Pelopso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fimako (diskuto | kontribuoj) |
Fimako (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Pelops.jpg|thumb|250px|'''''Pelopso''''', laŭ [[Guillaume Rouille]], [[1553]].]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Pelopso''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] Πέλοψ, nigr-okula) estis reĝo, unue, de la urbo [[Pizo (Grekio)|Pizo]], sed poste li disvastigis sian povon sur la tuta [[Peloponezo]] (fakte, tiu vorto signifas «la insulo de Pelopso»). Ankaŭ la naŭ insuloj kiuj troviĝas
Pelopso fondis la dinastion de [[Atreo]], kiu ricevis ĝian nomon de lia plej fama filo. Pro tio, kaj pro la granda povo kiun li kaj lia idaro akiris, Pelopso estis kultita kiel eponima heroo de Peloponezo, ĉefe en [[Olimpio]]. Oni priskribis lin kiel ege riĉa homo, bonkora sed tiel orgojla kiel lia fratino Niobo (pro tio li estis la nura homo kiu funebris ŝin).
==Genealogio kaj origino==
[[Dosiero:Lineage Tantalus.JPG|thumb|350px|Genealogia arbo de la ĉefaj membroj de la familio de Pelopso.]]
Pelopso estis filo de [[Tantalo (mitologio)|Tantalo]] kaj [[Diono]] (filino de la [[titano]] [[Atlaso (mitologio)|Atlaso]]) aŭ [[Taigeto]]<ref>Higeno. ''Fabloj'', 82.</ref>. Tamen, kelkaj verkistoj nomas lian patrinon [[Eŭrjanaso]], [[Eŭremisto]] aŭ [[Klitio]]<ref>''Skolastiko pri Eŭripido'', 5,11. [[Johano Tzestes]], ''Pri Likofrono''.</ref>. Aliaj asertas ke li estis bastarda filo de Tantalo kaj nekonata patrino, aŭ eĉ ke liaj gepatroj estis Atlaso kaj la nimfo [[Linoso]]<ref>[[Laktantio]]. ''Fabloj pri la metamorfozoj de Ovidio'', 6.6.</ref>. [[Pindaro]] nomis lin ''Kronida'', ĉar li estis pranepo de [[Krono (mitologio)|Krono]] aŭ eble pro [[Pluto (mitologio)|Pluto]], patrino de Tantalo.
Li havis multnombran idaron, danke al sia edzino [[Hipodamio]], filino de Enomao. Inter ili elstaris [[Piteo]] (kiu fondis la urbon [[Trezeno]]), [[Alkatoo]], [[Diaso]], [[Plisteno]], [[Atreo]] (reĝo de [[Mikeno]]), [[Tiesto]], [[Kopreo]] kaj [[Hipalcimo]]. Tamen, la nombro kaj nomoj de la pelopidoj varias laŭ la diversaj aŭtoroj kiuj listas ilin.
Linio 27:
|
* [[Alkatoo]]
* [[Antibio]]
* [[Arkipo]]
* [[Astidamio #Astidamio, filino de Pelopso|Astidamio]]
* [[
* [[Atreo]]
* [[
* [[Diaso]] aŭ [[Dianto]]
* [[Elio]]
|
* [[Elino]]
* [[Epidaŭro]]
* [[Euridico]]
Linio 46 ⟶ 49:
* [[Nicipo]]
* [[Piteo]]
* [[Plisteno]]
* [[Siciono]]
* [[Sciro]]
Linio 53 ⟶ 57:
==Inter dioj==
La patro de Pelopso, Tantalo, estis reĝo de la monto
[[Dosiero:Pelops and Hippodamia racing.jpg|thumb|left|'''''Pelopso''' ĉare kuras por Hipodamio, kiu staras apud li''. Reliefo konservita ĉe la Metropola Art-Muzeo de [[Novjorko]].]]
