Clos du Doubs: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
La komunumo Clos du Doubs fondiĝis la 1-a de januaro [[2008]] per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj politikaj komunumoj [[Epauvillers]], [[Epiquerez]], [[Montenol]], [[Montmelon]], [[Ocourt]], [[Saint-Ursanne]] kaj [[Seleute]].
 
Dum [[mezepoko]] la plej multaj vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Clos du Doubs apartenis al la Paroĥaro Saint-Ursanne, kiu ek de la 12-a jarcento troviĝis sub la regado de la [[Episkopejo|Princepiskopejo]] [[Bazelo]]. Post la [[Franca Revolucio]] de [[1792]] la tuta regiono apartenis dum unu jaro al la [[Raŭraka Respubliko]] kaj tiam de [[1793]] ĝis [[1800]] al la [[Francio|franca]] departemento ''Mont-Terrible'', kiu tiam estis integrita al la departemento [[Haut-Rhin]]. En la jaro [[1815]] la [[Viena Kongreso]] atribuis la vilaĝojn de Clos du Doubs al la [[Svislando|svisa]] [[Kantono Berno]]. Ek de la 1-a de januaro [[1979]] ĉiuj vilaĝoj de la komunumo apartenas al la nove fondita [[Kantono Ĵuraso]]. Epauvillers kaj Epiquerez ĝis la naskiĝo de la komunumo Clos du Doubs apartenis al la [[distrikto Franches-Montagnes]], la ceteraj vilaĝoj al la [[distrikto Porrentruy]].
 
== Notoj kaj referencoj ==