Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 118:
:Certe mi volas helpi, se mi povas. Tamen, mia scio de Lewis Carroll, kaj de liaj libroj, estas bedaŭrinde malgranda.
::Mi jam kun ĝojo malkovris viajn redaktojn en tiuj artikoloj kaj ĝuas vian kunlaboradon. Kiam mi havos tempon, mi denove daŭrigos la plibonigan procedon. Nek mi tiom spertas pri la libroj (mi nur legis ilin ĉeĥlingve, partojn anglalingve, nun estas leganta ilin en esperanto kaj ellernis kelkajn la poemojn parkere). La traduko kaj verkado por la e-a Vikipedio do helpas ankaŭ al mi ekkoni la librojn pli profunde. Oni povas ankaŭ lerni tion, kion oni ne scias, de la alilingvaj artikoloj - certe vi trovos ĉe [[Alico en Mirlando]] en la listo maldekstre sube ligilon al artikolo samtema en iu lingvo, kiun vi komprenas - do vi povas helpi tradukante la informojn de tiu artikolo esperanten :) Ĝis kaj dankon pro via kunlaboro! [[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 21:09, 18. Nov 2005 (UTC)
Hodiaŭ mi iom denove "freneziĝis" pri la temo kaj elverkis kompletan artikolegon pri [[La Aventuroj de Alico en Mirlando]] kaj ankoraŭ "apartigilon" pri la du libroj samtempe, [[Alico en Mirlando]]. Kion vi opinias pri tiu laboro? Ankoraŭ plibonigindas la artikolo pri [[Lewis CARROLL]], sed tion ni faru nur iom pli poste. --[[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 00:09, 20. Nov 2005 (UTC)