Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forviŝis la tutan entenon el la paĝo
Dferg (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de McJeff (diskuto); restarigis al la lasta versio de Marqnt98
Linio 1:
'''''Saluton!'''''
 
Mia nomo estas '''Christophe CHAZAREIN'''. Mi naskiĝis en [[Nico]], la 5-an komplementan tagon [[franca revolucia kalendaro|187]]. Mi loĝas en [[Tuluzo]], sudokcidente de Francujo. Nuntempe, mi estas senlaborulo sed mi projektas eklabori kiel volontulo en [[Bjalistoko]] en 2009 per la programo "EVS" (Eŭropa Volontula Servo).
 
Mi studis [[arkeologio|arkeologion]], interesiĝas pri [[historio]], politika filozofio, [[muziko]] (interalie [[rokmuziko|roka]] kaj [[klasika muziko|klasika]]), [[ludoj]] (ĉefe [[ŝako]], kaj bonetosaj ludoj kiel [[homlupa ludo]]), lingvoj...
 
Mia [http://tralafenestro.wordpress.com/ blogo].
 
== Esperantumado ==
 
[[Dosiero:IJK_Zakopane.jpg|thumb|right|300px|mi kaj amikoj]]
 
Mi eklernis Esperanton en aŭgusto 1998, per la [http://ikurso.esperanto-jeunes.org/fr/cge/intro.php dekleciona retkurso]. Dum la unuaj kvar jaroj, mi snobis esperanto-renkontiĝojn, preferante legi aŭ praktiki per la reto. Kiam mi fine partoprenis mian unuan junulan renkontiĝon, mi tuj ŝategis tion kaj bedaŭris ke mi ne pli frue venis. En la jenaj vi povis renkonti min:
 
* ''Kultur-Arta Festivalo de Esperanto ([[KAFE]]), 2000, Tuluzo:'' mi deĵoris kelkajn tagojn ĉe la libro-servo.
* ''Internacia Seminario ([[IS]]), 2002-03, [[Trier]]:'' mia vera unua renkontiĝo. Ankaŭ mia plej sopirata.
* ''IS, 2003-04, [[Naumburg]]:'' kie skandalegis la neforgesenda VVĈP.
* ''Internacia Junulara Semajno ([[IJS]]), 2004, [[Miskolc]]:'' kie ni spektis la tragedian pereon de esperanto-flago.
* ''[[FESTO]], 2004, [[Orléans]]:'' la sola renkontiĝo, kiu proklamas sin la plej stulta. Rekomendenda.
* ''IS, 2004-05, [[Wetzlar]]:'' kie ni unuafoje ludis la mirindegan [[homlupa ludo|homlupan ludon]].
* ''Centjariĝo de la unua Universala Kongreso, 2005, [[Bulonjo-ĉe-Maro]]:'' mi deĵoris kun miaj amikoj [[JEFO]]-anoj ĉe la sandviĉejo.
* ''Norda Renkontiĝo, 2005, [[Villefranche-de-Conflent]]:'' aranĝita de [[KEA]]. Trankvila semajnfino en la pirinea montaro.
* ''Internacia Junulara Kongreso ([[IJK]]), 2005, [[Zakopane]]:'' unu el miaj plej ŝatataj.
* ''IJS, 2005, [[Vác]]:'' la plej bone aranĝita.
* ''FESTO, 2005, [[Mazamet]]:'' en fora loko, perdita ĉe lago en arbaro.
* ''IS, 2005-06, [[Xanten]]:'' mia malplej ŝatata...
* ''IJK, 2006, [[Sarajevo]]:'' plej interesa pro la lando.
* ''4a Printempa Renkontiĝo, 2007, [[Vallguorguina]]:'' varma kaj muzikema. Sed iom tro mallonga!
* ''FESTO, 2007, [[Montoire-sur-le-Loir]]:'' bonega programo, bona etoso, kaj, mirakle, la francoj ekparolis esperanton!
* ''Ago-Semajno ([[Ago-Semajno|AS]]), 2007-08, [[Malbork]]:'' certe la plej laciga. Ĉi tio ne estas riproĉo ;-)
* ''Krokodila Renkontiĝo, 2008, [[Arrout]]''
* ''IJK, 2008, [[Szombathely]]''
* ''34a Kongreso de [[KEA]], 2008, [[Sabadell]]'': interesega prelegaro. La plej serioza kongreso kiun mi partoprenis.
* ''94a Universala Kongreso ([[UK]]), 2009, [[Bjalistoko]]
* ''[[ARKONES]], 2009, [[Poznań]]
 
== Vikipediumado ==
 
Malofte mi kontribuas al Vikipedio, kaj nur laŭ miaj pasantaj interesoj. Mi nuntempe prilaboras la artikolon pri [[Franca revolucio de 1789]]. Pasintaj kontribuoj:
*[[Guy Debord]]
*[[Situaciista Internacio]]
*[[Cornelius Castoriadis]]
*[[Socialismo aŭ barbareco]]
*[[Literismo]]
*[[Homlupa ludo]]
*[[Malfermado en ŝako|Malfermado (ŝako)]]
*[[Serge Gainsbourg]]
*[[Ivan Illich]]
*[[Henri Lefebvre]]
*[[Raoul Vaneigem]]
*[[KOBRA]]
*[[Constant Nieuwenhuys]]
*[[Asger Jorn]]
*[[Literista Internacio]]
*[[Beat-generacio]]
*[[Konsiliismo]]
*[[al-Andalus]]
*[[Eugène Atget]] ''(mi lasis parton en la angla, por kiu volas traduki ĝin)''
*[[Kolono Durruti]]
*[[Jansenismo]]
[[Kategorio:Vikipediistoj|CHAZAREIN Christophe]] [[Kategorio:Vikipediistoj de Francio|CHAZAREIN Christophe]]