Šumperk: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Vidindaĵoj, E.ligiloj
Linio 26:
* Koordinatoj: {{koord|49|58|N|16|59|E}}
'''Šumperk''' estas distrikta urbo, en kiu loĝas 30 600 loĝantoj. La urbo situas en norda [[Moravio]] kaj ĝi estas elirejo al montaro [[Jeseníky]].
 
== Historio ==
 
Šumperk estis fondita komence de la 70-aj jaroj de la [[13-a jarcento]], sed la unua mencio el la jaro [[1281]] parolas pri ĝi kiel pri la urbo. Fine de la [[14-a jarcento]] la urbo akiris multajn privilegiojn kaj je cent jaroj pli malfrue ([[1496]]) ĝi fariĝas posedaĵo kaj pli malfrue sidejo de Žerotín-anoj. Al la tempo de ilia regado rememorigas restaĵoj de ŝtonaj remparoj. Šumperk prosperis ankaŭ kiel reĝa kamera urbo. Post [[batalo sur Blanka Monto]] kaj post gravaj damaĝoj dum la tridekjara milito, kaŭzitaj de la sveda soldataro, fariĝis en la tempo de dura rekatoligo kaj germanigo ties administrantoj ĝis la jaro [[1848]] Lichtenštejn-anoj. Ĝis la 2-a duono de la [[17-a jarcento]] estas de tie konataj sorĉistaj procesoj. Nur fondado de teksmanufakturoj alportis al la urbo disvolviĝon, pli malfrue estis fondataj fabrikoj, kiuj komune kun maŝinindustriaj uzinoj kaj uzinoj por prilabori lignon ŝanĝis la urbon en modernan industrian urbon. En la 2-a duono de la [[19-a jarcento]] kontribuis al kresko de la urbo malfondo de la remparoj kaj la urbaj portaloj, same kiel alfikso al fervojlinio kaj ĝia disvastiĝo al montaro [[Jeseníky]].
 
== Vidindaĵoj ==
* Kastelo - triala, origine renesanca konstruaĵo supozeble el 1496-1504; rekonstruita en klasikisma stilo en tri etapopj en duono de la 19-a jarcento
 
* Eksa dominikana monaĥejo kun monaĥeja preĝejo de [[Anunciacio]] de [[Virgulino Maria]] - frubaroka monaĥejo el la 2-a duono de la 17-a jarcento kun gotika kerno, adaptita en la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento
 
* Secesia preĝejo de [[Sankta Johano la Baptisto]] - ununava frubaroka preĝejo kun origina kerno el la 13-a jarcento, konstruita post incendio de la urbo en 1669, adaptita en 1769
 
* Preĝejo de [[Sankta Barbara]] - ununava baroka preĝejo el 1753-1755 kun valora pentroornamo
 
* Malnovkatolika preĝejo de [[Sankta Johano la Evangeliisto]] - secesia konstruaĵo el komenco de la 20-a jarcento
 
* Resto de la urba muregaro el periodo post 1496
 
* Urbodomo sur la ĉefplaco, konstruita en 1909 - 1911 en stilo de saksa novrenesanco kun secesiaj detaloj
 
* Patrujscienca muzeo - konstruaĵo en empira kaj novrenesanca stilo situanta en la urba parko
 
* Teatro Šumperk
 
* Urbanaj domoj en renesanca kaj baroka stiloj
 
* Baroka pesta kolono kun statuaro el 1719
 
 
 
== Ĉirkaŭaĵo ==
 
En la ĉirkaŭaĵo de la urbo situas grava banloko [[Velké Losiny]] kaj malpli granda banloko [[Bludov]]. Norde de la urbo estas en romantika pejzaĝo Městské skály (Urba rokaro) kun rokaj kreaĵoj.
 
== EsperantistojEsperanto en Šumperk ==
 
En la urbo aktivas Esperanto-klubo, kiu havas propran retpaĝaron - vidu en ketseraj ligiloj.
 
* [[Věra Gavandová]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{el}} [http://www.musumperk.cz/ Oficiala urba retpaĝaro]
{{el}} [http://www.infosumperk.cz/ Turisma informretejo de la urbo]
{{el}} [http://www.muzeum-sumperk.cz/ Patrujscienca muzeo ]
{{el}} [http://www.esperantosumperk.estranky.cz/ Esperanto-klubo Šumperk]
 
 
{{Municipoj de Regiono Olomouc|Distrikto Šumperk}}