Tomb Raider 1: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
 
== Karakterizoj ==
Krom paŝi, kuri kaj salti, Lara povas plenumi flankajn paŝojn, vertikalajn, transkapiĝojn, plonĝi akven kaj naĝi. Lara havas ankaŭ multajn armilojn. Kutime ŝi portas normalajn pistolojn kun senlimaj municioj sed inter pli fortaj armiloj estas ankaŭ pafilo, ''magnum''-oj kaj [[uzi]]-oj. Je certa momento, Lara estos senigita je la armiloj, lasante nedefendata la ludanton, kiu devos retrovi la armilojn. Tiu ĉi situacio multfoje okazas ankaŭ en [[Tomb Raider 2|sekvaj epizodoj]].
 
En Tomb Raider, multenombraj malamikoj kaj mortigaj kaptiloj malfaciligas la ludon al la ludanto. Fakte ĉiu nivelo entenas multajn malamikojn kiel danĝerajn bestojn (agresaj hundoj, skorpioj k a ) aŭ soldatojn. Inter la plej oftaj kaptiloj estas memorindaj la ruliĝantaj pintigitaj buloj, la pintaj pikilegoj kaj la abismoj.