Karaa maro: Malsamoj inter versioj

maro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
anstataŭigis "Karska maro" per "Karaa maro"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 04:45, 15 dec. 2010

La Karaa Maro (ruse: Ка́рское мо́ре) estas randa maro de la Arkta Oceano, kiu situas norde de la kontinenta parto de Rusio kaj geografie konsideriĝas parto de la limo inter Eŭropo kaj Azio.

angle etikedita mapo de la Karska Maro kaj ĉirkaŭaĵo

La maro okcidente limiĝas pere de la arkoforma duobla insulo Nova Zemlo, kiu konsistas el la kvara kaj la ses plej granda insulo de Eŭropo. Oriente la insularo Norda Zemlo kaj la Tajmira Duoninsulo limigas ĝin. Sude la maro inter alie tuŝas la Jamalan Duoninsulon kaj pli sude la Okcident-Siberian Malaltebenaĵon, kaj la Gidanan Duoninsulon kaj pli oriente la Nord-Siberian Malaltebenaĵon.

La Karaa Maro etendiĝas inter proksimume la 70-a kaj la 80-a norda latitida grado kaj la 55-a ĝis 105-a orienta longituda grado. La maro averaĝe profundas 118 metrojn kaj do estas relative malprofunda, la plej profunda punkto, iom nordoriente de la norda insulo de Nova Zemlo, situas 620 metrojn sub la marnivelo. Koordinatoj: 74° 49′ norde, 71° 18′ oriente