Kantono Valezo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 98:
 
==Trafiko==
Fervoje Valezo atingeblas de nordo tra la [[Baza tunelo de Lötschberg]], de oriento tra la [[Furkotunelo]], de sudo tra la [[Sempionotunelo]] kaj de okcidento per la grava tajnlinio de Laŭzano. Tra Lötschberg-Sempiono pasas unu el la du gravaj svisaj transalpaj fervojlinioj, kiu konektas nordon kaj sudon de [[Eŭropo]]. Tra la Sempionotunelo krome pasas la grava linio de [[Parizo]] al [[Milano]]. Aŭtovoje Valezo atingeblas de [[Laŭzano]] pere de la [[svisa aŭtovojo A9]], la sola rekta autovojaliro al Valezo. Krome Valezo atingeblas pere de [[Sempiono-Pasejo]], [[Grimsel-Pasejo]], [[Montpasejo Granda Sankta Bernardo]] kaj nur somero tra [[Furkopasejo]]. Vintre eblas el nordo, oriento kaj sudo atingi la kantonon per la aŭtomobiltrajnoj kiuj funkcias tra la tri gravaj fervojtuneloj de Lötschberg, Sempiono kaj Furko. Tra Furko cirkulas la etŝpura Materhorno-Gotardo-Fervojo, sur la linio de Laŭzano la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]], kaj tra la tuneloj de Lötschberg kaj Sempiono la [[Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo]]. Multnombraj mallarĝŝpuraj fervojoj, dentoradofervojoj, aertelferoj, kaj seĝotelferoj kondukas al la flankaj valoj kaj multnombraj turismaj lokoj.
 
==Historio==