Les Bois: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Les Bois datiĝas el la jaro [[1484]] kiel ''Des Boix''.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2956.php ''Claude Rebetez'': ''Les Bois'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2004-06-07)]</ref> Ĝis Les Bois farigixs memstara [[paroĥo]] en la jaro [[1619]] ĝi unue apartenis ĝis [[1596]] al la paroĥo [[Montfaucon]] kaj poste al [[Le Noirmont]]. La vilaĝeto [[Le Cerneŭ-Godat]] en la jaroj [[1815]] kaj [[1871]] vane provis sendependiĝi de Les Bois kaj farigix aŭtonoma komunumo.
 
Dum [[mezepoko]] Les Bois apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la [[Episkopejo|Princepiskopejo]] [[Bazelo]]. Post la [[Franca Revolucio]] de [[1792]] Les Bois apartenis dum unu jaro al la [[Raŭraka Respubliko]] kaj tiam de [[1793]] ĝis [[1800]] al la [[Francio|franca]] departemento ''Mont-Terrible'', kiu tiam estis integrita al la departemento [[Haut-Rhin]]. En la jaro [[1815]] la [[Viena Kongreso]] atribuis la komunumon Les Bois al la [[distrikto Franches-Montagnes]] de la [[Svislando|svisa]] [[Kantono Berno]]. Ek de la 1-a de januaro [[1979]] Les Bois apartenas al la nove fondita [[Kantono Ĵuraso]].