Cseh-metodo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Brunido (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
La '''Cseh-metodo''' [Ĉe-metodo] dankas sian ekziston al la fakto, ke [[Andreo Cseh]] estis devigata gvidi Esperanto-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo [[Sibiu]] ([[Hermannstadt]], [[Nagyszeben]]). [[Lernolibro]]j ne estis haveblaj; mendi el eksterlando neeble, ĉar la limoj ankoraŭ fermitaj. [[Pastro]] Cseh defendis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj [[krajono]] la [[lernanto]]jn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en Esperanto. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.
 
La metodo komencistiel siandisvastiĝis triumfantra vojon tratuta Eŭropo.
 
La principoj de la metodo estas la jenaj:
Pro kio la granda sukceso?
 
Ĉar la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo. La principoj de la metodo estas la jenaj:
:a) neuzado de lernolibroj
:b) neuzado de [[nacia lingvo]], sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
Linio 25 ⟶ 23:
Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.
 
Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan [[gramatiko]]n en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon. Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝasfiniĝis ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La "Konversacioj" de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkasrimarkis, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon.
 
==Historio==
Linio 32 ⟶ 30:
La ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la internacia Cseh-Instituto de Esperanto. El ili kelkaj konstante laboras sur internacia kampo. [[Tiberio Morariu]] komencis gvidi kursojn en 1923 en [[Rumanujo]] kaj poste faris tre multajn kursojn en [[Svedujo]], [[Danujo]], [[Saksujo]], [[Svisujo]] kaj [[Vieno]], lastatempe kun sia edzino [[Lizzie Morariu-Anderson]]. La estona [[H. Seppik]] depost 1929 laboras en [[Svedujo]] kaj [[Norvegujo]]. Fino [[Elinjo PAHN]] el [[Estonujo]] kursgvidadas de 1930 en [[Svedujo]], [[Francujo]], [[Danujo]], [[Nederlando]] kaj [[Hispanujo]]. [[Julio Baghy]] el Budapest gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francujo, [[Estonujo]] kaj Latvujo. La hungara d-ro [[Ottmár Fischer]] grandskale instruas en Norvegujo kaj la rumana [[Sig. Pragano]] en Nederlando kaj Britujo. La norvega [[Jens Schjerve]] en Norvegujo, Francujo kaj Usono gvidis grandajn kursojn. [[G. Ahlstand]] laboris en Estonujo. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas lastatempe: f-ino [[Lidja Zamenhof]] (Svedujo kaj Francujo), f-ino [[M. SAXL]] (Danujo kaj Nederlando), [[Ajo]] (Danujo kaj Germanujo), [[K. TUNON]] (Estonujo), [[H. Rikand]] (Estonujo), [[H. FOX]] (Svedujo), [[A. Siitam]] (Finlando), [[J. Fethke]] (Svedujo); krom tio multaj fervore disvastigas Esperanton, instruante en siaj hejmlandoj.
 
Cseh-metodaj kursoj okazis ĝis nun en 28 landoj, inter kiuj ankaŭ en Usono ([[Schjerve]] kaj [[Armin Doneis|Doneis]]), en Ĉinujo ([[Lilok]] en [[Kanton]]) kaj en [[Nederlanda Hindujo]] ([[D. M. Pot]]).
 
==Instituto==
La 24an de majo 1930 fondiĝis en [[Hago]] la [[Internacia Cseh-Instituto de Esperanto]]. Ĝia celo estas eduki kaj doni bonajn instruistojn al la publiko, kiu deziras lerni Esperanton en agrabla kaj facila kurso laŭ la metodo de Cseh kaj doni al la instruistoj kaj al la kursaranĝantoj la necesan helpon. La internacia Cseh-Instituto estas sendependa kultura fondaĵo kun sidejo en Hago (Nederlando) kaj ĝi estis direktata de la fondintoj : Andreo Cseh kaj s-ino [[Julia Isbrücker]]. La internacia Konsilantaro de la Instituto konsistis el prof. [[P. BOET]], Genève, prof. [[O. Bujwid]], Krakow, prof. [[W. Esperanto Collinson]], Liverpool, konsulo [[K. von Frenckelt]], Dresden, d-ro [[Edmond Privat]], Geneve, [[Ed. Stettler]], Bern, [[Georges Warnier]], Parizo.
 
La oficejo de la Instituto instaliĝisestabliĝis en Hago, unue en la hejmo de ges-roj Isbrücker, depost la unua de okt. 1933 en propra domo, Riouwstraat 172.
La Instituto aranĝasaranĝis en ĉiu jaro internaciajn kursojn kaj seminariojn por tiuj personoj, kiuj deziras poste gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Al personoj, kiuj deziras gvidi Cseh-metodajn kursojn, la Instituto donasdonis specialan rajtigilon kaj disponigasdisponigis la necesan materialon por la kursoj. La instituto havis en junio de 1933 jam precize 300 rajtigitajn instruistojn en 23 landoj.
 
Al la instituto apartenas: Fondantaj membroj; subtenantaj membroj; aktivaj membroj, kiuj kunlaboras kun Instituto. Ili estas invitataj de la istituto.
 
La Instituto aranĝas en ĉiu jaro internaciajn kursojn kaj seminariojn por tiuj personoj, kiuj deziras poste gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Al personoj, kiuj deziras gvidi Cseh-metodajn kursojn, la Instituto donas specialan rajtigilon kaj disponigas la necesan materialon por la kursoj. La instituto havis en junio de 1933 jam precize 300 rajtigitajn instruistojn en 23 landoj.
 
La unua internacia kurso, kiun aranĝis la Instituto, estis en 1930 en [[Arnhem]]. Partoprenis 200 instruistoj el 20 landoj. Rezulte de tio, la urbestraro de Arnhem disponigis bienon kun belega domo en 1930 por la kursoj kaj konferencoj de la Cseh-Instituto.
 
La [[Esperanto-Domo]] (Arnhem) entenis kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotelĉambrojn por 50 personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aranĝis de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn el kiuj ĝis nun la plej gravaj estis:
*La Universitata Kurso de d-ro Privat kaj la Lingva Konferenco dum Pasko 1932,
*la Lingva Olimpiado dum Kristnasko 1932 kaj
*la internacia kurso por la personaro de la Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ĉeestis el 5 landoj en junio 1933
 
La hodiaŭa [[Internacia Esperanto-Instituto]] ankoraŭ ĉiam havas sian oficejon en Hago (Riouwstraat 172).
Krom progresigo de la Cseh-metodo ĝi organizas kulturajn kunvenojn, evoluigas lingvistikan softvaron por Esperanto kaj subtenas la katedro pri [[Interlingvistiko]] kaj Esperanto de la [[Universitato de Amsterdamo]].
 
[[Kategorio:Lernado, instruado kaj kursoj de esperanto]]