- Johano fariĝas tuj rotmistrz (rotmajstro). Ili batalas kune tamen post la [[batalo de Zborów]] Marek estas kaptita de Kozakoj kaj mortas. Johano avancas al pułkownik (regimentestro) kaj komencas [[Batalo de Beresteczko|batalon de Beresteczko]]. Sekve [[Johano la 2-a Kazimiro|Johano la 2-a Vasa]] reĝo de Respubliko sendas Johanon Sobieski kiel politikan senditon al [[Otomana Imperio]] kie li lernos [[tatara lingvo|tataran lingvon]] kaj tradician turkan taktikon de batalado.
 
=== Sveda Diluvo ===
Poste komenciĝas en [[1655]] la invado de [[Svedio]] nomata en Pollando la ''Sveda Diluvo''. Johano, estrante la plej grandan regimenton en Pollando, kapitulacias apud [[Ujście]] kaj ĵuras la fidelecon al reĝo [[Karolo la 10-a Gustavo (Svedio)|Karlo la 10-a Gustavo]]. Li marŝis kun sveda ameo al Prusujo ĝis [[Gołąb]] kaj [[Jarosław]] kie li komencas kunorganizi la ribelon en la pola armeo kaj enigado ĝin al la sveda armeo. En [[1556]] jaro li fuĝis de la sveda armeo por batali sub gvidado de pola generalo [[Stefan Czarniecki]]. Poste li batalis kontraŭ Svedio sub gvidado de generalo [[Jan Lubomirski]] en [[Grandpollando]] kaj Prusio, kune kun [[Dymitr Wiśniowiecki]] li atakis [[Torunio]]n kaj enfine apud [[Varsovio]] reĝo avancigis lin al ''chorąży wielki koronny'' (''la granda krona flaganto''). Poste li mem gvidis en la batalo apud Varsovio, en [[1657]] li batalis kontraŭ princo de [[Transilvanio]] [[Georgo Rákóczi la 2-a]], sekve li atakis denove Torunion kaj [[Sztum]] fariĝante la reĝa regimentestro. En [[1659]] li okupiĝis pri politiko estante deputito al [[sejmo]] kaj komisiano de ''konsento de [[Hadiaĉ]]'' (pole: ''Hadziacz''). Post venko super Kozakoj kaj estro [[Jerzy Chmielnicki]] li estis reĝa komisiano subsignita en paco de [[Cudnów]].