==Konkurenco==
Kiam Pelopso plenkreskis, li enamiĝis al Hipodamio, filino de la kruela Enomao, reĝo de Pizo aŭ Olimpio. Sed oni informis Pelopson pri la sekreta amo de Enomao al lia filino (aŭ pri antaŭdiraĵo kiu asertis ke Enomao estos murdita de sia bofilo), pro kio tiu reĝo mortigis pli ol tri dek svatiĝantojn de la princino, post defii ilin konkuri en ĉar-kurado. La ĉevalinoj de Enomao, [[Psilo]] kaj [[Harpino]], donacitaj al li de [[Areso]], estis filinoj de la vento, kaj pro tio rapidegaj. Tamen, Pelopso akceptis la defion, kaj petis al Enomao permeson edzinigi lian filinon. Sed li ne estis tre certa pri sia venko, kaj pro tio li alvokis Pozidonon, sia antaŭa amanto<ref>[[Pindaro]]. ''Unua Olimpia Odo'', 71.</ref>, kaj post rememori ilian rilaton, petis helpon al li por venki Enomaon. Rideteme, Pozidono donacis al li ĉaron eltiritan de nelacigeblaj kaj nemorteblaj flugantaj ĉevaloj<ref>[[Cicero]]. ''Tusculanae Disputationes'' 2.27.67.</ref>, kiuj eĉ kapablis rajdi sur la maro. Por provi ilin, Pelopso vojaĝis tra la [[Egea maro]] al monto Sipilo, kie li konstruis templon al [[Afrodito|Temnia Afrodito]]. La rajdado estis tiel rapida ke la koĉero de Pelopso, [[Cilo]], ne sukcesis supervivi. Lia animo komunikiĝis per sonĝoj kun Pelopso, kiu honore entombigis lin en [[Lesboso]] kaj dediĉis templon al [[Apolono|Cila Apolono]]<ref>Teono. ''Pri Arato'', paĝ. 21.</ref>. Oni diras ke la dankema animo de Cilo favore intervenis en la posta konkurado kun Enomao.
Tamen, eĉ
Kiam Mirtilo petis sian rekompencon, Pelopso ĵetis lin el klifo<ref>Al maro kiun oni de tiam nomis [[Mirta maro]], inter Peloponezo kaj la [[Cikladaj insuloj]].</ref>, publike akuzante la koĉeron pri klopodi seksperforti Hipodamion. Mortigonte, Mirtilo malbenis sian murdinton pro lia perfido, kaj de tio devenis la anatemo kiu ruinigis la familion de Pelopso: du el liaj filoj, Atreo kaj Tiesto, mortigis trian, [[Krisipo]], la plej ŝatata kaj heredinto de sia patro. Ili estis elpatrujitaj, kune kun Hipodamio, kiu fine pendigis sin. Ankaŭ la nepoj kaj pranepoj de Pelopso suferis la malbenon de Mirtilo, inter ili [[Agamemno]], [[Egisto]], [[Menelao]] kaj [[Oresto]].
Linio 65 ⟶ 69:
Laŭ Burkert<ref>Walter Burkert. ''Homo Necans'', 1983. paĝ. 95.</ref>, kvankam la historio de Hipodamio aperas kaj en la ''Katalogo de virinoj'' de [[Herodoto]] kaj sur la brusto-kiraso de [[Cipselo]] (ĉ. [[570 a.K.]]) konservata en Olimpio, la mito de la ĉar-kurado iĝis grava en la historio nur post la inkludo de tiu konkuro en la Dudekaj Olimpiaj Ludoj ([[630 a.K.]]). Tamen, ĉar-kuradaj scenoj ornamis la orientan frontonon de la templo de Zeŭso en Olimpio, do oni supozas ke ĝi estis konata afero antaŭ tiu evento. Krome, G. Devereŭ<ref>G. Devereŭ. ''The abduction of Hippodameia as 'aiton' of a Greek animal husbandry rite'', SMSR 36. 1965, paĝ. 3-25. Burkert, pravigis tiun teorion per interpretado de fragmentoj de Herotodo (4.30), Plutarko (''Grekaj Aferoj'', 303b) kaj Paŭzanio (Priskribo de Grekio, 5.5.2.).</ref> rilatigis la forkapton de Hipodamio al tabuaj ritoj pri best-bredado en [[Elido]] kaj al la influo de tiu regiono sur Olimpio kiu iĝis pli kaj pli forta dum la sepa jarcento a.K.
La [[Eleo|
Pelopso plifortigis lian regadon per edziĝoj de siaj familianoj kun membroj de la tiam plej famaj familioj. Lia fratino [[Niobo]] edziniĝis al reĝo [[Amfiono]] de [[Tebo (Grekio)|Tebo]], kaj
==Morto de Krisipo==
Kiam [[Lajo]], antaŭa reĝo de Tebo kaj patro de [[Edipo]], estis elpatrujita, li ricevis gastigadon ĉe la palaco de Pelopso en Peloponezo. Tiam li enamiĝis al bastarda filo de sia gastiganto, Krisipo, kaj sukcesis forkapti (aŭ allogi) lin.
