Stigmato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sh:Stigma (rana)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Sed la vorto havus nur filologia altiro se la historio kaj kronikoj ne konus personojn vunditajn samloke kaj sammaniere kvazaŭ identiĝantaj al modelo: stigmatizitaj, do, sen konstateblaj fizikaj kaŭzoj. Kaj la fenomeno konstatas jam tra ok jarcentoj, de kiam unue en [[Francisko el Asizo]] (1224) ties kunfratoj rimarkis la karakterizajn signojn.
'''Ĉu naturaj signoj aŭ supernaturaj?''' La eksplikoj de la fenomeno generis, eĉ inter la kristanoj, akrajn debatojn inter tiuj kiuj vidas konatajn aŭ nekonatajn patologiojn kaj tiuj kiuj emas vidi supernaturaĵojn, do inter superstiĉo kaj veneradoadorado. La katolika eklezio mem, same kiel en la kazo de la [[Torina Mortotuko]], neniam klare difinis la naturon de la stigmatizado, sin limigante esplori, eĉ science, unuope sur uloj ĝin portantaj. Eĉ la kanonizado de la stigmatizito ne estas klara kaj eksplicita deklaro pri la supernatura origino de la fenomeno: kanonizado estas prefere deklaro pri manko de subjektiva malhonesteco. Kazoj de evidentigitaj mistifikoj ĉi tie ne interesas.
Laŭ komuna eklezia doktrino, sciencisto (katolika aŭ nekatolika) povas konstati kaj trovi naturajn eksplikojn pri la fenomeno: ekzemple, la forta religia enmergiĝo en la medito pri la pasiono de Jesuo (kio tamen, ne ĉiam okazas) povus favori somatizojn de la imagitaj vundoj; povas ankaŭ konstati nenion patologian en psikismo sana kaj realista kaj ekvilibra; sed eĉ en tiu kazo scienco kaj sciencisto ne rajtas kredi konstati supernaturajn eventojn ĉar tiuj ĉi estas koneblaj per aliaj principoj kaj sci-fontoj.