Ralph Harry: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligilo al briĝo
e mistajpaĵo (misrekonitaĵo?)
Linio 3:
Lia patro estris gimnazion kaj la patrino estis el altranga familio de politikistoj. Ralph tiel elstaris kiel lernejano kaj poste studento, kaj intelekte kaj sporte, ke li gajnis la plej deziratan stipendion, Rhodes Scholarship, kiu ebligis studadon de juro en la tiutempe plej prestiĝa angla universitato, tiu de Oksfordo.
 
En la 1930-aj jaroj Ralph aktivis en kristanaj rondoj kaj emis al pacifismo; dum tiu periodo li eklemiseklernis Esperanton (1937). Li ĉeestis kongreson de la Monda Kristana Junulara Movado en Hago la tagon, kiam anonciĝis la germana invado de Pollando. La hororoj de la Dua mondmilito igis lin dubi la ekziston de Dio kaj la validecon de pacifismo. Li do celis konstruon de pli bona mondo per nerevolucia agado ene de la institucioj.
 
Ralph spertis tre sukcesan karieron kiel diplomato. Li estis membro de la aŭstralia delegitaro, kiu helpis krei la strukturon de UN tuj post la milito. Li fieris pri sia kontribuo al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Poste li agis kiel la aŭstralia ambasadoro en diversaj landoj, inter ili Sud-Vjetnamio dum la terura milito tie, kaj fine li reprezentis sian landon kiel ambasadoro ĉe UN.