{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=Mitaj reĝoj de [[Peloponezo]]
|ANTAŬULO=[[Enomao]] ([[Pizo (Grekio)|Pizo]]), [[Epeo]] ([[Olimpio]]) kaj [[Stinfalo]] ([[Arkadio]])
|TEMPO='''Pelopso'''
|POSTEULO=[[Atreo]] ([[Mikeno]]), [[Piteo]] kaj [[Trezeno (mitologio)|Trezeno]] ([[Trezeno]]) kaj [[Siciono (mitologio)|Siciono]] ([[Siciono]])
}}
{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=Mitaj reĝoj de [[Paflagonio]]
|ANTAŬULO=[[Tantalo (mitologio)|Tantalo]]
|TEMPO='''Pelopso'''
|POSTEULO=[[Ilo]], reĝo de [[Trojo]]
}}
==Kultado kiel heroo==
Linio 83 ⟶ 96:
El la [[kultado de herooj|kultado]] de Pelopso en [[Olimpio]] devenis la mitaro pri la establo de la [[Olimpiaj ludoj]], la plej fama ekzemplo de unuiĝo de la [[helenoj]]. En sanktejo de tiu urbo, oni dediĉis [[ktoniko|ktonikajn]] verŝ-oferojn al ''malhel-vizaĵa'' Pelopso, kontraste al la luma ritaro kiun oni organizis tage al ''ĉiela dio'' [[Zeŭso]] en la sama loko<ref>[[Walter Burkert]], 1983:96.</ref>.
La sanktejo de Pelopso en Olimpio, la ''Pelopion, sur kiu versis glora sango''<ref>Pindaro. ''Unua Olimpia Odo''.</ref> estis priskribita de Paŭzanio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.13.1-3.</ref> kiel konstruaĵo ĉirkaŭita de sakralaj ŝtonoj kiu staris aparte de la templo de Zeŭso, apud la tombejo de la heroa reĝo, ĉe vadejo de la rivero [[Alfeo]], proksime de la templo de Artemiso en Piso. La ĉaro de Pelopso viziteblis en la templo de Demetra en [[Flio]], kaj lia ora glavo estis parto de la trezoro de la [[Siciono|sicionaj]] en Olimpio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 2.14.3.</ref>. [[Elektra]] subterigis la lanco-skepttron de Pelopso (ankaŭ uzata de Oresto), kun kromaj oraĵoj, en la landlimo inter [[Keroneo]] kaj [[Faroteo]], kie oni malkovris ĝis poste. Faroteanoj pledis por la oro, sed keroneanoj konservis la skeptron kaj sakrale honoradis ĝin. Fakte, lia plej grava sacerdoto estis tiu, kiu portadis ĝin<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 9.40.6.</ref>.
Pelopso ricevis kultadon kiel ktonika diaĵo, al kiu oni nokte oferis nigran vir-ŝafon. La restaĵoj de Pelopso restis en korbo ĉe la sanktejo de [[Artemiso|Artemiso Kordaks]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 6.22.1.</ref>, sed poste oni translokiĝis ilin al fera sarkofago kiun oni subterigis en la antaŭ priskribita tombejo. Tamen oni montris grandegan skapolon teorie de li, konservita aparte,<ref>[[Adrienne Mayor]]. ''The First Fossil Hunters: Paleontology in Greek and Roman Times''. Eld. Princeton University Press, 2000. Mayor klarigas la uzadon de gigantaj fosiliaj ostoj en la greka kultado kaj mitaro.</ref>, kiun laŭ [[Johano Tzetzes]] oni portis al Trojo por ebligi la venkon de la aĥea armeo. Laŭ Paŭzanio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.13.4.</ref>, tiu osto sinkis en la maro, kun la ŝipo kiu portis ĝin reen al Pizo, sed multaj jaroj poste fiŝkaptisto ([[Demarmeno]] el [[Eretrio]]) trovis ĝin en sia reto. Demarmeno demandis al Orakolejo de Delfo kion fari kun tiu osto, kaj la pitio konsilis lin donaci ĝin al la [[Eleo|eleaj]], kiuj tiam nomumis Demarmenon oficiala gardisto de la relikvo<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 13.3.</ref>. Oni ankaŭ diris ke el tiu osto estis farita la [[paladio]]<ref>[[Klemento el Aleksandrio]]. ''Ad Gents'', 30.d.</ref> kaj la sigelilo de Agamemno<ref>[[Sofoklo]]. ''Elektro'', 326.</ref>.
Tial kial antikvaj grekoj sciis nenion, kompreneble, pri dinosaŭroj kaj mamutoj, kiam aperis iliajn restaĵojn oni atribuis ilin al legendaj herooj aŭ duon-dioj, klopodante tiel pravigi la teorion pri ke la homoj de la Heroa Epoko estis eksterordinare altaj. Tiun kutimon oni uzis ankaŭ por politikaj celoj, kiuj rilatigis la regantojn al tiuj mitaj prauloj. Por tion fari utilis ankaŭ rakontoj pri tiacelaj profetaj sonĝoj aŭ antaŭdiraĵoj.
|