Korbopilko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 18:
Jam baldaŭ post la eltrovo de korbopilkado en la jaro 1891, tiu sporto disvastiĝis ĉe kolegioj kaj universitatoj en Usono. La unua korbopilkomaĉo inter du kolegiaj teamoj okazis la 8-an de aprilo 1893 en [[Beaver Falls]] ([[Pensilvanio]]). La ''Geneva College'' gajnis kontraŭ la ''New Brighton YMCA''.<ref>[http://www.pittsburghlive.com/x/pittsburghtrib/s_84152.html Pittsburghlive.com]: legeble sub la titolo „Basketball History Impact“.</ref>
En la unuaj korbopilkomaĉoj ludis sep aŭ naŭ ludantoj en ĉiu teamo. La 18-an de januaro 1896 okazis la unua maĉo laŭ la nuntempa sistemo de nur kvin ludantoj en [[Iowa City]]. La [[Universitato de Ĉikago]] gajnis la maĉon per 15:12 poentoj kontraŭ la [[Universitato de Iowa]].
 
En la sekvaj jaroj kolegia korbopilkado iĝis pli kaj pli populara ene de Usono. La plej prestiĝaj universitato, kiel la [[Universitato Kolumbio]], kaj kolegioj subtenis siajn teamojn. Pro la granda nombro de kolegiaj teamoj fondiĝis en la jaro 1906 la organizaĵo ''„National Collegiate Athletic Association“'' (''NCAA'') en Ĉikago.
La unua NCAA-turniro de viroj okazis antaŭ 5500 spektantoj en la jaro 1939 en [[Evanston]] ([[Ilinojso]]). La [[Universitato de Oregon]] venkis la teamon de la [[Universitato de la ŝtato Ohio]] en la fina maĉo per 46:33.
 
Ankaŭ virina korbopilkado disvastiĝis ĉe kolegioj kaj universitatoj. En la jaro 1926 la ''Amateur Athletic Union'' organizis la unuan korbopilkoturniron por virinoj.
De tiam okazas ĉiujare NAIA-turniroj por virinoj. En la 1930-aj jaroj organiziĝis ankaŭ korbopilkoturniroj inter virinoj kaj viroj. Oni tamen ĉiam uzis la regulojn por viroj.
 
En la jaroj 1948 ĝis 1951 kolegia korbopilkado perdis popularecon pro multaj manipulado-skandaloj (pro ''Match fixing''), en kiuj enmiksiĝis profesiaj teamoj.
 
* Ekde [[1936]], korbopilko estas parto de la [[Olimpikoj]].